Nun mi faris malfeliĉan paŝon. Nome tia obstineco de la stulteco kolerigis min, kaj mi ne cedis pri la vero. Mi komunikis, ke mi estas kuracisto, kaj mi konsilis al ŝi rigardi en spegulon: ŝi vidos, kiome montriŝas sur ŝiaj trajtoj la malsato, kaj tio tute ne estas honto; ĉar ni ja ĉiuj kutimas manĝi; kion sufiĉe pruvas la fakto, ke ni vivas.
Mi konjektis, ke ŝi ofendiĝos, sed mi jam ne multe prizorgis ĝin, finfine mi nenion perdas, kaj ŝi nur gajnas per mia konsilo.
Sed eĉ sonĝe mi ne povus imagi la sekvontaĵojn.
La virino preskan sufokiĝis pro indigno; senvorte ŝi malfermadis sian buŝon. Post kelkaj momentoj ŝi plenforte ekkriadis por helpo.
Kure alvenis la gardistoj, al kiuj ŝi mensogis, ke mi
Tia superlativo de la impertinento kolerigis min, kaj mi deklaris, ke mi tute ne volis ion ajn forpreni de si, sed male: mi volis partoprenigi ŝin en la ĝuo de la spiritualaĵo.
Nun sekvis mia plej granda surprizo.
La gardistoj plenbuŝe ekridis pri miaj vortoj, deklaris, ke ĝuste pri tio temas, kaj portis min al la betiko, kiu kun granda indigno punis min per dusemajna karcero, ĉar "
Mi ne volis kredi al miaj oreloj kaj pro surprizo unu sola protesta vorto ne venis el mia buŝo; mi staris, kiel trafita de apopleksio kaj ne sciis, kio okazas. Mi jam longe estis en la karcero, sed nur post horoj mi povis aranĝi miajn pensojn tiome, ke mi rekonsciiĝis, ke mi fakte estas en karcero, kiel poŝŝtelisto. Kaj kial? Ĉar mi estis bona kaj sanmensa.
Post mia liberiĝo mi indigniĝe plendis al Zemoki, sed li anstataŭ komprenemo priridis min, nomis min bivag kaj admonis min pri la ketni.
Kvankam min kolerigis la aroganteco de maniulo, mi klopodis pacience finaŭskulti liajn vortojn, esperante, ke per la ricevotaj "scioj" mi povos almenaŭ ŝirmi min kontraŭ similaj danĝeroj.
Mi povas aserti, ke tute fantaziaj aferoj evidentiĝis.
Mi jam sciis, ke la manĝado estas konsiderata maldeca afero; sed neniam mi povus imagi, kiom komplikitaj maniaĵoj alkroĉiĝas al ĝi ĉe la virinoj.
Nun mi eksciis ekzemple, ke la kusenoj sur la stomako kaj la poŝtuko sur la buŝo estas portataj, ĉar ambaŭ organoj havas rilaton al la manĝado.
La buŝon ankaŭ mencii estas malpermesata. Oni devas ŝajnigi, kvazaŭ virino tute ne havus buŝon.
El eŭropa vidpunkto sonas nekredeble tio nur, ke oni konsideru honto sian naturan kaj honestan vivfunkcion, sen kiu ni tute ne vivus, sed la komplika maniero, laŭ kiu la virinoj devis tiun kaŝi jam superas ĉiun fantazion. Renkontiĝante viro kaj virino ambaŭ interparoladis tiamaniere, kvazaŭ ili tute ne havus ideon pri la ekzisto de la buŝo, kvankam ambaŭ sciis, ke ĝi ekzistas kaj ke tion bone scias ankaŭ la alia. La buŝon ili menciis nur en neeviteblaj okazoj kaj eĉ tiam nur parafraze, per artefaritaj pseŭdonomoj, konformaj al la ketnio, nomante ĝin foje
Kaj la malfelicaj virinoj kunportadis kun si mem ĉi tiun naŭzan malpuraĵ on de la deviga mensogo tra siaj tutaj vivoj kaj dum sola momento ne eksonis en ili la protesta voĉo de la honto kaj de la honesta moralo.
Mi, kiu nur priskribas tiujn, ofte pripensadis, ĉu entute estas deca publikigi tiaspecajn fiaĵojn? Nome, inter miaj legantoj nepre troviĝos multnombre la moralaj kaj puranimaj filinetoj de mia patrio, kiuj edukiĝinte en la sana eŭropa civilizacio ĉiam lernis, ke la mensogo estas malmorala afero kaj kiuj nepre ne povos legi ĉion ĉi sen ruĝiĝo. Por mia senkulpigo mi mencias nur, ke mi ne povas kaŝi mian justan patriotan fierecon, rememorante pri la senhontaj behinaj virinoj.
Pri la manio de la poŝtuk-portado mi povas rakonti fantazian okazon.
Foje iu virino aperis sur la korto per nekovrita buŝo. Miaj legantoj ne imagas, kia skandalo eksplodis! La ĉirkaŭstarantoj ruĝiĝe forturniĝis, manplatkovris siajn okulojn, la virinoj kriade diskuris. Fine alvenis ia gardistaro kaj forportis la virinon. Sed plej interesa estis la argumentado: ili diris, ke la virino – freneziĝis!