Nia ŝipo tranĉis la ondegojn de la Hinda Oceano jam de ok tagoj kaj ni jam esperis alveni al Sanghajo sen ia akcidento. La ŝipestro sin preparis inde reprezenti per nia ŝipo la anglan kulturon, kaj pro tio li tuj enkarcerigis du maristojn en malluman ĉelon kaj unu alian li minacis per militjuĝistaro, ĉar ili ne frotis siajn mantelbutonojn dece brilaj kaj ili ne tenis la pafilon sufiĉe streĉe ĉe la parada inspektado.

Ĉio iris en la plej bona ordo. Ni jam briligis la kanontubojn, la muroj estis farbitaj, kaj fine ni aspektis tiel timige, kvazaŭ ni estus ĵus venintaj el la doko, kie ni estis tute modernigitaj.

Vespere, ĉirkaŭ la sepa horo mi staris apud la mezferdeka kupolo. Apud mi kontente frotadis siajn manojn mia amiko ŝipleŭtenanto kaj el la ŝipanaj ĉambroj sonis monotona kanto, akompanata de harmoniko kaj kastanjeto. Ia malnova kanto, lernita en Barcelono. (Por ke la lerta leganto ja ne akuzu nian bravan oficiraron pri neglektemo, mi rapidas rimarkigi, ke tiam ankoraŭ ne eksplodis la hispana civilmilito, sekve mia patrio ankoraŭ eĉ ne subskribis la kontrakton pri neinterveno).

Subite, sen ia ajn antaŭsigno, mi sentis akran ekpuŝon. Niaj helicoj retrotiris la ŝipon per plena kontraŭvaporo. Mi aŭdis senordan kriadon kaj kuradon.

Timigite mi ĉirkaŭrigardis kaj subite mi ĉion komprenis. Sur la mara surfaco alproksimiĝis longa streko kun terura rapideco. Dum momento mi esperetis, ke ĝi eble preterkuros la pruon, sed vane.

Mi havis nur tiom da tempo, ke mi povis min terenĵeti en la angulo apud la kajuto kaj en la sekvanta momento jam terura puŝego ĵetis min al la kontraŭa muro kaj mi preskaŭ surdiĝis pro la tondrego.

Mia kapo zumzumis pro la granda frapo kaj nur manpiede mi povis elrampi. Apud mi kuŝis mia amiko leŭtenanto, kovrita de sango kaj laŭte ridegis:

– La stultuloj!… La stultuloj!… – li sufokiĝadis.- Nun ili nepre kredas, ke ili faris bonan kapton! Kiel ni superruzis la sentaŭgulojn? Bonege estis briligi la dekcolajn tubojn!… Oni devas krevi de la rido!

Li estus ankoraŭ daŭriginta, sed intertempe li mortis, kaj mi rapide grimpadis al la poŭpo, kiu ankoraŭ elstaris el la maro. Iu maristo ankoraŭ ĵetis post ni en la savboaton kelkajn savzonojn, alia sukcesis enĵeti ĉirkaŭ kvardek funtojn da konservaĵoj, sed poste ni rapide surakviĝis kaj forremis, por ke ni evitu la kirlakvon, estiĝantan sur la loko de nia ŝipo.

Mi ne volas tedi la Leganton per la detalaĵoj. Ankaŭ sen tio li povas imagi, kiel ni pasigis la sekvantan mallumegan nokton malsupre, sur la suda hemisfero, malproksime de ĉiu ŝiplinio kaj kiom afliktis nin, kiam je la dua post noktomezo ne venis plu respondo al nia kriado, kaj ni devis konstati, ke ni perdis la kontakton kun la ceteraj boatoj.

Sencele, konfuze ni remadis ĝis mateno kaj, kiam la suno leviĝis, ni vidis nenion krom akvo kaj akvo.

Maljuna maristo persiste asertis, ke en ĉi tiu regiono ekzistas marfluo, en kiun ni eniĝis per nia stulta remado, kaj tiel ni venis ankoraŭ pli profunden.

Senesperiĝinte mi malbenis mian aventureman sangon, kiu post tiom da sufero, denove min logis al la maro, kaj preĝe mi petis la senlime kompateman Sinjoron de la Ĉieloj, ke nur unufoje ankoraŭ Li savu min kaj mi neiam plu surŝipiĝos.

Mian malesperon mildigis nur la certa scio, ke mia adorata edzino kaj familio heredos nomon de heroo, kiu sur la ĉefa placo de Southampton, gravurite en ŝtono montros al la fremdaj ŝtatanoj la lokon, kien ili devas meti la florkronon. Post la interpaciĝo nepre alvenos eĉ la marministro de tiu ŝtato, kiu nun nin torpedis kaj li oferos entuziasmajn frazojn pri la gloro de nia heroismo. Ĉi tiu scio plenigis nin ĉiujn per fiereco. Ni konvinkiĝis, ke angla patrioto ne povas pli multe deziri de la vivo kaj ni atendis kun suprenlevitaj kapoj kaj kun kantado nian glorplenan malsatmorton.

Nome, la konservoj je la kvara tago elĉerpiĝis. Ni malfermis la lastajn du skatolojn tagmeze, eltrinkis la lastan guton da akvo, kaj ni pretiĝis al malsatmorto.

Sed feliĉe, ĉe sunsubiro, ni trafis en uraganon, kiu iom post iom pli fortiĝis kaj fine iĝis tiel furioza, kiel eĉ la plej maljunaj maristoj ne rememoris. Eĉ mi mem povas ĝin kompari nur al la monzun-ventego, kiu kaptis min apud la Molukka-insuloj dum inia vojaĝo al Brobdingnag.

Kun malfirmaj koroj ni ĉiuj surkroĉis la savzonojn kaj post duonhoro, kiam la savboato malaperis en la ondoj, mi provis miajn ŝancojn kun la zono ĉirkaŭ mia talio.

Post plua duonhoro la uragano eksilentis. Uzante la okazon, mi klopodis min fiksi per la ŝnuroj de la zono.

Kiam fine ektagiĝis, mi vidis neniun ĉirkaŭ mi, sed kun tiom p1i granda ĝojo de mia malfirma koro, je la distanco de du mejloj aperis antaŭ miaj okuloj la bordkonturoj de insulo.

Mi eknaĝis, streĉante mian tutan restintan forton. Al miaj brakoj donis novan forton la scio, ke mia nomo, en ŝtonon gravurite anoncos mian heroan morton kaj eĉ dum mia vivo! Ankoraŭ pli: mi neniam vidos mian adoratan edzinon!

Перейти на страницу:

Похожие книги