»Cxi tiam mi bedaùris, ke mi tion diris, cxar sxi pardonpete ridetis kaj jxetis siajn florojn en la kanaleton. Mi iom konfuzigxis, tamen relevis ilin kaj prezentis al sxi, sed sxi ridetante forpusxis la florojn kaj mi portis ilin en mia mano.
»Kelkan tempon ni iris silente, poste sxi forprenis la florojn el mia mano, jxetis ilin sur la pavimon, sxovis sian manon en la nigra grandmanuma ganto sub mian brakon kaj ni pasxis kune.
– Plu, - diris Ivano, - kaj mi petas, nenion preterlasu.
– Plu? - redemandis la gasto, - nu, la pluan vi povus mem diveni. - Per la dekstra maniko li visxis subitan larmon kaj daùrigis: - La amo elsaltis antaù ni, kiel el sub la tero murdonto elsaltas en strateto, kaj gxi trafis nin ambaù!
»Tiel onin trafas fulmo, tiel trafas suoma duonponardo!
»Cetere, sxi poste asertis, ke tio estas malvera, ke ni, sendube, amis unu la alian jam delonge, sen esti interkonataj, kaj kiam sxi vivis kun alia viro, kaj mi kun tiu… kiu do estas sxia nomo…
– Kun kiu? - demandis Senhejmulo.
– Kun tiu… nu… kun tiu… - diris la gasto klakante per la fingroj.
– Vi estis edzigxinta, cxu?
– Jes, ja tial mi klakas… Al tiu… Banjo, Manjo… ne, Banjo… sxi havis tian striitan robon… la muzeo… ne, mi ne plu memoras.
»Do, sxi diris, ke portante la flavajn florojn sxi eliris je tiu tago por ke mi finfine sxin trovu, kaj ke se tio ne estus okazinta, sxi sin venenus, cxar sxia vivo estis sensenca.
»Jes, la amo tuj nin trafis. Mi komprenis tion je tiu sama tago, jam post unu horo, kiam ni, sen atenti la urbon, venis sur la kajon de Moskvo-rivero cxe la Kremla murego.
»Ni interparolis tiel, kvazaù ni estus disigxintaj nur hieraù, kvazaù ni estus konataj jam multe da jaroj. Ni interkonsentis renkontigxi la sekvan tagon samloke, cxe Moskvo-rivero, kaj efektive ni renkontigxis. La maja suno al ni lumis. Kaj baldaù, baldaù sxi igxis mia sektreta edzino.
»Sxi venis cxe min cxiun tagon, kaj mi estis atendanta sxin de la mateno. La atendo manifestigxis en tio, ke mi movadis tien kaj reen la objektojn sur la tablo. Dek minutojn antaù la interkonsentita tempo mi sidigxis apud la fenestro kaj aùskultis, cxu klakas la kaduka stratpordo. Kaj jen kuriozajxo: antaù nia konatigxo tre malofte, preskaù neniam iu ajn venis en nian korton, kaj nun mi havis la impreson, ke la tuta urbo pilgrimas tien. La stratpordo ekklakis, la koro ekbatis, kaj bonvolu vidi - je la nivelo de miaj okuloj, tuj antaù la fenestro nepre aperas ies malpuraj botoj. Akrigisto. Kiu do en nia domo bezonas akrigiston? Por kion akrigi? Kiajn trancxilojn?
»Sxi venis tra la pordo po unu fojon tage, kaj tiajn antaùajn korbatojn mi havis po almenaù dek. Mi ne troigas. Kaj poste, kiam estis veninta sxia horo kaj la horlogxo montris tagmezon, la palpitacio ne cxesis gxis la momento, kiam malbrue, apenaù aùdeble, preter mia fenestro pasis la sxuoj kun bantoj el nigra sxamo kaj sxtalaj bukoj.
»Fojfoje sxi petolis: haltinte cxe la dua fenestro sxi frapetis per la sxupinto kontraù la vitro. Mi tuj kuris tien, sed la sxuo malaperis, malaperis la nigra silko ombranta la fenestron - kaj mi iris malfermi la pordon.
»Neniu sciis pri nia am’afero, tion vi kredu, malgraù ke tiaj sekretoj cxiam sciigxas. Ne sciis sxia edzo, nek la konatoj. En la malnova pavilono kies kelon mi logxis oni sendube sciis, oni rimarkis ke virino min vizitadas, sed neniu sciis sxian nomon.
– Kaj kiu sxi estas? - demandis Ivano, ege interesite de tiu amhistorio.
La gasto gestis, ke neniam li tion diros, kaj daùrigis sian rakonton.
Ivano eksciis, ke la majstro kaj sxi ekamis unu la alian tiel forte, ke ili igxis nedisigeblaj. Nun Ivano klare imagis la du cxambrojn en la kelo de la pavilono, cxiam krepuskajn pro la siringo kaj la gxardenbarilo. La trivitajn rugxajn meblojn, la skribotablon, sur gxi la horlogxon kiu batis cxiun duonhoron, kaj librojn, librojn ekde la farbita planko gxis la fumnigra plafono, kaj la fornon.
Ivano eksciis, ke lia gasto kaj ties sekreta edzino ekde la unuaj tagoj de sia kunesto konkludis, ke la destino mem renkontigis ilin cxe la strat’angulo de Tverskaja, kaj ke ili estas kreitaj por resti kune sian tutan vivon.
Ivano eksciis, kiel la geamantoj pasigis la tagojn. Veninte, sxi surmetis antaùtukon kaj en la malgranda antaùcxambreto kun la lavabo ial fieriganta la kompatindan malsanulon sxi ekbruligis sur la ligna tablo petrolforneton, preparis la mangxon kaj arangxis gxin sur la ovala tablo en la unua cxambro. Dum la majaj fulmotondroj, kiam la akvo brue torentis preter la blindetaj fenestroj al la stratpordo minacante inundi ilian lastan rifugxejon, la geamantoj hejtis la fornon kaj bakis en gxi terpomojn. De la terpomoj levigxis vaporo, la nigra sxelo makulis la fingrojn. En la kelo sonis rido, post la pluvo la arboj en la gxardeno lasis fali rompitajn brancxetojn kaj blankajn florgrapolojn. Kiam cxesis la fulmotondroj kaj venis la varmega somero, en la florvazo aperis la longe sopiritaj kaj de ambaù sxatataj rozoj.