Li bone konis la urbon kaj facile trovis la bezonatan straton. Oni nomis gxin la Greka, cxar tie estis kelkaj grekaj butikoj, inter ili unu tapisxvendejo. Gxuste antaù tiu butiko li haltigis sian mulon, surpiedigxis kaj ligis gxin al la pordega ringo. La butiko jam estis sxlosita. Li pasis tra la apuda stratpordo kaj eniris malgrandan kvadratan korton, tri laterojn de kiu borderis provizejoj. Li sin direktis al la kvara, haltis antaù la hedervolvita verando de logxdomo kaj rigardis cxirkaùen. Kaj en la dometo, kaj en la provizejoj estis mallume, la lampoj ankoraù ne estis bruligitaj. La gasto nelaùte vokis:
– Niza!
Responde al lia voko pordo knaris kaj en la vespera krepusko sur la verandon senvuale elvenis juna virino. Sxi klinis sin super la balustrado kaj maltrankvile rigardis, kiu estas veninta. Rekoninte Afranion, sxi afable ridetis, kapsalutis kaj invite svingis la manon.
– Cxu vi estas sola? - li demandis en la greka.
– Sola, - flustris la virino. - Mia edzo cxi-matene forveturis al Cezareo, - sxi jxetis rigardon malantaùen, sur la pordon, kaj aldonis: - sed la servistino estas hejme. - Sxi gestis: «Envenu». Afranio rigardis cxirkaùen kaj pasxis sur la masonitaj sxtupoj. Li kaj la virino malaperis en la dometo.
Cxe sxi Afranio restis tute mallonge, ne pli ol kvin minutojn.
Post tio li forlasis la domon kaj la verandon, mallevis la kapucxon sur la okulojn kaj eliris sur la straton. Lumiloj jam brulis en la domoj, la antaùfestaj stratoj ankoraù plenis je homoj, kaj Afranio sur sia mulo perdigxis en la fluo de la piede kaj rajde pasantaj. Lian pluan vojon scias neniu.
Restinte sola, la virino kiun Afranio nomis Niza komencis haste sin vesti. Kaj malgraù ke trovi la bezonatajn ajxojn en la senluma cxambro estis malfacile, la lampon sxi ne ekbruligis, la servistinon ne vokis. Nur kiam sxi jam estis preta kaj sxian kapon kovris malhela vualo, en la dometo aùdigxis sxia vocxo:
– Se iu pri mi demandos, diru ke mi iris al Enanta.
El la mallumo venis grumblado de la maljuna servistino:
– Al Enanta? Denove tiu Enanta! Via edzo ja malpermesis al vi sxin viziti! Parigistino sxi estas, via Enanta! Mi nur diru al via edzo…
– Nu, nu, nu, silentu, - diris Niza kaj, kvazaù ombro, sxi forglitis el la dometo. Sxiaj sandaloj forklakis sur la pavimeroj de la korto. Grumblante la servistino sxlosis la pordon. Niza estis foririnta el sia domo.
Je tiu sama tempo alian strateton en la Malsupra Urbo, strateton serpentumantan al baseno, forlasis juna viro. Li estis elirinta el la pordo de modest’aspekta domo, kies blinda muro limis la strateton kaj kies fenestroj rigardis en la gxardenon. La hoknaza belulo kun zorge tondita barbeto surhavis puran blankan turbanon falantan sur liajn sxultrojn, novan bluan taliton festan kun kvastoj kaj novajn, knarantajn sandalojn. Sin elegantiginte pro la granda festo, li vigle pasxis, devancadis la pasantojn, kiuj rapidis hejmen al la Paska festeno, rigardis la fenestrojn lumigxi unu post alia. La junulo sin turnis al la strato, kiu tra la bazaro kondukis al la palaco de la cxefpastro Kajafo, situanta cxe la piedo de la Templa monteto.
Baldaù oni povis vidi lin eniranta la pordegon de la korto de Kajafo; kaj nelonge post tio - forlasanta la korton.
Post la vizito al la palaco, en kiu jam brilis la lumiloj kaj torcxoj, en kiu regis la festa klopodado, la homo iris ecx pli vigle, ecx pli gxoje rapidante al la Malsupra Urbo. Cxe la angulo, kie la strateto enfluis en la bazarplacon, en la bolado kaj interpusxigxo, lin devancis facilmove, kvazaù dance iranta gracia virino, kies kapon gxis la okuloj kasxis nigra vualo. Pasante preter la juna belulo sxi por unu momento eksvingis alten la vualon, jxetis sur lin sian rigardon, tamen sxi ne nur ne moderigis sian pasxon, sed ecx pli gxin rapidigis, kvazaù fugxante tiun, kiun sxi jxus devancis.
La junulo ne nur rimarkis la virinon, certe li sxin rekonis, kaj rekoninte li skuigxis, ekhaltis, mirigite rigardis sxian dorson kaj tuj impetis post sxin. Preskaù faliginte pasanton kun krucxo en la manoj, li sxin kur’atingis kaj, anhelante pro emocio, li kriis:
– Niza!
La virino sin turnis, mallargxigis la okulojn, sxia vizagxo esprimis kvietan malplezuron. Seke sxi respondis en la greka:
– Cxu estas vi, Jehudo? Mi ne tuj vin rekonis. Cetere, cxi tio estas bona. Cxe ni tio estas aùguro: la nerekonita ricxigxos…
Ekscitite tiel, ke lia koro saltetis kvazaù birdo sub nigra tuko, Jehudo demandis per interrompigxanta flustro, penante ke lin ne aùdu la pasantoj:
– Kien vi iras, Niza?
– Kial do vi volas tion scii? - sxi respondis, malrapidigante sian iron kaj orgojle rigardante Jehudon.
En la vocxo de Jehudo aùdigxis infanaj intonacioj, li perplekse flustris:
– Sed kiel?… Ja ni interkonsentis. Mi volis cxe vin iri. Vi diris, ke la tutan vesperon vi estos hejme…