La pluvego komencigxis abrupte, kaj tiam la fulmotondro igxis uragana sxtormo. En la loko kie, antaù la tagmezo, apud la marmora benko interparolis la prokuratoro kaj la cxefpastro, kun knalo simila al kanonpafo, cipreso rompigxis kvazaù bastoneto. Miksite al akvopolvo kaj hajlo, tra la kolonaro sur la balkonon sxutigxis forsxiritaj rozpetaloj, magnoliaj folioj, malgrandaj brancxetoj kaj sablo. La uragano dissxiradis la gxardenon.

Nur unu homo estis en la portiko, kaj tiu homo estis la prokuratoro.

Nun li ne sidis en la braksegxo, sed duonkusxis sur lekto cxe malalta tableto, garnita je mangxajxoj kaj vino en krucxoj. Trans la tablo vakis alia lekto. Cxe la piedoj de la prokuratoro rugxis, kvazaù sango, largxa neforvisxita flako, sur kiu estis disjxetitaj rompopecoj de frakasita krucxo. La servisto, kiu antaù la fulmotondro estis arangxanta la tablon por la prokuratoro, ial perpleksigxis sub ties rigardo, konsternite, cxu li faris ion mise, kaj la prokuratoro ekkolerinte frakasis la krucxon kontraù la mozaika planko kaj diris:

– Kial ci servas sen rigardi min en la vizagxon? Cxu ci ion sxtelis?

La nigra vizagxo de la afrikano igxis griza, en liaj okuloj aperis teruro, tremante li preskaù lasis fali la duan krucxon, sed la kolero de la prokuratoro ial cxesis same rapide, kiel gxi ekestis. La afrikano haste sin klinis por kolekti la rompajxojn kaj forvisxi la flakon, sed la prokuratoro al li mansvingis kaj la sklavo forkuris. La flako do restis.

Nun dum la uragano la sklavo sin kasxis apud nicxo en kiu staris la statuo de blanka nuda virino kun la klinita kapo, cxar li egale timis esti mistempe rimarkita, kiel preterlasi la momenton kiam lin vokos la prokuratoro.

Duonkusxante sur la lekto en la fulmotondra krepusko, la prokuratoro mem versxadis al si vinon en la kalikon, trinkis per longaj glutoj, fojfoje tusxis panon, gxin diserigis, glutis malgrandajn pecetojn, iam elsucxis ostron, macxis citronon kaj denove trinkis.

Pro la akvobleko, pro la tondrobatoj kiuj sxajnis displatigontaj la palacan tegmenton, pro la frapado de la hajlo drasxigxanta sur la sxtupoj de la balkono, neniu ajn povis aùdi, ke la prokuratoro ion murmuras parolante al si mem. Se la malcerta trembrilo de la cxiela fajro estus sxangxigxinta je konstanta lumo, observanto povus rimarki, ke la vizagxo de la prokuratoro, liaj okuloj inflamaj pro la sendormaj noktoj kaj vino, esprimas malpaciencon; ke la prokuratoro, krom rigardi la du blankajn rozojn, dronintajn en la rugxa flako, fojon post fojo turnas sian vizagxon al la gxardeno, renkonte al la akvopolvo kaj sablo; ke li iun atendas, malpacience atendas.

Pasis kelka tempo, kaj la akvovualo antaù la okuloj de la prokuratoro komencis maldensigxi. Malgraù sia furiozo la uragano estis malfortigxanta. La brancxoj ne plu krakis nek falis. La tondrobatoj kaj la ekbriloj igxis malpli oftaj. Super Jersxalaim nun sxvebis ne la viola blanke borderita kovrajxo, sed ordinara griza nubo ariergarda. La fulmotondro estis forportata al la Asfalta Lago .

Nun igxis distingeblaj la susuro de la pluvo kaj la bruo de la akvo torente malsuprigxanta tra la defluiloj kaj plu ruligxanta sur la sxtuparo, per kiu antaù la tagmezo la prokuratoro iris sur la placon por anonci la verdikton. Jen aùdigxis ankaù la gxis nun superbruita fontano. Heligxis. En la griza vualo fortirigxanta orienten aperis bluaj truoj.

Cxi tiam de fore, penetrante tra la frapado de la jam estingigxanta pluveto, venis malfortaj trumpetsonoj kaj la susuro de kelkcent hufoj. Aùdinte tion la prokuratoro faris malpaciencan movon, lia vizagxo vigligxis. La alao revenis de la Kalva Monto; laù la sono, gxi estis pasanta tra la placo kie estis anoncita la verdikto.

Fine la prokuratoro aùdis la longe atenditan pasxadon kaj plaùdojn sur la sxtuparo kondukanta al la supra gxardena placeto tuj antaù la balkono. La prokuratoro etendis la kolon, liaj okuloj gxoje ekbrilis.

Inter la du marmoraj leonoj aperis kapo en kapucxo, poste la tuta plenstatura viro en mantelo algluigxinta al lia korpo. Li estis tiu sama homo, kiu antaù la anonco de la verdikto flustre interparolis kun la prokuratoro en la kurtenita cxambro de la palaco, kaj kiu dum la ekzekuto sidis sur la tripieda tabureto ludante per la vergo.

Sen atenti la flakojn la homo kun la kapucxo transiris la placeton, pasxis sur la mozaikan plankon de la balkono kaj levinte la manon li diris per agrabla tenoro:

–  Al la prokuratoro saluton kaj gxojon . - La veninto parolis latine.

– Dioj! - ekkriis Pilato, - vi ne havas sur vi ecx unu sekan fadenon! Kia uragano, cxu? Bonvolu senprokraste iri en mian cxambron. Sxangxu la vestojn, mi vin petas.

La veninto dejxetis la kapucxon, aperigis sian tute malsekan kapon kun la haroj gluigxintaj al la frunto, kaj kun gxentila rideto sur la vizagxo li rifuzis sxangxi la vestojn, certigante ke iom da pluvo neniel povas lin noci.

Перейти на страницу:

Похожие книги