– Mi ne diskutos kun ci, maljuna sofisto, - respondis Levio Mateo.
– Ja ci ne povas kun mi diskuti, pro la kialo jhus menciita: ci estas stulta, - diris Voland, kaj demandis: - nun diru mallonge, sen min lacigi, kial vi venis?
– Li min sendis.
– Kion do ci, sklavo, devas al mi komuniki?
– Mi ne estas sklavo, - kun kreskanta kolero respondis Levio Mateo, - mi estas lia dischiplo.
– Mi kaj ci, ni parolas en malsamaj lingvoj, kiel chiam, - replikis Voland, - sed la aferoj pri lauj ni parolas ne shanghighas pro tio. Do…
– Li legis la verkon de la majstro, - diris Levio Mateo, - kaj li petas cin, ke ci kunprenu la majstron kaj rekompencu lin per la kvieto. Chu tio estus malfacila por ci, ho spirito de la malbono?
– Nenio estas por mi malfacila, - respondis Voland, - kaj ci bone tion scias. - Post mallonga medito li demandis: - Sed kial vi lin ne prenas che vin en la lumon?
– Li ne meritis la lumon, li meritis la kvieton, - malgaje diris Levio.
– Diru al li, ke tiel estos farite, - respondis Voland; lia okulo ekfulmis kaj li diris: - Nun forlasu min senprokraste.
– Li petas ke ankorau shin, kiu amis kaj suferis pro li, vi ankau kunprenu, - unuafoje la vocho de Levio sonis petege.
– Sen ci ni neniel ekpensus pri tio. Iru.
Levio Mateo post tio malaperis. Voland vokis al si Azazellon kaj ordonis al li:
– Flugu al ili kaj chion aranghu.
Azazello forlasis la terason kaj Voland restis sola. Tamen lia soleco ne dauris longe. Sur la shtonplatoj de la teraso audighis pashoj, gajaj vochoj, kaj antau Voland prezentighis Kerubjev kaj Behemoto. Nun la dikuio ne plu havis sian primuson, anstataue li estis sharghita je plej diversaj objektoj. Ekzemple, subbrake li havis negrandan pejzaghon en ora kadro, de sur lia. antaubrako pendis bruldifektita kuirista kitelo, kaj en la mano de la alia brako li tenis kompletan salmon en la hauto kaj kun la vosto. Kerubjev kaj Behemoto forte odoris je brulajho, la muzelon de Behemoto kovris fulgomakuloj, la kaskedo duone karbonighis.
– Saluton,
– Tre belaj, - diris Voland.
–
– Jughante lau la objektoj de vi alportitaj, - diris Voland rigardante la pejzaghon, - vi efektive estas marodulo.
– Chu vi kredos,
– Ne, mi ne kredas, - mallonge respondis Voland.
–
– Vi prefere diru, kial ekbrulis Gribojedovo? - demandis Voland.
Ambau, Kerubjev kaj Behemoto, malghoje disetendis la brakojn kaj levis la okulojn al la chielo. Beliemoto ekkriis:
– Misterajho! Ni sidis kviete, pace manghetis… Kaj subite pif! Paf! - alighis Kerubjev, - Pafoj! Frenezighinte pro la timo, ni ambau kuris al la bulvardo, la atakantoj nin sekvis, ni kuregis al Timirjazev!
– Sed la devkonscio, - reprenis Behemoto, - venkis nian hontindan timon, kaj ni revenis!
– Ah, vi revenis, chu? - diris Voland. - Nu certe, sekve la konstruajho forbrulis ghisfunde.
– Ghisfunde! - afliktite konfirmis Kerubjev, - tio estas, lauvorte ghisfunde,
– Mi impetis, - rakontis Behemoto, - en la kunsidan salonon - tiun kun la kolonoj,
– Denove galimatio, - rimarkis Voland.
– Mi obeeme konsentas kaj daurigas, - respondis la kato, - do, la pejzagho. Nenion pluan eblis elporti el la salono, la flamo jam shprucis sur mian vizaghon. Mi kuris en la provizejon kaj savis la salmon. Mi kuris en la kuirejon kaj savis la kitelon. Mi opinias,
– Kaj kion faris Kerubjev dum via marodado? - demandis Voland.
– Mi helpis la fajrobrigadon,
– Ah, se estas tiel, do oni devos konstrui chion denove.
– Oni konstruos,
– Nu, restas nur deziri, ke la nova konstruajho estu pli bona ol la antaua, - rimarkis Voland.
– Tiel estos,
– Vi pri tio al mi kredu, - aldonis la kato, - ja mi estas lauregula profeto.
– Chiel ajn, ni estas chi tie,
Voland silente sin levis de la tabureto, aliris la balustradon kaj tie sola, turninte la dorson al sia sekvantaro, longe rigardis la foron. Poste li revenis de la rando, sin residigis sur la tabureton kaj diris: