– Nu, la aŭtoro eble troigas, kiam li forĵetas el la perfekta mondo ĉiun senton kaj ĉiun ludon. Li eble volas per tio pli efike averti, ke ĉiuj sentoj kaj ĉiuj ludoj estas suspektindaj, ke la homo, se li ne volas plene ekstermiĝi, kiel la behinoj, devas bridi siajn pasiojn, prudenti pri siaj deziroj, nobliĝi pri siaj ludoj. La hinan saĝon kaj trankvilon kaj malvarman perfektecan li montras kiel idealon, je kiu ni devas klopodi, sed kiun neniam ni povas atingi, kaj ankaŭ ne estas dezirinde, se ni plene ĝin atingus, ĉar tiam ni ĉesus jam esti homoj – supozante, ke la homa esto estas iaspeca dezirinda, absoluta valoro. Do, amiko Preter ludu plu senzorge ŝakon, Konter kaj Malger aŭskultu muzikon, ankaŭ mi mem ja havas, mi konfesas, mian amatan ĉevaleton. Sed ni rekonu, kiun hungara poeto esprimis jene: "kun tigro ni dormas." Kaj ni klopodu ĉeni tiun tigron, sed ankaŭ la simiojn kaj aliajn bestojn, en ni embuskantajn. Jen estas, laŭ mia opinto, la instruo de la libro.

– Tro longe ni lasis vin prediki. Mi tuj refutos – krias Konter…

Tamen, ĉi tie ni forlasas la ŝtelaŭskultatajn kvar diskutantojn; dio scias ja, kiam ili finos sian parolbatalon pri Ia senbatalema socio. IIi havas kvar diversajn opiniojn pri Ia libro. Diskrete mi diras al vi, ke mi havas la kvinan. Do, mi lasas la decidan opinion al vi, kara leganto, kiu havos verŝajne la sesan.

La problemo estas nur, kian opinion havas la aŭtoro mem?

Eble la sepan.

Nu, ĉu ne mi diris ja, ke la libro estas insida?

K. KALOCSAY.

<p>UNUA ĈAPITRO</p>

La patrio de l'aŭtoro estas minacata de danĝeroj. La aŭtoro decidas dediĉi siajn servojn. – Li estas postenigata sur Ia krozoŝipon Invincible kaj ekiras al Ŝanghajo por defendi la kulturon. – Renkontiĝo kun Ia italaj militŝipoj. – La ŝipo estas submarigata per torpedo, sed la aŭtoro feliĉe albordiĝas.

La leganto, kiu dediĉis al miaj antaŭaj verkoj – malgraŭ ilia modesta valoro – bonvolan priatenton, nun certe surprize ekscias, ke mi, – post tiom da aventuroj kaj grava sufero – denove ŝipvojaĝis al la oceanoj.

Ankaŭ mi povas aserti, ke nun, reveninte el Kazohinio kaj pripensinte la travivitajn suferojn inter la hinoj, sed precipe inter la behinoj, mi havas tute la saman konvinkon. (ĝuste pro tio, – ne por senkulpiĝo sed nur por klarigo- estu permesite al mi mencii, ke ĉi-okaze min instigis al la vojaĝo ne nur mia malbenita aventurama sango, sed ankaŭ la destino de Granda Britio kaj de la kristana civilizacio. Kaj mi demandas la kulturitan Leganton: ĉu ekzistas ia ajn pli deca destino por angla ŝtatano, ol marŝadi sub la standaro de Lia Majesta Moŝto kaj servi la grandiozajn ideojn de la humaneco kaj de la kristanismo kontraŭ iliaj obstinaj malamikoj?

Eble meritas ian senkulpigon la fakto, ke mia vojaĝo al Kazohinio gvidis min al tute nekonataj provincoj kaj rezultigis tiel eksterordinarajn travivaĵojn, kiajn neniu el miaj homfratoj spertis antaŭe. Sed precipe la ekkono de la behina malsano vekis en mi la esperon, ke mia vojaĝo ne estis tute senfrukta kaj ke mi, per la priskribo de miaj travivaĵoj, tamen povas iome utili al mia patrio kaj al la kuracista scienco, laŭ miaj modestaj kapabloj.

Перейти на страницу:

Похожие книги