– Mi scias kvin fremdajn lingvojn, - respondis la gasto, - la lingvojn anglan, francan, germanan, latinan kaj grekan. Nu, iomete legas en la itala.
– Ne malbone! - envie flustris Ivano.
La historiisto vivis solece, nenie li havis ian ajn parencon, apenaù kelkajn konatojn en Moskvo. Kaj subite li gajnis centmil rublojn.
– Imagu mian miregon, - flustris la nigracxapa gasto, - kiam, sxovinte la manon en la lavajxkorbon, mi eltiris gxuste la numeron, kiun mi vidis en la gazeto! La obligacion, - li klarigis, - mi ricevis en la muzeo.
Gajninte la centmilon, la mistera gasto de Ivano faris jenon: li acxetis librojn, forlasis sian cxambron cxe la strato Mjasnickaja…
– Uuh, la malbeninda cxambracxo, - li graùlis.
… kaj luis de konstrurajtigito en la strateto apud Arbat’…
– Cxu vi scias, kio estas la
Li luis de konstrurajtigito du cxambrojn en la kelo de malgranda domo en gxardeno. Sian oficon li forlasis kaj komencis verki la romanon pri Poncio Pilato.
– Ahx, tio estis la or’epoko! - la okuloj de la flustranto brilis, - tute izola logxejeto, kun antaùcxambro, kaj en gxi lavabo, - ial cxi tio lin aparte fierigis, - la malgrandaj fenestroj tuj super la vojeto kondukanta al la stratpordo. Je kvar pasxoj kontraùe, cxe la barilo, estis siringo, tilio kaj acero. Aah, ahx, ahx! Vintre mi tre malofte vidis tra la fenestro ies nigrajn krurojn kaj aùdis la negxon kraki sub ili. Kaj en mia forno cxiam brulis la fajro! Sed subite venis la printempo, kaj tra la malklara fenestrovitro mi vidis la nudajn siringobrancxojn sin vesti per verdo. Kaj gxuste tiam, la lastan printempon, okazis io multe pli rava ol gajni centmil rublojn. Kio, konsentu, estas ja grandega monsumo!
– Vi pravas, - jesis la atente aùskultanta Ivano.
– Mi malfermis la fenestrojn kaj sidis en la dua, tute malgranda cxambreto, - la gasto komencis mezuradi per la brakoj: - tiom… jen sofo, kontraùe alia sofo, inter ili tableto, sur gxi belega noktolampo, pli proksime al la fenestro estis libroj, cxi tie malgranda skribotablo, kaj en la dua cxambro (gxi estis vastega, dek kvar kvadratajn metrojn!) mi havis librojn, librojn kaj la fornon. Ahx, kian hejmon mi havis!
»Ebriige odoras la siringo! Mia kapo malpezigxas pro laco kaj la historio de Pilato flugas al la fino…
– La blanka mantelo kun sangrugxa subsxtofo! Mi komprenas! - ekkriis Ivano.
– Gxuste tiel! Pilato impetis al la fino, kaj mi jam sciis, ke la lastaj vortoj de la romano estos: «… la kvina prokuratoro de Judujo, la kavaliro Poncio Pilato». Nu, mi, kompreneble, eliradis por promeni. Centmil estas multe da mono, do mi havis tre belan vestokompleton. Aù mi iris tagmangxi en malmultekostan restoracion. Cxe Arbat’ estis cxarma restoracio, mi ne scias, cxu gxi ankoraù ekzistas.
La okuloj de la gasto largxe malfermigxis kaj li plu flustris rigardante la lunon.
– En la manoj sxi portis abomenajn, alarme flavajn florojn. La diablo scias ilian nomon, sed ial ili estas la unuaj kiuj aperas en Moskvo. Kaj tiuj floroj tre klare kontrastis sxian nigran mantelon. Sxi portis flavajn florojn! Malbona koloro. De Tverskaja sxi sin turnis en strateton kaj de tie rigardis malantaùen. Nu, la straton Tverskaja vi sendube konas, cxu? Tie estis pasantaj miloj da homoj, sed mi jxuras al vi, ke sxi vidis nur min kaj sxia rigardo estis pli ol angora, gxi estis kvazaù malsana. Kaj min impresis ne tiom sxia belo, kiom la eksterordinara, de neniu iam ajn vidita soleco en sxiaj okuloj!
»Obeante la flavan signon, ankaù mi min turnis en la strateton kaj sxin sekvis. Silente ni iris laù la kurba, teda strateto, mi cxe unu flanko kaj sxi cxe la alia. Imagu, la strateto estis tute senhoma. Mi suferis, cxar al mi sxajnis, ke mi devas al sxi paroli, kaj mi timis, ke mi diros nenion kaj sxi foriros kaj neniam plu mi sxin vidos.
»Kaj imagu, subite sxi ekparolis:
»- Cxu placxas al vi miaj floroj?
»Mi klare memoras, kiel sonis sxia vocxo, malalteta kaj kun rompoj, kaj, kvankam tio estas stulta, sxajnis al mi, ke gxia ehxo eksplodis en la strateto kaj resonigis la malpure flavan muron. Mi rapide transiris la strateton kaj proksimigxante al sxi mi respondis:
»- Ne.
»Sxi rigardis min mirigite kaj mi, abrupte kaj tute neatendite, komprenis, ke dum mia tuta vivo mi amis gxuste tiun virinon! Nekredeble, cxu? Vi, versxajne, diros, ke mi frenezas, cxu?
– Nenion mi diras! - ekkriis Ivano kaj aldonis: - Mi petegas, rakontu plu!
Kaj la gasto daùrigis:
– Jes, sxi rigardis min mirigite, kaj poste, rigardinte, sxi demandis:
»- Cxu vi tute ne sxatas florojn?
»Io en sxia vocxo impresis min kiel malamikema. Mi igis min iri sampasxe, kaj - tio surprizis min mem - mi sentis nenian gxenon.
»- Mi sxatas florojn, sed ne tiajn, - mi diris.
»- Do kiajn?
»- Mi rozojn sxatas.