»Konsternite de tiu monstra
Ivano konfuzite tusetis sed diris nenion.
– Venis tute sengxojaj tagoj. La romano estis verkita, restis nenio farinda, kaj la vivo de ni ambaù konsistis en tio, ke ni sidis sur la tapisxeto sternita sur la planko apud la forno kaj rigardis en la fajron. Cetere, nun pli ofte ol antaùe ni estadis dise. Sxi kutimigxis foriri por promeno, kaj al mi okazis strangajxo, unu el multaj en mia vivo… Subite mi ekhavis amikon. Ja mi ne estas amkigxema, malbenindan trajton mi havas: mi estas nekomunikema, malkonfidema, suspektema. Kaj jen mirindajxo: malgraù tia karaktero cxiam trovigxas iu neantaùvidita, neatendita, groteska, kiu penetras mian animon, kaj gxuste tiu ulo placxas al mi pli ol cxiuj ceteraj.
»Do, en tiu malbeninda tempo foje malfermigxis la stratpordo de nia gxardeno - mi ankoraù memoras, ke la tago estis agrabla, aùtuna. Sxi estis for. Viro envenis tra la stratpordo, li iris en la domon al mia konstrurajtigito por iu afero, poste li elvenis malsupren en la gxardenon kaj mirinde facile konatigxis kun mi. Li prezentis sin gazetisto. Li treege al mi placxis, tiom, ke ecx nun mi fojfoje lin rememoras, kaj imagu, ke iel li al mi mankas. Iom post iom li komencis vizitadi min. Mi eksciis, ke li estas fraùlo, ke li logxas apude en simila malgranda logxejo, kiun li opinias tro malvasta, ktp. Lin viziti li ne invitis. Al mia edzino li malplacxegis. Mi lin defendis. Sxi diris:
»- Faru, kion vi volas, sed mi ripetas, ke tiu homo impresas min naùze.
»Mi ekridis. Jes, tamen vere, kial do li min tiom ravis? Nu, gxenerale, homo kiu interne, en sia skatolo, havas nenian surprizon, estas seninteresa. Tian surprizon Alojzo (mi forgesis mencii, ke nomo de mia nova konato estis Alojzo Baksxisxev) enhavis. Mi neniam renkontis - kaj tutcerte neniam renkontos - alian homon same sagacan. Se mi ne povis kompreni la sencon de gazetnotico, Alojzo tuj gxin al mi klarigis, kaj estis evidenta, ke tion li faras tute senpene. Same estis pri la demandoj kaj fenomenoj de la vivo. Sed ecx pli ol tio. Alojzo min cxarmis per sia pasio pri la literaturo. Li ne cxesis siegxi min per siaj petoj gxis mi konsentis vocxlegi al li la tutan romanon. Pri la verko li esprimis plej favoran opinion, sed poste li ripetis cxiujn rimarkojn pri la romano, eldiritajn de la redaktoro. Li divenis ilin nekredeble precize, kvazaù li cxeestis tie, kaj ecx unu fojon li ne maltrafis. Krome, li detale klarigis al mi - kaj mi sentis, ke li ne eraras - kial mia romano ne povas esti publikigita. Cxiun fojon li verdiktis: Cxapitro tioma estas nepublikigebla…
»La artikoloj ne cxesis. Pri la unuaj mi ridis. Sed ju pli da ili aperadis, des pli sxangxigxis mia sinteno rilate al ili. La dua stadio estis miro. Io eksterordinare falsa kaj malbrava estis sentebla en cxiu linio de la artikoloj, malgraù ilia minaca kaj memfida tono. Mi ne povis forpeli la persistan impreson, ke la aùtoroj de tiuj artikoloj diras ion alian ol kion ili deziras, kaj ke gxuste tio furiozigas ilin. Kaj poste, imagu, venis la tria stadio, la timo. Ne, ne la artikolojn mi timis, tion vi atentu, sed tute aliajn aferojn, neniel koncernantajn la artikolojn aù la romanon. Ekzemple, mi timis la mallumon. Resume, komencigxis la stadio de mensa malsano. Se nokte mi estingis la lumon en la malgranda cxambro, al mi tuj sxajnis, ke tra la fenestro - kiun ja mi sciis fermita - enrampas polpo kun tre longaj kaj malvarmaj tentakloj. Tial mi devis dormi cxe la lumo sxaltita.
»Mia amatino tre sxangxigxis (pri la polpo mi, kompreneble, al sxi ne diris; sed sxi mem vidis, ke mi iel misfartas). Sxi maldikigxis kaj paligxis, sxi ne plu ridis kaj sencxese petis min pardoni al sxi tion, ke sxi konsilis al mi publikigi la fragmenton. Sxi volis, ke mi cxion forlasu kaj veturu al la Nigra Maro kaj por tio elspezu la reston de la centmil rubloj.
»Sxi tre insistis, kaj mi, malvolante ekspliki (iel mi antaùsentis, ke la vojagxo al la maro ne okazos), promesis al sxi, ke mi forveturos je unu el la sekvaj tagoj. Sed sxi diris, ke sxi mem acxetos por mi la bileton. Tiam mi eligis mian tutan monon, proksimume dekmil rublojn, kaj prezentis gxin al sxi.
»- Kial tiom multe? - sxi miris.