Ĉe ili la akcento esprimas pli multe ol niaj lingvoj, kiuj krom la ordinara akcento konas nur la demandakcenton. Ili uzas apartan akcenton, se la parolanto konsilas, alvokas, jesas aŭ neas. Ankaŭ la vortordo estas varia kaj la interŝanĝo de du vortoj donas alian sencon al la frazo.

Kaj ĉio ĉi estas tre facile ellernebla, ĉar ilia gramatiko ne havas escepton.

Sed la plej grava diferenco estas, ke ilia lingvo klopodas komprenigi ne nur la konceptojn, sed ĉefe la intencon.

Ekzemple: en niaj parlamentoj ofte estiĝas akra disputo pri tiu temo, kiu apartenas al la dekstra, kiu al la maldekstra flanko, kiu estas la adepto de la patriotismo, kiu de la diktatorismo, aŭ de la liberalismo. Nu, en ilia lingvo, la sennombra variaĵo de la vortoj, de la vortovico kaj akcento, la sufiksoj esprimas ne tiaspecajn konceptojn, kiel diktatorismo, liberalismo, patriotismo, ktp, sed la intencon, la atingendan celon de la agado. Ĝuste pro tio, ili tute ne havas esprimojn por tiaspecaj konceptoj, sed des pli ofte mi aŭdis ĉi tiujn du vortojn: kazoo kaj kazi.

Konsidere, ke la Leganto ankoraŭ tre ofte renkontos ĉi tiujn du vortojn, mi devas ilin pritrakti iom pli vaste.

Neniu el ili du povas esti tradukita al iu ajn eŭropa lingvo. Nome, se ili diris pri iu afero, ke "ĝi estas kazoo", tio signifis sam-specan, kiel ĉe ni dirante: "ĝi estas laŭleĝe, justeca". Sed nur ĉirkaŭe. Ekvidu ni nur, pri kio ili aplikis ĉi tiujn vortojn!

Kazoo estas inter la kavalireco, lojaleco, toleremo, memfido kaj justeco, sed estas adekvata al neniu el ĉi tiuj. Ĝi signifas ian ĝeneralan justeman intencon, sed estas tradukebla per neniu vorto, ĉar ekzemple ĉe ni la unuŝilinga trinkmono, donita al la kelnero estas rigardata kiel kavalireco, dum ĉe ili ĝi ne estus kazoo, ĉar ĝi estus la tropago de io. Kaj la kazoo same ne identas kun la lojaleco, ĉar en ĉi tiun koncepton jam miksiĝas ankaŭ la cedemo, dum en la kazoo ili ne konas la voĉon de la koro. Ĝi estas severe matematika koncepto por la egaleco de la servado kaj reservado. Kiel ĉe ni estas la fizika tezo pri la ago kaj reago.

Ekzemple, se iu, kiu faras pli malfacilan laboron, manĝas ankaŭ pli multe, tio estas por ili kazoo. Se iu tial manĝas pli multe, ĉar lia stomako deziras multe, ankaŭ tio estas kazoo. Se la malsanulo, kiu ne laboras, deziras pli delikatajn manĝaĵojn, ankaŭ tio estas kazoo.

Ankaŭ tio estas kazoo, se iun minacas danĝero kaj la aliaj, lasante siajn laborojn, helpas al li, sed ĝis kiam li fakte bezonas helpon.

Mi povas aserti, ke mi pasigis longan tempon, ĝis mi povis ellerni ĉi tiun vorton. Por pli bone konigi ĝin al miaj ŝatataj Legantoj, mi provas ĝin proksimumi per jena difino:

Kazoo estas la klara prudento, kiu vidas antaŭ si, laŭ matematika rektlinio, kiam kaj kiel ĝi devas ion fari, por ke la individuo akiru la plej altan bonstaton per la socio.

Do, racie dividi la laboron, ripozon, dormon, sporton, manĝadon, konduti al niaj homfratoj tiel, ke ĉiu produktu pli multe, tamen sen malutilo de la sano. Se iu laboras malpli multe, ol li kapablas, tio jam ne estas kazoo, ĉar la mankantan parton devas plenumi alia, kiel pluslaboron kaj tiu estas farebla nur per korpa malutilo. Ni ne forgesu: la kazoo havas ne individuan, sed komunan, ĝeneralan sencon: kio por aliaj ne estas kazoo, tio ne estas kazoo ankaŭ por mi.

Strange, la kazoo ampleksas ankaŭ la individuan kapablon. La pli kapabla homo pli produktas por la sama reservo. Ĉi tio ŝajnas ĉe ni maljusta, sed ĉe ili ĝi estas same memkomprenebla, kiel tio, ke la pli perfekta maŝino devas pli produkti per la sama hejtmaterialo. Ĝi ja kapablas ĉi tiom kaj ĝi estas konstruita ĝuste pro tio!

La kazoo ampleksas ankaŭ la helpon al la homfrato, kiu tion bezonas, ĉar, – mi ripetas, – ĝi havas ne individuan, sed ĝeneralan sencon. Se estus necese, haltus la laboro de la tuta urbo por savi unusolan homon. Kaj estas plej mirinde, ke, – kiel ni poste vidos, – la kazoo havas nenian sentimentan karakteron.

Ĝi estis aplikita eĉ al aferoj, kiuj havis nenian interrilaton kun la homa socio. Ekzemple, se la leporoj formaĉadis la arbojn, tio estis konsiderata ankaŭ kazoo, sed se la lepora patrino formanĝis siajn filojn, tiu jam ne estis kazoo! Kiu povus ĝin kompreni?

Ĝia antitezo estis la kazi. Ekzemple, se iu elprenas novan vestaĵon el la magazeno, kiam la malnova ankaŭ estas uzebla. Aŭ, se iu malhelpas la agadon de sia homfrato sen ia deviga kaŭzo, ekzemple superflue paroladas pri temoj, kiuj nek al li, nek al la alia signifas ian utilon. Aŭ, se iu deklarus pri ĝardena seĝo, ke sur ĝi alia homo ne rajtas sidi, eĉ, se ŝi estas vaka.

Ni supozu, ke iu sidas sur ĝardena seĝo kaj ne estas aliloke neokupita loko. Iu alvenas kaj petas transdoni la seĝon, sed la sidanto rifuzas. Nu, la rifuzo estas kazoo, se la sidanto estas la pli laca, kontraŭokaze ĝi estas kazi.

Перейти на страницу:

Похожие книги