Margarita levis sin de la segxo, sin tir’etendis kaj nur tiam sxi sentis, kiom lacdoloras sxia tuta korpo, kiel dormema sxi estas. Menciendas, ke en sxia animo regis plena trankvilo. Nenia malordo estis en sxiaj pensoj, sxin neniel konsternis la fakto, ke la nokton sxi pasigis supernature. Sxin ne ekscitis la rememoro, ke sxi estis cxe la balo de Satano, ke per ia miraklo la majstro estas al sxi redonita, ke el la cindro reestigxis la romano, ke denove cxio retrovigxis sur sia loko en la kelo cxe la strateto, de kie estis ekzilita la fi-denuncisto Alojzo Baksxisxev. Resume, la konatigxo kun Voland faris al sxi nenian damagxon psikan. Cxio estis, kvazaù tiel gxi devis esti. Sxi iris en la alian cxambron, konvinkigxis, ke la majstro kviete kaj profunde dormas, malsxaltis la senutilan tablolampon kaj sin etendis cxe la kontraùa muro, sur la sofeto kovrita per malnova, dissxirita littuko. Post unu minuto sxi dormis, kaj tiun matenon sxi nenion songxis. Silentis la du cxambroj en la kelo, silentis la tuta dometo de la konstrurajtigito, kvieta estis la malcxefa strateto.
Sed en tiu sama mateno, nome dum la tagigxo de la sabato, maldormis tuta etagxo de unu el la Moskvaj organizoj , kaj gxiaj fenestroj, rigardantaj al vasta asfaltizita placo kiun zume kaj senhaste brosis specialaj masxinoj, radiis per plena lumo, trancxanta la helon de la levigxanta suno.
La tuta etagxo enketis pri la Voland-afero, kaj la tutan nokton lumis la lampoj en dek kabinetoj.
Propre, la afero klaris jam de hieraù, de la vendredo, kiam oni devis fermi Varieteon sekve de la malapero de ties estraro, kaj pro la diversaj ekscesoj okazintaj unu tagon antaùe, dum la fama seanco pri nigra magio. Sed la problemo konsistis en tio, ke la tutan tempon, sencxese, la maldorma etagxo plu ricevadis novan materialon.
Nun la enketo pri tiu stranga afero, prezentanta trajtojn de evidenta satanajxo kun elementoj hipnotismaj kaj okulfrape krimaj, devis el cxiuj cxi multspecaj kaj konfuzaj eventoj okazintaj en diversaj lokoj de Moskvo fari unu koheran bulon.
La unua homo, devigita viziti la sendorman etagxon inundatan de elektra lumo, estis Arkadio Apolonovicx Semplejarov, prezidanto de la Akustika Komisiono.
Vendrede post la tagmangxo en lia apartamento situanta en la domo cxe la ponto Kamennij eksonoris la telefono, kaj vira vocxo petis voki al la aparato Arkadion Apolonovicx. Ties edzino, kiu estis malkrocxinta la aùdilon, mishumore respondis, ke Arkadio Apolonovicx malbone fartas, ke li enlitigxis kaj ne povas veni al la telefono. Kiam la edzino demandis, de kie oni telefonas, la vocxo tre lakone informis sxin pri tio.
– Unu sekundon… tuj… unu minuton, - balbutis la kutime tre orgojla edzino de la prezidanto de la Akustika Komisiono, kaj sagrapide sxi impetis en la dormocxambron por forsxiri lin el la lito, en kiu li kusxis suferante inferajn turmentojn cxe la rememoro pri la hieraùa seanco kaj pri la skandalo, kiu akompanis la forpelon de la Saratova nevino.
Verdire, ne post unu sekundo, ecx ne post unu minuto, sed post kvarono de minuto Semplejarov, surhavante nur subvestojn kaj unu sxuon je la maldekstra piedo, staris cxe la aparato kaj en gxin balbutis:
– Ha lo, estas mi… jes, mi aùskultas, mi aùskultas…
Lia edzino, forgesinte por tiuj momentoj cxiujn abomenajn adultajxojn pri kiuj la malfelicxulo Arkadio Apolonovicx estis konviktita, elsxovis timigitan vizagxon tra la pordo de la koridoro kaj pusxante la alian sxuon en la aero sxi flustradis:
– La sxuon surmetu, la sxuon… la piedojn vi malvarmumos…
Arkadio Apolonovicx, per la nuda piedo kaj per sovagxaj rigardoj signante ke sxi foriru, murmuris en la telefonon:
– Jes, jes, certe, mi komprenas… Tuj mi alveturos…
La tutan sekvintan vesperon li restis en tiu etagxo, kie disvolvigxis la enketo. La interparolo estis embarasa, plej malagrabla gxi estis, cxar li devis plej precize rakonti ne nur pri la fia seanco kaj la interbatigxo en la logxio, sed krome - kiel cirkonstancon, tamen ja necesan - ankaù pri Milica Andrejevna Pokobatko de la strato Jelohxovskaja, kaj pri la Saratova nevino, kaj pri multaj aliaj aferoj, pri kiuj rakonti estis por li vera turmento.
Evidente, la depozicio de Arkadio Apolonovicx, homo klera kaj kultura, kompetenta kaj komprenema atestanto de la skandala seanco; atestanto kiu bonege priskribis kaj la misteran magiiston kun lia duonmasko, kaj la du kanajlojn liajn asistantojn; kiu firme memoris, ke la familinomo de la magiisto estis gxuste