Je tiu momento estis venigata Rimskij, jxus alveturigita per la Leningrada trajno. Tamen tiu timtrema, psike perturbita, grizhara maljunulo, en kiu oni apenaù povis rekoni la financan direktoron de antaù kelkaj tagoj, nepre malvolis diri la veron, kaj montris cxi-rilate eksterordinaran obstinon. Rimskij asertis, ke nenian ajn Hellan li vidis nokte en la fenestro de sia kabineto, egale kiel nenian Puncxon, ke tutsimple li subite misfartis kaj spiritforeste veturis al Leningrado. Superfluas aldoni, ke sian depozicion la malsana financa direktoro finis per la peto ensxlosi lin en blenditan kameron.
Anjon oni arestis je la momento kiam sxi provis enmanigi al kasistino de la cxiovendejo cxe Arbat’ dekdolaran bileton. Sxian rakonton pri homoj elflugantaj tra fenestro de la domo cxe la strato Sadovaja kaj pri la ora hufumeto kiun, laù sxiaj vortoj, sxi estis levinta por prezenti gxin al la milicio, oni aùskultis tre atente.
– Cxu vere la hufumeto estis el oro kun briliantoj? - oni demandis Anjon.
– Ja mi scias, kio estas bonaj briliantoj,- sxi respondis.
– Tamen cxu vi certas, ke li donis al vi gxuste cxervoncojn?
– Ja mi scias, kio estas cxervoncoj, - respondis Anjo.
– Do, kiam ili transformigxis en dolarojn?
– Nenion mi scias, pri kiuj dolaroj vi parolas, neniam mi vidis viajn dolarojn, - kricxe respondis Anjo, - ni estas en nia rajto ! Ni ricevis rekompencon, kontraù gxi ni acxetas indienon … - kaj sxi ekgalimatiis ke sxi ne responsas tion, ke la domkomitato tenas en la kvina etagxo malsanktan potencon, kiu neniun lasas vivi normale.
Cxi tiam la enketisto sindefende svingis la plumingon, cxar Anjo jam cxiujn tuttedis, sur verda folieto skribis elirpermeson, post kio, plezurige por cxiuj, sxi forlasis la institucion.
Poste trenigxis longa vico de homoj, inter ili Nikolao Ivanicx, jxus arestita nur sekve de stultajxo de sia jxaluza edzino, antaùmatene sciiginta al la milicio lian malaperon. La enketistojn ne tre impresis la burleska atestilo pri tio, ke la koncernan nokton li pasigis en la balo cxe Satano. Rakontante, kiel li transportis en la aero la nudan mastrumistinon de Margarita Nikolavna ien al cxiuj diabloj por bano en rivero, kaj kiel antaù tiu vojagxo Margarita Nikolavna senveste aperis en sia fenestro, Nikolao Ivanicx iom deviis de la vero. Ekzemple, li opiniis senutila mencii, ke li venis en la dormocxambron kun la forjxetita subrobo en la mano, aù ke li nomis Natasxan
– Obeante la perforton, mi devis cedi, - diris Nikolao Ivanicx. Sian rakonton li finis per la peto ne komuniki ecx unu vorton pri tio al lia edzino; kion oni al li promesis.
La depozicio de Nikolao Ivanicx ebligis konstati, ke Margarita Nikolavna, egale kiel sxia mastrumistino Natasxa, senspure malaperis. Oni faris arangxojn por ilin retrovi.
Tiel la ecx por unu sekundo ne malstrecxigxanta enketado renkontis la matenon de la sabato. Dume en la urbo estigxadis kaj disfluadis tute maleblaj onidiroj, en kiuj eta verero estis abunde garnita per pompa mensogo. Oni rakontis, ke estis seanco en Varieteo, post kiu cxiuj dumil spektantoj elkuris sur la straton vestite kiel Adamo kaj Eva antaù la falo, ke cxe la strato Sadovaja oni likvidis presejon de falsaj monbiletoj de magia speco, ke ia bando sxtelis kvin fakestrojn en la Amuzdepartamento, sed ke la milicio cxiujn retrovis, kaj multe da aliaj aferoj, kiujn ripeti estus ecx malagrabla.
Proksimigxis la tagmangxa paùzo, kaj tiam en la enketejo ektintis la telefono. De Sadovaja oni raportis, ke la malbeninda apartamento refoje aperigis vivosignojn. El interne malfermigxis fenestroj, aùdigxis kantado kaj pianmuziko, oni vidis nigran katon sidi sur fenestrobreto kaj sin varmigi cxe la suno.
Antaù la kvara horo de la varmega tago granda kompanio de civile vestitaj viroj forlasis tri aùtomobilojn haltintajn je kelka distanco de la domo 302
Intertempe Kerubjev kaj Azazello - Kerubjev estis forlasinta la festenan frakon kaj surhavis sian ordinaran vestaron - sidis en la mangxocxambro de la apartamento finante sian matenmangxon. Voland, laù sia kutimo, estis en la dormocxambro, kaj pri la kato informoj mankas. Tamen jugxante laù la kaserola tintego venanta el la kuirejo oni rajtas supozi, ke Behemoto estis gxuste tie, okupite pri sia kutima stultumado.
– Nu, kio estas tiuj interesaj pasxoj sur la sxtuparo? - demandis Kerubjev, distrite turnante kulereton en sia taso kun nigra kafo.
– Nu, tie oni venas nin aresti, - respondis Azazello kaj eltrinkis glaseton da konjako.
– Ah, nu certe, certe, - diris Kerubjev.