Mi konjektas, ke la Leganto kelkfoje akceptos mian rakonton kun dubo kaj ĵuste pro tio mi jam nun deklaras, ke mi en mia priskribo ĉiam klopodis persisti al la severe objektivaj faktoj.
Tamen mi tute ne estos surprizita, se kelkaj partoj de mia jena libro okazigos pridubon. Kazohinio situas tiom malproksime de mia patrio kaj de la eŭropa civilizacio, ke la tieaj kutimoj, kaj precipe la behina malsano ĉe ni estas tute nekonataj kaj, – se mi ne estus vidinta tiujn per miaj propraj okuloj, – eble mi ne povus kredi tiujn. Nun, kiam mi finlaborinte miajn vojaĝnotojn tamen mi publikigas jenan libron, tiu fakto pruvas nur mian neĉesigeblan nostalgion al la objektiva verdiremo, kiu- eĉ malgraŭ la minaco de la pridubo – tamen instigis min al la priskribo de la veraj okazintaĵoj.
La homaro, savita el siaj pekoj skribis la 1935-an jaron, kiam la kabineto de Lia Majesta Moŝto venis al la konkludo, ke ĝi devas plej verŝajne deklari defendmiliton kontraŭ Italio.
Kredeble mi ne bezonas klarigi al la Leganto, ke la kaŭzo de la disopinioj estis la malamika konduto de Italio kontraŭ la libereco de la etiopia popolo.
Italion gvidis en tiu agado sendube la intenco pli vastigi sian nacian grandecon kaj tian intencon povas akcepti ĉiu angla ĝentilhomo nur kun respekto, eĉ de la malamiko. Por eviti, ke la Leganto min akuzu pri neobjektiveco, mi rapidas deklari, ke tion rekonis ĉiu honesta ŝtatano de Granda Britio. Precipe profundan impreson faris en niaj animoj la entuziasmo oferemo de la itala ĉefpastraro, kiam ili donacis al la altaro de la patrio sian monon, valorajn pastorbastonojn kaj juvelŝtonajn orkrucifiksojn por aĉeti tankojn, bajonetojn kaj brulbombojn por la noblaj celoj.
Kortuŝite ni legis entuziasmajn episkopajn epistolojn en kiuj ili ne ĉesis kuraĝigi per stimulaj vortoj la kamparanojn, la spicistojn, la pasteĉfritistojn, fiŝistojn, doklaboristojn, almozpetulojn, ŝafistojn, glaciaĵistojn kaj kandelfaristojn sen ras- kaj klasdiferenco, ke ili iru en la tranĉeojn por disvastigi inter la nigruloj la kulturon kaj la puran kristanan civilizacion, dum la pastraro senĉese preĝos hejme al la Savinto kaj al la Sankta Virgulino de Loretto, por ke la favoro de la ĉieloj subtenu iliajn armilojn por ilia nobla destino.
Ni volonte rekonis ankaŭ la mirindan sinoferon de la italaj soldatoj, kies heroan kuraĝon kaj ceterajn honestajn virtojn ĉiu fidela kaj firmkaraktera brita ŝtatano devas imiti kiel brilan ekzemplon. Kompreneble sub angla flago kaj kontraŭ la italoj.
Do, mi emfaze ripetas, ke ekzistis nenia disharmonio inter mia patrio kaj Italio pro la kielo de la aferoj. Nur la kialo okazigis kelkajn bedaŭrindajn disonancojn.
Nome, Italio pravigis sian abisenan agadon per la argumento, ke ili intencas liberigi la abisenojn de la subpremado kaj disvastigi inter ili la kulturon. La evidenta malvereco de ĉi tiu argumento devas ridigi ĉiun prudente pensantan homon, antaŭ kiu estas konataj la falsaj bombastoj, uzataj de la sagaca diplomatio de aliaj landoj.
Mi ne volas peki per la eraroj de la antaŭjuĝoj, kiel tiuj vojaĝantoj, kiuj ne hontas supermezure troigi la gloron de siaj patrioj sub la masko de scienca priskribo. Tamen, eĉ gardante la devigan respekton al fremdaj landoj kaj ankaŭ la regulojn de la ĝentila modesteco, mi povas rimarki, ke tiu aserto de la italia diplomatio estas nur falsado de la aferoj kaj tia eraro, kian angla ŝtatano neniam farus.
Nome, estas afero evidenta kaj ĝenerale sciata, ke la oferpena, sed nobla laboro, liberigi la tropikajn popolojn kaj disvastigi la kulturon ĉiam estis la honora tasko de Anglio. Por pruvo estas sufiĉa mencii la multajn koloniojn de Malantaŭa Hindio ĝis la buroj, kiujn popolojn liberigis mia patrio el la subpremo per la kosto de malfacilaj bataloj.
Kaj, kvankam anglan ĝentilhomon ne interesas la materiaj rilatoj de la aferoj, tamen mi ne povas prisilenti tiun mian opinion, ke Italion verŝajne influis en sia decido krom la kulturo kaj la libereco ankaŭ la kafoplantaĵoj kaj naftokampoj de Etiopio.
Tial la ministerio de Lia Majesta Moŝto decidis, ke post la aprobigo de la kontraŭitalaj sankcioj ĝi deklaros defendmiliton kontraŭ Italio.
Por certigi la eŭropan ekvilibron kaj pacon, urĝe estis senditaj en Egiption kelkaj divizioj, ekipitaj per aeroplanoj, tankoj, flamĵetiloj kaj brulbomboj kaj al la Mediteraneo estis senditaj kelkaj grandaj militŝipoj, akompane de torpedorompŝipoj kaj submarŝipoj.
Tion la itala gazetaro kompreneble akceptis kun granda malkonsento, asertante, ke nian patrion influis eble, krom la menciitaj celoj, ankaŭ la posedavido, kaj ke Anglio envias al la malriĉa itala popolo eĉ tiujn kelkajn abisenajn minejojn kaj petrolfontojn, kiuj – kvankam ili tute ne interesas la italojn, – tamen estas menciindaj, kiam temas pri angloj.