kaj tial ĝiaj kondiĉoj estas tre malsamaj de tiuj, en kiuj vivis la prahomo. Fine, oni devas ne forgesi, ke ĉiu infano vivas en difinita socia ĉirkaŭaĵo kaj akiras la lingvon de ĝi. Ekde la unua momento de la naskiĝo la patrino, la patro, la familianoj kaj aliaj personoj daŭre alparolas la infanojn, eĉ se ili nenion komprenas. Oni parolas al ili per intenca
la fakton, ke ankaŭ hodiaŭ la gestoj estas multe uzataj kiel helpilo al la parolata lingvo:
"La parolata lingvo estas nur parto de la tuta lingvaĵo. Ni parolas per la manoj, per la okuloj, per nia tuta korpo" ([15]).
Iom poste, parolante pri la menciita plurobleco de la signifo de la unuaj vortoj, Garlanda demandas kiamaniere la homoj povis kompreniĝi en tiom da konfuzo. Kaj li respondas: "Nur helpante la sonon per gestoj, per la mano, per la kapo kaj per la tuta korpo" ([16]).
problemojn pri la monogeneza aŭ poligeneza deveno, pri la maniero de la lingvoformiĝo, pri la grado de konscieco ("artefariteco") en la lingvokreado Marr eksplikis en pluraj verkoj studoj kaj artikoloj. Jen tre konciza resumo pri liaj ĉefaj konkludoj koncerne la traktatajn demandojn:
La unua lingvo tute ne estis sona, sed mana, signa aŭ "kinematika", kiel Marr ĝin nomas. En la transira epoko, dum kiu iom post iom formiĝadis la homo el antropoida (homsimila) simispeco, tiu ĉi nia praulo uzis la manon kiel la plej naturan komunikilon. La mano, ja, estis la ĉefa laborilo kaj tial ĝi ankaŭ estis pli senpere ligita al la centroj de la per gesta lingvo - diras Marr - vidiĝas el multaj kazoj de tia lingvo en diversaj mondopartoj eĉ en la nuntempo. En Aŭstralio, ekzemple, en la tribo
N. J. Marr, Po Etapam Razvitija Jafetiĉeskoj Teoriji (Evolueta- poj de la Jafetida Teorio), Moskva-Leningrad, 1926, p. 323.
Ankaŭ E. Sapir, la granda usona specialisto precipe pri indianaj lingvoj, raportis en pluraj okazoj pri tiaj gestaj lingvoj. Li diras, ke
tiuj lingvoj kontentigas la bezonojn de komunikado inter triboj, kiuj parolas malsamajn lingvojn. Vidu, ekzemple, Edward Sapir,
45
Laŭ la opinio de Marr, la mana lingvo regis multajn dekojn, se ne centojn da jarmiloj.
En la laborprocezo, en la lukto por la subigo de la naturaj fortoj, la iamaj antaŭaj membroj de la antropoidaj simioj ĉiam pli kaj pli adaptiĝadis al la novaj bezonoj. Ili fariĝadis pli kaj pli fundamentaj homorganoj, la ĉefaj bataliloj por la vivteno de la homo. Per la nove formiĝanta organo nia praulo ĵetadis la unuajn ŝtonojn por sin defendi aŭ por havigi al si nutraĵon; per ĝi li deŝiradis - jam meze de la paleolitiko - konvenajn arbobranĉojn aŭ eĉ eluzis el siliko faritajn kojnojn por bati, bori, fosi, tranĉi k. t. p. Utiligate tiel senĉese en la laborprocezo kaj samtempe por la reciproka - certe tre primitiva - komunikado en la kadro de la hordo, la antaŭaj membroj ĉiam pli evoluis, delikatiĝis, fariĝis sensemaj. Tio, siavice, konstante pligrandigis ilian lertecon kaj de laboriloj kaj de komunikiloj ĝis, fine, adaptiĝante al la novaj funkcioj, ili tiom aliformiĝis, ke ili esence ŝanĝis sian originan karak- teron: ili fariĝis manoj.
La praulo de la homo kaj poste la prahomo havis, tamen, kapablon eligi ankaŭ diversajn sonojn. Marr konkludis, ke tiuj prasonoj estis SAL, BER, JON kaj ROŜ. Ĉiu el tiuj ĉi sonkom- pleksoj estis prononcata kune, maldise, profunde el la gorgo, eligata kiel unueca, samtempa sono. Nur poste, sekvante kaj samtempe ebligante la evoluadon de la parola lingvo, tiuj ĉi sonaj kompleksoj komencis diferenciĝi, leviĝante ĉiam pli en la laringon kaj en la buŝon ([17]).