– Kial do galimatio, Antonida Porfirievna?! - ekkriis Bochjo chagrenite de la malkredemo de la verkistedzino, kaj denove li eksusuris: - Ja mi diras al vi, la kugloj nenion faras al ili… Kaj nun la incendio… Ili tra la aero… tra la aero… - Bochjo shushis, sen supozi ke la chefroluloj de lia rakonto sidas apude ghuante lian sibladon. Cetere, tiu ghuado baldau finighis. El la serva koridoro de la restoracio sur la verandon impete venis tri viroj, streche zonitaj che la talio, botvestitaj, kun revolvero en la mano. La plej antaua kriis timige kaj hele:
– Senmove! - Kaj chiuj tri tuj komencis pafadon sur la verando, celante la kapojn de Kerubjev kaj Behemoto. Ambau alpafatoj tuj aerdisighis, kaj fajrokolono ekshpruchis el la primuso rekte en la tolan markezon. Oscedanta faukego shajnis malfermighi en la markezo, ghiaj nigraj rondoj dislarghighis chiudirekte. La fajro saltis tra la faukegon kaj atingis la tegmenton de la Gribojedova domo. En la dua etagho, paperujoj kushantaj sur la fenestrobreto de la redaktejo subite ekflamighis, la fajro pasis sur la kurtenon, kaj zumante, kvazau disblovate, kirle profundighis en la onklinan domon.
Post kelkaj sekundoj sur la asfaltaj aleoj kondukantaj al la fera krado de la bulvardo, de kie je la merkredo vespere venis, sen trovi ies ajn komprenon, la unua heroldo de la malfelicho, Ivano - nun forkuris nefinmanghintaj verkistoj, kelneroj, Sofia Pavlovna, Bochjo, la geedzoj Petrakov.
Anticipe elirinte tra la flanka pordo, nenien forkurante kaj nenien rapidante, kiel shipestro, kiu laste forlasas sian brulantan brigon, Archibaldo Archibaldovich kviete staris en sia silksubshtofa somera surtuto, kun la du sturgotraboj subbrake.
Chapitro 29
LA SORTO DE LA MAJSTRO KAJ MARGARITA DECIDIGHIS
Che la sunsubiro du figuroj estis alte super la urbo, sur la masonita teraso de unu el la plej belaj arkitekturajhoj en Moskvo, konstruita antau jarcento kaj duono; tiuj du estis Voland kaj Azazello. Oni ne povis vidi ilin de malsupre, de la strato, char kontrau la malnecesaj rigardoj ilin shirmis balustrado ornamita per gipsaj vazoj kaj gipsaj floroj. Male, ili vidis la urbon preskau ghis ties limoj.
Voland sidis sur faldebla tabureto, vestite per sia nigra sutano. Lia longa kaj largha spado estis plantita inter du disighintaj shtonplatoj de la teraso formante sunhorloghon. La ombro de la spado malrapide kaj nehaltigeble plilongighadis, rampante al la nigraj shuoj de Satano. Metinte sian pintan mentonon sur la pugnon, kurbiginte sin sur la tabureto kaj tirinte sub sin unu kruron, li senmove kontemplis la senmezuran amasegon de palacoj, gigantaj domoj kaj malkonstruotaj kabanetoj. Azazello, forlasinte sian modernan vestaron - jako, bulchapelo, lakledaj shuoj - tuta en nigro, senmove staris apud sia sinjoro, same kiel li, fikse rigardante la urbon.
Voland ekparolis:
– Kia interesa urbo, chu?
Azazello movighetis kaj respekte respondis:
– Jes, tio estas afero de gusto, - diris Voland.
Post kelka tempo refoje audighis lia vocho:
– De kie venas tiu fumo, sur la bulvardo?
– Tie brulas Gribojedovo, - respondis Azazello.
– Vershajne, ghin vizitis tiu nedisigebla duopo, Kerubjev kaj Behemoto, chu?
– Tio estas eksterduba,
Reestighis silento, kaj la du sur la teraso kontemplis la disrompitan, blindige brilan sunon flamighi en la okcidenten rigardantaj fenestroj en la supraj etaghoj de la kolosaj domegoj. La okulo de Voland brilegis, kiel tia fenestro, kvankam li sidis dorse al la sunsubiro.
Sed jen io lin igis forturni sin de la urbo kaj direkti sian atenton al la ronda turo, kiu situis malantau lia dorso sur la tegmento. El ghia muro venis argilmakulita malserena chifonulo, nigrabarba, surhavanta hhitonon kaj memfaritajn sandalojn.
– Ba! - ekkriis Voland, rikane rigardante al la veninto, - malpleje oni atendus vidi cin chi tie! Kio venigis cin, ho seninvita kvankam ja antauvidita gasto?
– Mi venis al ci, spirito de la malbono kaj reganto de la ombroj, - tiu respondis malafable rigardante Volandon el sub la kuntiritaj brovoj.
– Se ci venis al mi, do kial ci ne diras al mi «bonan tagon», ho eksimpostisto? - severe demandis Voland.
– Char mi malvolas ke ci havu bonan tagon, - audace respondis la veninto.
– Tamen ci devos akcepti mian prosperon, - objhetis Voland, kaj ironia rideto tordis lian bushon. - Apenau ci aperis sur la tegmento, tuj ci prezentas stultajhon, kaj mi diros al ci, en kio ghi konsistas: en la intonacio. Ci elparolis ciajn vortojn tiel, kvazau ci malagnoskus la ombrojn, kaj ankau la malbonon. Chu ci tamen bonvolos pripensi la demandon: kion farus cia bono, se ne ekzistus la malbono, kaj kiel aspektus la tero senigite je la ombroj? La ombrojn ja estigas la objektoj kaj la homoj. Jen estas la ombro de mia spado. Sed estas ja la ombroj de la arboj kaj de la vivuloj. Chu ci volus kalvigi la tutan terglobon, forrazante chiujn arbojn kaj chion vivan, pro cia fantazio ghui la nudan lumon? Ci estas stulta.