La kompleksecon de la skribita teksto principe limigas eĉ ne la kapabloj de la leganto, ja ankaŭ li havas laŭplaĉan tempodaŭron por kompreni la tekston. Tion subtenas ankaŭ la cirkonstanco, ke skribita teksto kontraste al la tempkaraktera parola teksto havas spacan karakteron; dum aŭskultanto en ĉiu momento aŭdas nur solan teksteron, kaj la jam aŭditajn li devas stoki en sia memoro, leganto — depende de sia rutino — povas percepti samtempe tutan linion aŭ eĉ plenan alineon. Skribo do ebligas kaj al la tekstokreanto, kaj al la tekstoaperceptanto fruktuzon de pli nuancita, pli riĉa lingvaĵo.

Kun la komunikada situacio ekestinta per la naskiĝo de skribo signife intensiĝis la postulo pri la ordigo, reguligo, «liniigo» de la eldirotaj pensoj. Kiel pli frue ni jam tuŝis tion, tian postulon starigis la naskiĝo de la lingvo mem. Parolante oni vidis sian alparolaton, ties mimiko daŭre orientis parolanton, ĉu li estas komprenata aŭ ne, kaj en nea okazo li povis reformuli sian diraĵon, krome li vaste povis helpi sin per eksterlingvaj kaj supersegmentaj elementoj. Tial li povis riski prezentante ankaŭ ne tute «kombitajn» pensojn. Ĉe skribita teksto oni ne vidas la alparolaton, eble eĉ ne konas lin; kaj unu sama skribo povas sinsekve trafi en la manojn de multaj tute diversaj «alskribatoj». Kaj tiam, kiam oni presas la skribon, tiuj ebloj eksponente plimultiĝas. Tial diris McLuhan — tamen iom troige —, ke «komunikilo estas la mesaĝo mem».

La lingva riĉiĝo, startinta kun la apero de skribo, kompreneble efikis ankaŭ sur la parola lingvouzo: estas konata fakto, ke tiu, kiu legas multe, parolas pli nuancite, pli riĉe, pli esprimplene. Kaj li eĉ pli nuancite, riĉe kaj esprimplene skribas. Tio rezultigis ekde la apero de la skribo superbe suprenantan spiralon de la nivelo de lingvouzo — kaj ankaŭ de pensado.

Oni devas tamen noti, ke ankaŭ parola lingvo influas skriban lingvon: bremsas ĝian troan riĉiĝon, komplikiĝon — kvazaŭ «zorgas» pri tio, ke tiu konservu «homan aspekton».

<p>Lego</p>

Skribo dum longa tempo estis por la homo kvazaŭ glaciigita parolo. Legado estis sekve nenio alia, ol degeligo de tiu parol-glacio: tial legado dum longega tempo estis preskaŭ ekskluzive laŭta. En la antikva rakonto Satyricon de Petronius Trimalchio estas ravita de sia sklavo-skribisto, ĉar tiu «kapablas dividi per dek, kaj nure perokule [t.e. ne perbuŝe] kapablas legi tutan libron». Aŭgusteno skribas rekone pri la episkopo Ambrozio, ke tiu kapablis mute legi: «eum legentem vidimus tacite». Muta legado ĝis la 8ª jarcento p.K. okazis nur sporade, poste ĝi jam ne estis tiel malofta (probable akcelis ĝian plioftiĝon la apero de intervortaj spacoj en la skribitaj tekstoj), tamen ĝi disvastiĝas nur post la invento de la presado en la 15ª jarcento. Legado mutiĝis plej verŝajne pro la multiĝo de legeblaĵoj, pro kio necesis plirapidigi legoritmon. Kaj tiu plirapidigo siavice unue kondukis al la malklariĝo de artikulacio kaj malpliiĝo de la voĉforto: laŭta legado reduktiĝis je iu murmurado, kaj tio kondukis fine al mutiĝo.

Tamen tiu mutiĝo ne estis plena, kaj vere muta legado ankaŭ nuntempe nur malofte okazas. Nian legadon ĉiam akompanas pli-mapli forta subvokalado, t.e. tre malklara kaj malforta funkciado de la parolorganoj, aŭ almenaŭ la «interna laŭtigo» de la legataĵoj helpe de la akustikaj memorskemoj, kiujn ni stokas en nia cerbo. Plenan eliminon de la akustika dimensio celas la arto de la t.n. rapidlegado; ĝiaj kursoj konsistas ĉefe el strebado plene subpremi subvokaladon, dezirante tiel signife rapidigi legadon. Tio bele pruvas, ke nia ordinara «muta» legado neniam estas vere muta.[21]

Indas noti tion, ke parola lingvo konservas siajn poziciojn ankaŭ en la «skribepoko», ekzemple en la instruado, eĉ supera. (Akademiaj prelegserioj estas tute kurioza ekzemplo por tio, ja en ili prononciĝas tekstoj tipe skribaj, kiujn ofte eĉ la specialista aŭskultantaro ne ĉiam kapaplas sekvi senmanke.) Ĉiukaze estas tre atentinda fenomeno, kiel intense homo persistas ĉe la akustika dimensio de la lingvo. Tamen, se oni pripensas, ke en la historio de nia raso parola lingvouzo ampleksas minimume 15–20 mil jarojn, dum la relative vasta aplikado de skribo apenaŭ duonan jarmilon, tiu persisto ne estas mirinda.

<p>Sekundara parollingveco</p>

Ong nomas sekundara parollingveco tiun staton, kiu aperis dank’ al la invento de radiofonio, telefono kaj televido.[22] Ankaŭ sekundara parollingveco grave influas la homan lingvon: tiuj konservaj kaj unuecigaj efikoj, kiuj aperis kun la disvastiĝo de skribo koncerne la segmentajn elementojn de la lingvo, nun validiĝas ankaŭ rilate la supersegmentajn elementojn.

Перейти на страницу:

Похожие книги