– Tutkore mi deziras, ke la festotagoj plej rapide finigxu, - energie aldonis Pilato, - kaj finfine mi povu reveni Cezareon. Cxu vi kredos, tiu delira konstruajxo de Herodo, - la prokuratoro svingis la brakon laù la kolonaro, komprenigante ke li parolas pri la palaco, - tre certe min frenezigas. Mi ne povas en gxi noktumi. La mondo neniam konis pli bizaran arkitekturon. Tamen ni revenu al la afero. Antaù cxio, cxu ne maltrankviligas vin tiu malbeninda Bar-rabba?
Cxi tiam la gasto sendis sian specialan rigardon al la vango de la prokuratoro. Per siaj enuplenaj okuloj Pilato rigardis for, kun grimaco de abomeno kontemplante la parton de la urbo kusxantan cxe liaj piedoj kaj estingigxantan en la antaùvespero. Estingigxis ankaù la rigardo de la gasto kaj li mallevis la palpebrojn.
– De nun oni konsideru lin sendangxera kiel sxafido, - ekparolis la gasto kaj sur lia ronda vizagxo aperis faltetoj. Bar ne plu ribelos.
– Tro fama, cxu? - rikanis Pilato.
– Kiel cxiam, la prokuratoro tre subtile komprenis la aferon!
– Tamen, - zorgomiene diris la prokuratoro, kaj lia maldika, longa fingro kun la nigra sxtono de la ringo levigxis supren, - necesas…
– Ho, la prokuratoro ne dubu, ke dum mi estas en Judujo, cxiu pasxo de Bar estos observata de miaj homoj.
– Nun mi estas trankvila, cetere kiel cxiam, kiam vi estas cxi tie.
– La prokuratoro estas tro bona!
– Nun bonvolu informi min pri la ekzekuto, - diris la prokuratoro.
– Kio interesas la prokuratoron?
– Cxu en la amaso estis provoj manifesti indignon? Tio, kompreneble, plej gravas.
– Neniaj, - respondis la gasto.
– Tre bone. Cxu vi mem konstatis la morton?
– Pri tio la prokuratoro estu certa.
– Diru do… cxu antaù la pendigo oni donis al ili la pocion ?
– Jes. Sed li, - cxi tiam la gasto fermis la okulojn, - rifuzis gxin trinki.
– Kiu do? - demandis Pilato.
– Pardonu, hegemono! - ekkriis la gasto, - cxu mi lin ne nomis? Ha-Nocri.
– Malprudentulo! - diris Pilato, ial grimacante. Vejno ektremis sub lia maldekstra okulo, - morti de la sun’ardo! Kial rifuzi tion, kion proponas la legxo? Kiel li vortumis sian malakcepton?
– Li diris, - respondis la gasto refermante la okulojn, - ke li dankas kaj ke li ne riprocxas, ke oni senigas lin je la vivo.
– Kiun? - demandis Pilato obtuze.
– Tion, hegemono, li ne diris.
– Cxu li provis prediki ion antaù la soldatoj?
– Ne, hegemono, cxi-foje li ne estis parolema. Li diris nur, ke la malkuragxon li opinias unu el la precipaj homaj malvirtoj.
– Kion li aludis? - la gasto aùdis la subite rompigxintan vocxon.
– Tio estis nekomprenebla. Gxenerale, li strange kondutis; kiel cxiam, cetere.
– Kio estis stranga?
– La tutan tempon li provis rigardi en la okulojn jen al unu, jen al alia el la cxirkaùantoj, kaj sencxese li iel perplekse ridetis.
– Kio ankoraù? - demandis la raùka vocxo.
– Nur kion mi diris.
La prokuratoro klakis per sia kaliko kontraù la tablo, versxis por si vinon. Eltrinkinte la tutan kalikon li ekparolis:
– Jen pri kio temas: kvankam ni ne sukcesis, almenaù gxis nun, malkovri liajn adepton aù adorantojn, tamen ni ne povas garantii, ke tiuj tute ne estas.
La gasto atente aùskultis, iomete klininte la kapon.
– Tial, por eviti cxiajn surprizojn, - daùrigis la prokuratoro, - mi petas vin kiel eble plej rapide kaj diskrete forigi la korpojn de la surfaco de la tero, entombigi ilin sekrete kaj malbrue, por ke oni aùdu pri ili nek sonon nek duonon.
– Jes, hegemono! - la gasto levigxis kaj diris: - Konsiderante la gravon de tiu delikata tasko, permesu al mi tuj iri por gxin plenumi.
– Ne, residigxu, - diris Pilato geste lin haltigante, - restas ankoraù du aferoj. La dua: viaj gravaj meritoj cxe la malfacila laboro en la ofico de la sekreta servo de la prokuratoro de Judujo havigas al mi la agrablan okazon raporti pri vi al Romo.
La vizagxo de la gasto rugxigxis, li ekstaris, sin klinis antaù la prokuratoro kaj diris:
– Mi nur plenumas mian devon je la servo al Cezaro!
– Tamen mi havas peton al vi, - daùrigis Pilato, - se oni proponos al vi promocion aliloke, malakceptu gxin kaj restu cxi tie. Neniuokaze mi volas vin perdi. Oni trovu alian manieron vin rekompenci.
– Mi estas felicxa servi sub vi, hegemono.
– Mi tre gxojas. Do, la tria afero. Gxi koncernas tiun… Kiu do estas lia nomo… Jehudon el Kirjat.
Gxuste cxi tiam la gasto sendis al la prokuratoro sian rigardon kaj tute dece tuj gxin estingis.
– Onidire, - plu parolis la prokuratoro mallaùtigante la vocxon, - li ricevis monon pro tio, ke li tiel gastame akceptis en sia hejmo la malsagxan filozofon.
– Ricevos, - delikate gxustigis la estro de la sekreta servo.
– Cxu temas pri granda monsumo?
– Tion neniu scias, hegemono.
– Nek vi mem? - komplimentante per sia miro diris Pilato.
– Ho ve, nek mi mem, - trankvile respondis la gasto, - sed ke la monon li ricevos hodiaù vespere, tion mi scias. Oni vokis lin en la palacon de Kajafo.
– Ah, la avida maljunulo el Kirjat, - ridetis la prokuratoro, - ja li estas maljuna, cxu?