Kiam mi, dum mia lernado atingis ĉi tion, la tuta afero ŝajnis al mi iom konfuza kaj necerta. Mi demandis Zata-. monon, kiamaniere ili povas eviti la okazon de kaziaferoj.
– Kazoa homo faras nur kazoajn aferojn. – li respondis
– Ŝajnas, – mi diris, – ke vi ne komprenis mian demandon. Kiel scias tiu, kiu volas sidiĝi, ke li estas la pli laca?
Li mire min ekrigardis.
– Se li petas la lokon, nepre li estas la pli laca!
– Sed kiel li scias tion?
– Ĉar tia estas la kazoo!
Mi jam vidis, ke ni ne komprenas unu la alian.
– Sed kiel li povas vidi en la internon de la alia?
– Mi jam diris – respondis, – ke la kazoo estas tiel. Ekzemple: ekzistas speco de formikoj. Se unu el tiuj trovas mielon, ĝi plensuĉas sin per la dolĉaĵo. Se ĝi poste renkontas alian formikon, kiu ne trovis mielon kaj estas pli malsata ol ĝi, tiam ili kunmetas siajn buŝojn kaj la sata formiko transdonas al la malsata tiom da mielo, ke ili fariĝu egale sataj. Nu, el kio scias la sata formiko, ke la alia estas pli malsata kaj el kio scias ambaŭ, kiam ili fariĝis egale sataj?
– Nu, el kio do? – mi demandis per forta scivolo, ĉar mi esperis, ke per ilia perfekta scienco malkovriĝas antaŭ mi sekretoj, kiuj ĉe ni estas ankoraŭ nesolvitaj problemoj de la naturo.
– EI tio, ke la pli sata transdonas mielon al la pli malsata, kaj ili fariĝas tiam egale sataj, kiam ili disiĝas.
La stulta respondo min surprizis. Mi atendis de li tute ne tian. Sed kiel ajn mi demandadis, mi ne povis lin elkonduki el ĉi tiu filozofia cirklo, fermita en si mem. Kaj li finis ĉiun sian frazon per la vortoj: "La kazoo estas tia." Do, mi ne plu esploris, pensante, ke mi ekkonos ĝin per mi mem.
Ili nomas sin hinoj, kio eble konformas al la vorto "homo", sed kiel ĉiu ilia vorto, ankaŭ ĉi tiu havas interligon kun intencoj kaj celoj, kiel la Leganto baldau vidos.
Ĉar se ies konduto ne konformas al la tezoj de la kazoo, tiu jam ne estas nomita hin, kaj por ties nomo ili havas diversajn vortojn laŭ tio, ĉu li faras la kaziajn agadojn el mallerteco, aŭ nevolo. La mallertuloj estas nomataj belohinoj, la obstinuloj behinoj, kaj tre interesa estas ankaŭ ilia opinio pri ĉi tiuj.
La koncepto de la belohinoj proksimume konformas al tio, kion ni signas per la vorto: "neinstruata". Do, al ĝi apartenas la infanoj kaj kiuj komencas novan profesion. Ili estas senditaj al lernejoj por esti edukitaj, sed tie oni apenaŭ uzas devigon kaj eĉ tion nur en la unuaj jaroj de la infanaĝo. Nome, ili havas la konvinkiĝon, ke per klara cerbo neniu faras kaziaĵojn.
El tio sekvas, ke ilia edukado radikale diferencas de tiu ĉe ni, ĉar dum ĉe ni la ĉefa celo de la lernejo estas eduki la infanon fariĝi virta kaj honesta ŝtatano, por ke lia spirito estu inklina al la belaj kaj noblaj aferoj, inter ili ĉio ĉi estas nekonata koncepto kaj la lernejo estas nenio alia, ol la fontoj de fizikaj, kemiaj, higienaj kaj teknikaj scioj.
Kompreneble mi demandis Zatamonon kiel estas atingebla la evito de kaziaj aferoj nur per teknikaj scioj. Al tiu demando li respondis:
– Ne estas imageble, ke iu ajn, havante teknikajn sciojn kaj klaran cerbon, tamen intencus manĝi la elektran lampon.
Mi ja kontraŭdiris, ke ne pri tio mi parolas, sed pri tio, kiel eblas direkti la moralan intelekton de la homo sen ia instruo de moralaj reguloj. Li respondis:
– Kian sencon havus lerni, kion ni rajtas kaj kion ni ne rajtas manĝi? tio havus plie malutilon: unue ĝi komplikus la edukadon, ĉar ni devus krom la vitro mencii ankaŭ la ŝtonon, feron, nikelon kaj ceterajn pli aĵojn, due, ĝi eĉ ne estus taŭga atingi la celon, ĉar al homo, kiu aŭdas nur regulojn kaj ne konas la esencon de la aferoj, mankas la aŭtomata kompaso, kaj li neniam povas agadi per si mem. Kaj cetere, la spirito estas ĉies privata posedaĵo, naskita kune kun li, el kiu la tiaspeca edukado forprenus ion, kvankam la celo de la edukado estas ne forpreni, sed aldoni. Kaj fine, ĝi estus tute superflua, ĉar, kiel mi jam diris, se klarcerba homo ekkonas la veran situacion, tiu neniam manĝus vitron eĉ sen malpermeso. La malpermeso devus esti instruata nur al frenezuloj, sed por ili ja vane.
Mi vidis, ke mi estis denove miskomprenita kaj mi rimarkis, ke mi ne parolis pri la manĝo de la vitro, sed pri la evito de la kaziaj vivmaniero kaj agadoj, sed li responde ripetadis nur:
– Mi klarigis ĝuste tion.
Tiom mi jam povis konstati, ke la kazoo havas nenian rilaton al la moralo, ĉar la kazoo mem eĉ ne estas lernata, sed ĝi signifas ian talentan staton kaj ĉiu, kiu ĝin havas kaj lia cerbo estas sana, tiu nepre plenumos ĝin per si mem. Ili inter si eĉ ne menciis la kazoon, kiel ni ne paroladas pri la alfabeto, sed mi, la fremdulo, tiom pli ofte ĝin aŭdis, ĉar, kiel neinstruita, mi ĉiupaŝe koliziis kun ĝi dum mia tiea vivo.
En la sekvontaĵoj la Leganto vidos, kiom granda problemo estis al mi la kazoo, kies esenco mem estas sufiĉe konfuza kaj ŝajnis al mi senkonsekvenca, kaj tiom pli mi ne komprenis, kio tamen konservas tiel firme tiun mondkoncepton en iliaj spiritoj.