Mi nur deziris scii, kio estas la bikbamo, pri kiu la virino parolis kaj kiun mi estus devinta al ŝi mencii. Sed post tiom da kompromitiĝo mi jam ne kuraĝis demandi. Por mi estis ĉerta, ke ĝi estas ankaŭ iaspeca elcerbumita stultaĵo, sed mi havis nenian emon doni bazon al la primoko kaj hontiga superemo de Zemoki. Ili priridas tiun, kiu ne konas iliajn fantazie fabrikatajn vortojn, kinj signifas nenaturajn imagitaĵojn. Male, se iu ne sciis, kiu estas la ekliptiko aŭ la pankreaso, tiun ili rigardis respektplene, ĉar la nescio donas noblan aspekton.

Do, por ekscii sen ridindiĝo, kio estas la bikbamo, post mia liberiĝo mi denove vizitis la menciitan virinon, kaj antaŭ ĉio mi pardonpetis pro mia bivaga konduto, kaj poste mi demandis, ĉu ŝi deziris la bikbamon?.

La vizaŝo de la virino evidente plimildiĝis, ŝi deklaris, ke ŝi kvarias miajn vortojn, ŝi ne enoas pro mi, kaj la bikbamon ŝi deziris.

Tiamaniere mi sukcesis konatiĝi kun ŝi. Mi eksciis, ke ŝia nomo estas Zukrula. Ni iris promeni, poste ankaŭ Zemoki akompanis nin. La interparolon, se konsideri mian senspertecon, oni povas diri sufiĉe glata. Mi klopodis elekti tiajn temojn, pri kiuj mi konjektis, ke ili situas trans la malhelpaĵoj de la ketnio, kipuo kaj ceteraj maniaĵ oj. Komproneble ĝuste tiel mi kompromitis min jam ĉe la komenco.

Nome, kun naiva kapo mi aŭdacis elbuŝigi ĉi tiun tute sensignifan frazon.

– La ĉielo estas blua.

(Mi pensis, en ĉi tio ja ne povas esti danĝero.)

Zukrula emfaze respondis:

– Jes, ĝi estis blua.

Ankaŭ nun ĝi estas blua – mi respondis naive, je kio la respondo estis neniiga riproĉrigardo. Mi ruĝiĝis, Zemokin mi fiankenvokis sub iu preteksto por demandi lin pri la afero, sed li ne atendante mian demandon, akre min riproĉis, kiel mi aŭdacas, paroli antaŭ virino en estanta tempo?

Tiel evidentiĝis, ke dum la parolo inter viro kaj virino oni devas diri ĉiun verbon en estinta tempo. Per estanta tempo oni rajtas paroli nur kun tia virino, kiu jam demetis sian buŝtukon antaŭ ni. Kaj per tio, ke mi alparolis per estanta tempo, mi ŝin malhonorigis, ŝajnigante ŝin, kvazaŭ ŝi jam estus demetinta antaŭ mi la buŝtukon.

Reirante mi klopodis obei ĉi tiun regulon, sed mi povas aserti, ke la deviga uzo de la estinta tempo ofte embarasas, ĉar mi ofte ne scias ĉu vere temas pri la estanto aŭ pri la estinto. Tute ne ideon mi havis, kial ili tamen faras. Ĉu la homa lingvo ne estas por tio, ke ni komuniku reale estantajn aferojn sen miskompreno?

Sed apenaŭ ni komencis daŭrigi nian konversacion, Zemoki denove fiankentiris min kaj kolerete demandis, kial mi diras ai la virino senĉese Zukrula kaj kial mi ne nomas ŝin Zajkubu?

– Ĉar ŝi nomiĝas Zukrula – mi respondis simple.

– Nu, diru nur Zajkubu.

– Si mem diris, ke ŝi estas Zukrula.

– Ho, vi bivag! – ridis Zemoki. – Ŝi diras tiel, ĉar la ketni ne permesas ke ŝi mem nomu sin Zajkubu, sed vi nomu ŝin tiel.

Iu alia eble estus freneziĝinta en mia stato, kaj ankaŭ mi mem rekonis nur tiam, kiom multe eltenas la homo, se li devas. Ni reiris, kaj la plua interparolo daŭris laŭ tiu regulo.

Zukrula iom post iom iĝis denove bonvola al mi, kaj poste ŝi min petis, ke mi palpu kun ŝi bujpiffon.

Mi ektime rigardis ai Zemoki, nesciante, kiaspeca nova kaptilo min embuskas, sed li kun trankviliga okulsigno respondis, ke mi nur palpu senĝene.

Per tio kompreneble ne estis aranĝita la afero kaj, kvankam balbute, mi devis konfesi mian senspertecan pri la bujpiffo, kio igis Zukrulan al malestima lipmovo, kaj ŝi rimarkis, ke la hodiaŭa vira generacio verŝajne ricevas plejparte nur teorian edukon, kiu ne konformas al la postuloj de la praktika vivo.

Fine Zemoki venis al mia helpo kaj klarigis la aferon.

La bujpiffo konsistas el tio, ke la viro kaj virino kuntuŝas la fingropintojn laŭ diverse regulita kaj ritma ordo. Jen la polekson de la viro kun la ringfingro de la virino, jen la ringfingron kun la etfingro, jen la riagfingron kaj etfingron kun la montrofingro de la virino, ktp., kaj kelkfoje ili fingromontras al la buŝo unu de la alia.

La bujpiffo havas multajn variaĵojn, la sola komune, gesto estas la buŝmonatro, kiu troviĝas en ĉiu variaĵo, sed ili hontas tion. Ili mencias ĝin nur kiel fagmak-figuron. Tute mi ne scias, kial ili hontas ĝin, kaj se ili hontas, kial tamen faras.

Mi eksciis ankoraŭ, ke oni kutimas palpi la bujpiffon eĉ laŭ la ritmo de muziko. Tiu fakto estis al mi tre oportuna, – ĉar kiam mi pruviĝis tre sentalenta lernanto, mi senkulpigadis min, ke mi certe pli bone povus ŝin palpadi laŭ la ritmo de muziko.

Перейти на страницу:

Похожие книги