Estas pli ol evidente, ke en tiaj cirkonstancoj grandega amaso da diversaj lingvoj estis kreata. Ĉiu homgrupo kreis al si sian propran lingvon, kies forma kaj vorta enhavo dependis de la ĝeneralaj materiaj cirkonstancoj (geografia situo klimato k.t.p. ), en kiuj ĝi vivis; de la apartaj kondiĉoj, laŭ kiuj ĝi havigadis al si la necesajn vivrimedojn (ĉasado, fiŝkaptado, kolektado de sovaĝaj fruktoj k.t.p.); ĝenerale de la atingita evolunivelo.
Tiuj multnombraj lingvoj ofte kunfandiĝadis aŭ simple englutadis unuj la aliajn, kreante tiel komunajn lingvojn por pli grandaj homgrupoj. Okazadis ankaŭ inversaj procezoj, nome ke la lingvo disrompiĝis, se la homgrupo (gento, tribo k.t.p.) disiĝis, se ĝi ne plu estis tuteca. Tamen, survoje al ĉiam pli granda unueco, kreante pli altajn kaj pli ampleksajn formojn de ekonomia kaj ĉiuflanka socia vivo, la homoj
kreadis al si ankaŭ novajn unuecajn lingvojn el elementoj de pluraj aŭ eĉ de tre multaj "patrinlingvoj".
La lingvo, estante pure socia fenomeno, ĉiam fidele respe- gulis kaj respegulas la socian vivon en ĉiuj ĝiaj aspektoj: ekonomiaj, intelektaj, moralaj. Ĝi akompanas la evoluon de la homaro kaj, siavice, helpas tiun evoluon. La kreadon de grandaj sociaj unuoj ĉiam akompanis kreado de grandaj unuecaj lingvoj, kiuj, siavice, cementis la kuntenon de tiuj unuoj. Disfalo de grandaj sociaj unuoj regule kaŭzis ankaŭ vivfinon de iliaj komunaj lingvoj. Tamen, ĉar en larĝaj, grandaj linioj la homaro iras de la iama ĉiaspeca disrompi- teco (hordoj, gentoj, triboj, popoloj, nacioj unuflanke; kastoj kaj klasoj aliflanke) al unueco, ankaŭ la lingvo evoluas de la iama tre granda diverseco al pli aŭ malpli baldaŭa unueca komuna lingvo ([22]).
Tiu ĉi senduba scienca konstato havas grandan signifon ankaŭ por la korekta kompreno de la demando pri la pozicio kaj rolo de la Internacia Lingvo. Estas klare, ke ankaŭ la Internacia Lingvo estas same tia socia fenomeno, kiel ĉiu ajn alia lingvo. Estas, plue, klare, ke la Internacia Lingvo ne stariĝas kiel io "artefarita" kontraŭ la normalan fluon, sed ke ĝi, male, plene harmonias kun la fundamenta evolulinio de la lingvo ĝenerale. Eĉ pli, ĝi plirapidigas la grandan procezon, kies atestantoj estas la novepokaj generacioj, nome la procezon de grandskala proksimiĝo de la lingvoj surbaze de la ĝenerala unuiĝado de la homaro. Samtempe ĝi mem evoluas sur tiu sama linio kaj respegulas tiel daŭre la plej altan gradon de vera internacieco. Esprimo de tuthomecaj tendencoj, ĝi siaflanke helpas la fortikigon de tiuj tendencoj.
ĝi signifus, ke lingvoj kiel la angla, franca, germana kaj rusa fine fariĝus similaj al la latina kaj greka - lingvoj, kiujn oni lernas por le celoj de kulturo kaj legado pli ol por aktiva parola uzo" (pp. 166-167).
59
ĈAPITRO III
LINGVO KIEL SOCIA FENOMENO
La lingvo estas socia fenomeno, kaj ne ia "natura" aŭ "biologia" aperaĵo. Tio signifas, ke ĝi povis ekesti, ke ĝi evoluis kaj evoluas ekskluzive en la kadro de la homa socio. La lingvo, do estas regata de sociologiaj kaj ne de biologiaj leĝoj. Tio ankaŭ signifas, ke la portanto de la lingvo ĉiam estis kaj estas iu homgrupo. Sed ĝi tute ne signifas, ke tiu portanto estas aŭ devas esti nur la "nacio". Ekzistas eĉ hodiaŭ personoj, kiuj, sen troa pripensado kaj sen ia ajn scienca respondecosento, emfazas pri la "nacia animo" aŭ pri la "nacia spirito" kiel pri la solaj kreofortoj de la lingvo. El tio oni ofte konkludas, ke la Internacia Lingvo estas neebla, ĉar, ja, ne ekzistas ia "internacia nacio" kun "internacia animo"!
Sendube, la frazoj pri la "profundoj de la nacia animo", pri ĝiaj "misteraj kreofortoj" koncerne la lingvon sonas poezie kaj impresas bele. Tamen, ili havas nenion komunan kun la realaĵo. Paroli tiel pri la lingvo ne estas malpli mistike, malpli nescience ol diri, ke, ekzemple, Eva parolis kun la serpento france! (63).
Estante socia fenomeno, la lingvo havas siajn radikojn en la socio, sed samtempe, foje ekestinte, ĝi mem influas sian
60
propran bazon. Tiamaniere la lingvo, same kiel ĉiu alia socia fenomeno (religio, arto, politiko, juro, modo k.a.), ĉiu el ili depende de sia karaktero, troviĝas en reciproka funkcia rilato kun la socio.
1. PRI LA NATURECAJ-BIOLOGIAJ KONCEPTOJ