La homo kiu titolis sin majstro febre laboris super la romano, kaj gxi fascinis lian nenomitan amatinon.
– Vere, fojfoje kontraù gxi mi jxaluzis, - flustris la nokta gasto veninta de la balkono.
Merginte en la harojn siajn sveltajn fingrojn kun la pinte fajlitaj ungoj, sxi relegadis la skribitan, kaj releginte sxi brodis cxi tiun cxapeton. Fojfoje sxi kaùris cxe la malsupraj librobretoj, aù staris sur segxo cxe la supraj, kaj per cxifono forvisxis polvon de centoj da librodorsoj. Sxi antaùdiradis gloron, sxi lin kuragxigis, kaj gxuste tiam sxi komencis nomadi lin majstro. Sxi malpacience atendis la jam promesitajn lastajn vortojn pri la kvina prokuratoro de Judujo, sxi deklamadis apartajn frazojn kiuj al sxi precipe placxis, sxi diris, ke tiu romano estas sxia vivo.
La verko estis finita en aùgusto, komisiita al nun forgesita tajpistino, kiu faris kvin kopiojn. Kaj fine venis la tempo, kiam endis forlasi la sekretan restadejon kaj eliri en la vivon.
– Kaj mi eliris en la vivon tenante gxin en la mano, kaj tiam finigxis mia vivo, - flustris la majstro kaj mallevis sian kapon kaj longan tempon balancigxis la malgaja nigra cxapeto kun la flava litero
– Tiam mi unuafoje okazis en la mondo de la literaturo, sed nun, kiam cxio finigxis kaj mia pereo estas evidenta, la rememoro pri gxi min hororigas! - solene flustris la majstro levante la manon. - Jes, li konsternis min, ho, kiom li min konsternis!
– Kiu? - apenaù aùdeble flustris Ivano, penante ne interrompi la ekscitigxintan gaston.
– Nu, la redaktoro, ja mi diras, la redaktoro. Do, li finlegis. Li min rigardis tiel, kvazaù mi havis flegmonan vangon, iel malrekte, kaj je iu momento li ecx konfuzite gruntridis. Li tusetadis kaj senbezone taùzis la manuskripton. La demandoj, kiujn li faris, sxajnis al mi frenezaj. Sen diri ion ajn pri la romano mem li demandis min, kio mi estas kaj de kie mi venis, cxu jam delonge mi verkadas kaj kial oni nenion aùdis pri mi antaùe; li ecx prezentis tute idiotan, laù mia opinio, demandon: kiu do sugestis al mi verki romanon pri tia stranga temo?
»Tuttedite mi lin demandis rekte, cxu li publikigos la romanon aù ne.
»Tiam li nervozigxis, ion balbutis kaj fine deklaris, ke sola li ne rajtas tion decidi, ke mian verkon devas legi aliaj redakcianoj, nome la kritikisto Latunskij kaj Arimann kaj la literaturisto Mstislavo Laùrovicx. Li proponis al mi reveni post du semajnoj.
»Post du semajnoj min akceptis fraùlino kies okuloj pro cxiama mensogado strabis nazen.
– Sxia nomo estas Lapsxonnikova, sxi estas la sekretariino de la redakcio, - subridetis Ivano, kiu bone konis la mondon tiom kolere pentratan de lia gasto.
– Eblas, - bruske respondis la gasto. - Do, sxi redonis al mi la manuskripton, gxi aspektis trivita kaj malpura. Evitante rigardi min en la vizagxon sxi min informis, ke por la sekvaj du jaroj la redakcio jam havas suficxan provizon de verkoj, kaj ke tial la demando pri publikigo de mia romano, laù sxia esprimajxo, «forfalas».
»Kion postan mi rememoras? - murmuris la majstro frotante sian tempion, - ho jes, la defalintajn petalojn sur la titolpagxo kaj krome la okulojn de mia amikino. Jes, tiujn okulojn mi memoras.
La rakonto de la gasto igxis pli kaj pli konfuza kaj fragmenta. Li parolis ion pri oblikva pluvo kaj senespero en la kela restadejo, pri tio, ke ankoraù ien li iris. Flustre li kriis, ke sxin, kiu instigis lin al la batalo, li tute ne riprocxas, ho ne, li ne riprocxas!
– Mi memoras, mi ankoraù vidas tiun malbenindan internan folion, - murmuris la gasto, per du fingroj desegnante en la aero gazetfolion. El liaj pluaj konfuzaj frazoj Ivano komprenis, ke alia redaktoro aperigis grandan fragmenton el la romano de tiu, kiu nomis sin majstro.
Laù ties vortoj, jam post ne pli ol du tagoj en alia gazeto aperis artikolo de la kritikisto Arimann, titolita «Malamiko sub la protekto de redaktoro», kiu avertis la leganton, ke la gasto de Ivano, profitante senzorgemon kaj malkleron de la redaktoro, provis kontrabandi en la gazetaron apologion de Jesuo Kristo.
– Ah jes, mi memoras tion! - ekkriis Ivano. - Sed mi forgesis vian nomon!
– Mi ripetas, ne parolu plu pri mia nomo, gxi ne plu ekzistas, - respondis la gasto. - Tio ne gravas. Post unu tago mi trovis alian artikolon, subskribitan de Mstislavo Laùrovicx, kiu rekomendis sekompate frapi la fi-pilatismon kaj la ikonpentristacxon kiu ekvolis kontrabandi (denove tiu malbeninda vorto!) gxin en la gazetaron.