Jes, la materialo abundegis, kaj oni jam sciis, kiun kaj kie kapti. Sed la problemo konsistis gxuste en tio, ke neniel oni povis iun kapti. En la trioble malbenita apartamento n-ro 50, ni ripetu, iu sendube ja estis. Foje-foje la apartamento respondis je telefonvokoj, jen per vocxo krakanta, jen per vocxo nazsona, foje-foje malfermigxis gxia fenestro, ecx pli ol tio, el la apartamento aùdigxis la sonoj de gramofono. Nu, cxiun fojon, kiam oni gxin vizitis, absolute neniu estis en la logxejo. Kaj oni gxin ja vizitis plurfoje, je diversaj diurnhoroj. Ecx, tra la apartamento oni pasis kun reto, atentante cxiujn angulojn. Jam delonge la apartamento estis suspektata. Oni observis ne nur la vojon kondukantan en la korton tra la pordega arko, sed ankaù la malantaùan enirejon; ecx plie, sur la tegmento cxe la fumtuboj oni arangxis embuskon. Jes, la apartamento n-ro 50 miskondutis, sed ordigi tion oni ne povis.
Tiel la afero trenigxis gxis la noktomezo inter la vendredo kaj la sabato, kiam barono
Do, kiel ni jam diris, tiele la afero trenigxis gxis la sabata matenkrepusko. Tiam venis novaj kaj tre interesaj informoj. Sur aerodromo en Moskvo alterigxis sesloka pasagxera avio veninta el Krimeo. Inter la elaviigxintaj pasagxeroj unu aspektis tre bizare. Tiu estis juna civitano kun sovagxa stoplobarbo, almenaù tri tagojn sin ne lavinta, kun inflamaj kaj timplenaj okuloj, senpakajxa kaj iom fantazie vestita. La civitano surhavis kalpakon, burkon metitan sur noktocxemizon, novajn, jxus acxetitajn, bluajn ledajn pantoflojn. Apenaù li disigxis de la sxtupareto de la avio, kiam oni jam estis apud li. Tiu civitano estis atendata, kaj post kelka tempo la neforgesebla direktoro de Varieteo, Stefano Bogdanovicx Latronov, sidis antaù la enketistoj. Li alsxutis novajn informojn. Nun igxis klara, ke Voland penetris Varieteon en karaktero de artisto, hipnotiginte Stecxjon, kaj poste trovis rimedon ekspedi lin je Dio-scias-kiom da kilometroj for el Moskvo. Do, la materialo pliigxis, tamen tio ne faciligis la aferon; ecx male, gxi nun aspektis ankoraù pli komplika, cxar evidentigxis, ke kapti individuon kapablan arangxi trukojn similajn al la suferita de Latronov, ne estos simpla tasko. Parenteze, laù sia propra peto Latronov igxis ensxlosita en sekuran kameron, kaj antaù la enketistoj aperis Puncxo, jxus arestita en sia apartamento, kien li revenis post regule konstatita dudiurna foresto.
Malgraù ke la administristo promesis al Azazello ne plu mensogi, tamen sian depozicion li komencis gxuste per mensogo. Nu, tiun perfidajxon oni ne jugxu tro severe. Cxar kvankam Azazello ja malpermesis al li mensogi kaj kanajli per telefono, tamen cxi-okaze Puncxo parolis sen apliki tian aparaton. Malfikse rigardante flanken li deklaris, ke je la jxaùdo posttagmeze li en sia oficejo drinkis sola gxis ebriigxo, poste ien iris - kien, li ne plu memoras - kaj ankoraù ie drinkis vodkon - kie, li jam ne memoras - kaj ie kusxacxis cxe latbarilo - kie, li egale ne povas rememori. Nur post ol oni indikis al la administristo, ke per sia stulta kaj malprudenta konduto li malhelpas gravan enketon kaj certe devos tion responsi, Puncxo ekploregis kaj murmuris per tremanta vocxo, jxetante cxirkaùen malkuragxajn rigardojn, ke lia mensogado ne havas alian kaùzon ol la timego pri la vengxo de la Volanda bando, inter kies manojn li jam estis trafinta, kaj ke li petas, petegas, soifas esti ensxlosita en blenditan kameron.
– Jen tedajxo! Ankoraù unu obsedata de blendita kamero, - grumblis unu el la enketistoj.
– Ilin forte teruris la banditoj, - diris la kriminalisto vizitinta Ivacxjon.
Laùeble oni trankviligis la administriston, diris, ke oni lin protektos ecx sen ia ajn kamero, kaj tiam sciigxis, ke nenian vodkon li drinkis cxe latbarilo, ke lin batis du uloj, unu rufa kun granda kojnodento, kaj unu dika…
– Ah, kiu similas virkaton, cxu?
– Jes, jes, - flustris la administristo mortetante pro timo kaj cxiusekunde rigardante cxirkaùen. Post kio li malpakis pluajn detalojn pri tio, kiel dum preskaù du diurnoj li ekzistadis en la apartamento n-ro 50 estiel vampiro indikulo , ke per li oni preskaù pereigis la financan direktoron Rimskij…