– Ekzemple iu behino asertis, ke ni ne rajtas manĝi la prunon, sed ni devas ĝin meti sur la ŝrankon kaj rigardadi. Kiam aliaj demandis la kaŭzon, li respondis: "Ĉar ĝi estas blua." Iu alia asertis, ke la arboj kutimas paroli, kiun lingvon komprenas nur la adeptoj. Tria diris, ke la homo devas suferi, ĉar tio kvietigas la malsaton. La kvara postulis, ke tiuj, kiuj lin renkontas, metu siajn manojn sur siajn ventrojn. Kvina portis sur sia kapo dratan ringon anstataŭ ĉapo kaj al ĉiuj deklaris, ke ĝi estas al li pli konvena, ĉar li estas tiamaniere pli alta ol la aliuloj.
Mi gaje ridetis pri la stultaĵoj kaj trankviliĝis. Mi jam vidis, kion li celas kaj ankaŭ mi trankviligis lin, ke mi neniam havis inklinon al la frenezo.
Li skribis la legitimaĵon, kaj mi decidis eliri al la urbo.
La unua surprizo estis de tiu ekskurso, ke la hinoj ne havas monon.
Mi jam rimarkis dum mia unua vojaĝo per ilia fervojo, ke mia gvidanto ne pagis, sed tiam mi ankoraŭ ne povis imagi, ke la mono povas tute manki.
Nu, tion mi tuj eksciis, kiam mi venis al la stacio de la subtera fervojo.
Mi estis konvinkita, ke la fervojoj de tia kulturita urbo akceptas ankaŭ la fremdan valuton, do, miaj okuloj serĉis la kason. Kiam mi ĝin nenie vidis, mi intencis demandi la unuan hinon, sed mi devis ekscii, ke malgraŭ mia fervora lernado, mi ne konas la nomon de la mono kaj de la kaso. Interese estas, ke tiu manko ĝis nun ne sentiĝis al mi.
Tamen mi sciis, ke mia patrio ĉiam ludis gravan rolon en la disvastigo de la kulturo kaj humaneco, kies brila pruvo estas niaj kolonioj kaj la internacia disvastiĝo de niaj tiafakaj vortoj, do mi turniĝis al la unua hino kaj diris:
– Money! Business!
Je mia plej granda miro, li ne komprenis. Do, mi elpreninte mian monujon, montris al li metalmonon kaj klarigis en lia lingvo, ke mi intencas ĝin ŝanĝi je la ilia, sed li respondis, ke ili ne havas tian.
Mi staris senkonsile kaj demandis, kiel mi povas tamen envagoniĝi, sed li simple turniĝis kaj min forlasis. Mi jam volis kolere protesti kontraŭ la senbaza fierego, kian eĉ en Hispanio mi ne vidis, sed mi subite ekmemoris pri la vortoj de Zatamon kaj elprenante mian legitimaĵon, mi montris ĝin al li.
La hino tuj ŝanĝiĝis kaj detale, preskaŭ trobabilante rakontis ĉiun teknikan detalaĵon de la envagoniĝo. Ke post la malfermiĝo de la pordoj, mi devas enpaŝi, sidiĝi, ktp. Mi deklaris, ke mi ne estas idioto, mi demandas, ĉu mi devas doni al iu tiaspecajn metaldiskojn, por ke la vagonaro min portu.
Sed li respondis, ke kiu ne konas la detalaĵojn de la envagoniĝo, tiu ne estas nepre idioto, sed kiu scias, ke la vagonon movas elektro kaj tamen intencas ĝin ekmovi per metaldiskoj, ties sana menso jam estas iome duba kaj de tiu konvinko lin retenas nur mia belohina legitimaĵo.
Mi devas konfesi, ke mi multe penis, ĝis mi komprenis la absolutan mankon de la mono. Mi sciis ilian lingvon kaj tamen mi ne povis konversacii kun ili, ĉar iliaj sociaj rilatoj tiom diferencas de la niaj, ke je miaj demandoj ili parolis kutime pri tute aliaj aferoj.
La trajno alvenis, ni enpaŝis, kaj mia unua demando estis, kiamaniere ili faras la trafikon de la varoj.
Evidentiĝis, ke ĉio okazas sen mono. La fabrikoj kaj la agronomio produktas la varojn, sed neniu ricevas salajron. La varoj kuŝas en la magazenoj, kiel publika rabaĵo, el kiu ĉiu forportas tiom multe, kiom li volas. Mi tute ne imagis, kiel ili povas subteni la ordon en tiu anarkio.
Imagu miaj Legantoj, kio okazus, se niaj fervojoj transportus senpage kaj sen konduktoro la pasaĝerojn. Se ne konsideri la nepran bankroton, ne estus tiom multaj vagonoj en la mondo, kiuj povus plenumi la multobliĝintan trafikon.
Mi demandis, ĉŭ ne okazas ĉe ili, ke la homoj sencele kaj superflue vojaĝas tien-reen.
– Ne – li respondis, – tio jam estus kazi.
– Sed tiamaniere, sen konduktoro, tio tamen facile povas okazi!
Kompreneble mi devis klarigi, kio estas la konduktoro, je tio li respondis, ke ĝuste tio estus kazi, se iu homo estus sur la tramo nur por vojaĝi sencele kaj superflue tien-reen, kvankam la vagono povas iri ankaŭ sen li.
Mi devis denove klarigi, ke la konduktoro devas malhelpi ĝuste la sencelajn kaj superfluajn vojaĝadojn, al kio la homoj havas fortan inklinon.
– Sed kial ili farus? – li demandis. – Ja ĉiu havas okazon pasigi sian tempon per utila profesio.
– Nu, ekzemple, por ke ili, anstataŭ laboro, eliru inter la montojn, tie sidiĝu kaj vidu agrablajn pejzaĝojn.
Mi volis diri
– Kiel povus esti agrabla – li respondis, – se iu kun elripozitaj muskoloj, nenifare sidus en la arbaro? Kiu ne laboras, al tiu ne estas agrabla la ripozo.
– Nu, ne por sidi, sed ni supozu, por suprengrimpi al la monto, por ke tie lin bonfartigu la vido de la ĉirkaŭaĵo kaj de la floroj.
Eĉ por la ĝuo ili ne havas vorton.