Eble la detalaĵoj jam tedas la Leganton, sed mia severa decido estas persisti ĉe la objektiva vero kaj ĉiam laŭtigi mian modestan voĉon, kiam ajn trafas neinda kalumnio niian patrion, ĝiajn militŝipojn, tankojn, aeroplanojn kaj ĝenerale ĉiujn grandiozajn kreaĵojn, kiuj distingas la homon de la rabobestoj.

Do, por ke mi ne perdu la fadenon de mia rakonto, en la sama tempo okazis, ke la krozoŝipo "Terrible" de Lia Majesta Moŝto, kiu ankris sur la ĉinaj akvoj, estis hejmenvokita por esti sendata al la Mediteraneo kaj anstataŭe estis komandita la malnova kaj kaduka krozoŝipo "Invincible" por reprezenti per sia ĉeesto la standardon de Lia Majesta Moŝto kaj la justajn pretendojn de mia patrio.

Sed ankaŭ la tasko de la Invincible ne estis facila, ĉar la interesoj de mia patrio estis minacataj ankaŭ oriente de la japana disvastiĝo, eĉ pli, la ĉina popolo ribeladis kontraŭ la koncesiaj zonoj, reprezentantaj la kulturon kaj civilizacion, por kies defendo la Invincible devis deĵori en Sanghajo.

Mia patrio estis decidinta sekurigi la civilizacion ankaŭ oriente, sed tion nun malhelpis la itala konflikto, kiun Japanio fervore fruktuzis kaj ankaŭ ĝi mem komencis sekurigi la civilizacion en norda Ĉinio, provizore en harmonio kun la regularo de la Ligo de la Nacioj kaj kun Ilia ŝatata patrio.

Do, la Invincible devis anstataŭi la Terrible, parte ĝuste pro ĝia kadukeco, por ke, se eble la japanoj ĝin dronigus, la malgajno ne estu tro granda kaj ni ne devu rigardi tiun agadon malamika, evitante tiel la superfluan konflikton.

La intenco estis severa militsekreto, sed iom post iom ĝi fariĝis konata inter la maristoj, kiuj pro tio unu post la alia petis libertempon aŭ translokigon. Post la rifuzo de tiuj petoj ili dizertis unu post la alia.

La ministraro devis uzi alian metodon, ĉar estis timinde, ke la trude surŝipigata soldataro dizertos en Sanghajo. Do, ili promesis duoblan salajron al la soldatoj kaj altsuman vivasekuron.

Mi servis tiutempe sur la krozoŝipo Trafalgar, kiel ĥirurgo, kaj foje mi menciis la aferon al mia edzino.

Mia edzino, kiu estis ĉiam la ideala modelo de la edzina fidelo kaj de patrino, kiu laŭmaniere de fervora kaj virta vivkunulino, neniam laciĝis min senĉese admoni per siaj consoloj kaj stimuladoj pri miaj edzaj devoj, – tuj komprenis la situacion kaj instigis min senprokraste peti translokigon al la Invincible.

Si klarigis entuziasme, ke en Sanghajo mi ne havos elspezojn, ne povos pasigi miajn posttagmezojn kun miaj sentaŭgaj amikoj en la klubo, nek facilanime malŝpari mian monon per dominoludo, sed mi povos ĉion hejmensendi por subteni mian ŝatatan familion. Eĉ pri la sorto de mia familio post mia morto mi ne havos zorgojn, ĉar krom la pensimono, ankaŭ la abunda vivasekuro donos sufiĉan fundanienton al ŝi kaj al mia familio, por ke ili gardu mian memoron laŭ mia rango.

La noblaj vortoj- de mia milda kaj amata edzino kaj la alvoko de mia adorata patrio same instigis min peti mian translokigon al la Invincible; kion mi fakte ricevis post unu semajno.

Post unu plua semajno jam okazis ankaŭ la ekveturo. Mia edzino toleris la dolorojn de la adiaŭo kun animforto, konvena al patriotino tiom, ke eĉ al la haveno ŝi ne akompanis min por min ne malĝojigi superflue per siaj larmoj; sed por plifortigi sian dolorantan animon, ŝi rapidiris al sia modistino, provi la robon, menditan por la postmorgaŭa kvinhora teo de sinjorino Eric Palmer, el mia unua duobla salajro.

Cetere la ekiro okazis sen ia sensacio. Je la 4-a oktobro, post apenaŭ duonhora enŝipiĝo, la Invincible levis la ankron kaj post kelkaj ĉapsvingadoj kaj triobla hip-hip-hura, ni navigis al la maro.

Jam je la oka de oktobro ni traveturis la Ĝibraltaran markolon. Post pluaj kvar tagoj ni venis al Malto, kie ni enŝipigis oleon kaj nutraĵon, sed jam la saman tagon ni pluiris kaj je la 14-a ni alienis al la Sueza kanalo, tra kiu, krom ni, ĝuste tiam pasis pluraj italaj transportŝipoj, akompanataj de kelkaj torpedo-rompŝipoj kaj de la kirasa krozoŝipo "Il Duce", kiu nomiĝis antaŭe "Liberta", sed pro la postulado de la dankema popolo, liberigita de la malnova, subpremanta reĝimo, oni rebaptis ĝin, kion la noblanima kaj altruista diktatoro, malgraŭ sia tuta modesteco, ne povis malhelpi.

La ĝojon de la renkontiĝo kun la italaj militŝipoj ni manifestis reciproke laŭ la plej ĝentila maniero. Ni ambaŭ surmastigis la standardon de la alia nacio, klinis la propran flagon kaj pafis solenajn kanonsalvojn, parte por interpreti niajn amikajn sentojn, parte, ke la alia vidu, ke ni havas municion.

Mi ne volas tedi la Leganton per la priskribo de nia vojaĝo sur la Ruĝa Maro, kvankam precipe apud Adeno, ni ĝuis kelkajn mirinde belajn panoramojn. Mi daŭrigas la priskribon, ĉe la momento kiam ni alvenis la Hindan Oceanon.

Nia vojo kondukis longe laŭ la ekvatoro, ĉar ni devis atingi la celon de la vojaĝo sen ia sensacio kaj tiel ni klopodis laŭeble eviti la kutimajn ŝipliniojn. Nia sekvanta stacio estis Singaporo, al kiu ni devis veni per ĉirkaŭiro de la insulo Sumatro.

Перейти на страницу:

Похожие книги