Ilia konduto estas decide ofendema. Sed mi ne havis multan tempon meditadi, ĉar ĉi-momente venis venteto kaj tuj miaj okuloj kunfermiĝis dolorplene. Eniris sablero kaj kiel ajn mi frotadis, mi ne povis ĝin forigi.

Klininte mian kapon, mi staris blinde, kiam dekstre kaj maldekstre du manoj kaptis miajn brakojn. Kiel tra miaj obstine kunfermiĝantaj palpebroj mi povis vidi, du hinoj min ekprenis kaj komencis min gvidi.

Tiom da ĝentileco tre kortuŝis min, kaj mi balbutis hezite kelkajn dankvortojn, kio estis despli malfacila, ĉar mi tute ne sciis la tiaspecajn vortojn.

Mi pensis, ke min ili gvidos al akvokrano, sed tiom pli granda estis mia surprizo, kiam elveninte al la strato, ili haltis, alvokis la unuan aŭton, min ensidigis kaj senvorte malaperis. La aŭto turniĝis kaj forportis min per granda rapideco.

Apenaŭ mi havis tempon por demandi, kien ni iras, kiam la aŭto jam haltis, la ŝoforo elhelpis min, kondukis en domon, kie li min transdonis al iu tria, kaj ankaŭ li malaperis.

Ĉi tiu kondukis min en ĉambron, plenan de kuraciloj, sidigis min en seĝon, post kio venis la kvara, kiu levis miajn palpebrojn, elmetis la sableron, poste diris: "preta" kaj ankaŭ tiu malaperis.

Mi staris en la kuracejo sola, senkonsila kaj ne sciis, kio devas ankoraŭ okazi.

Post ĉirkaŭ dekminuta atendo min tedis la afero kaj mi demandis de la unua renkontito, ĉu mi devas ankoraŭ fari ion alian, sed kiel ĉiu ĝis nun, ankaŭ ĉi tiu respondis ne al la demando, sed deklaris, ke tio estas mia afero kaj foriris. Post tio ankaŭ mi eliris el la domo.

Do, mi estis denove sur la strato, kaj kiam mi trapensis la antaŭaĵojn, la tuto ŝajnis al mi kvazaŭ aŭtomato, kiu kaptas la enjetitan objekton: unu brako donas ĝin al la alia, la radoj ĝin purigas, kunfaldas, poluras, rulpremas, ĝis fine elfalas la preta varo, sed la tutan procezon estigis nek la objekto, nek la aŭtomato. Ĝi simple okazis.

Pasante tra iliaj stratoj mi esploris pli detale iliajn ekipaĵojn. Je kvindek-paŝaj distancoj estis publikaj telefonoj en niĉoj, konstruitaj en la murojn; ili funkciis kompreneble senpage. Mi vidis multajn magazenojn, kies enhavon anoncis surskribo kaj en kies interno ĉiaspecaj varoj, de dentpasto ĝis dinamomaŝino, kuŝis senmastre, sed en la plej granda ordo kaj ĉiu forportis tiom multe, kiom li volis.

Mi vidis poŝtoficejon. Sed nur pakaĵojn oni enportis por ekspedigi. La pakaĵojn oni ne nur ne registris en notlibroj, sed la plej multaj objektoj tute ne estis envolvitaj. Ekzemple, de komplikita mikroskopo pendis slipo, sur kiu estis skribita la adreso. La hino ĝin metis sur la tablon kaj foriris. Krom la ekspedantoj neniu ĉeestis en la oficejo.

Malantaŭe mi vidis du pordojn kun la surskribo: "direktigejo". Sub tiu alia tabulo: "interne okazas spirita laboro", kiu ĉe ni estus skribita: "eniro malpermesita".

Post dekminuta atendado la tablo, ŝarĝita per pakaĵoj ekmoviĝis kaj tra la pordo pasis en la direktigejon, dum tra la alia pordo malfermiĝinta elvenis alia, malplena tablo. Tiamaniere sendube mankis la tumulto de la vicestarantaj ekspedantoj, sed mi neniel povis kompreni, kiel eblas plenumi tiom grandan trafikon sen notoj, kvitancoj kaj kontrolo.

Kvankam tre malfacile estis ilin paroligi, tamen min kuraĝigis ilia antaŭa servema konduto kaj mi demandis iun ekspediganton pri la afero.

Li respondis, ke se oni registrus ĉiun sendaĵon en libro, tio ja ne helpus, sed malhelpus kaj malrapidigus la trafikon.

Moke mi demandis, ĉu ne okazas ĉe tia facilanima manipulado, ke pakaĵo inter dubaj manoj malaperas?

Sed li respondis tute seriozmiene, ke laŭ delonge pruvita fizika leĝo la materio neniam malaperas.

Denove mi havis la senton, ke ankaŭ ĉi tiu parolas pri aliaĵoj, sed poste mi spertis, ke fakte ili ne konas la ŝtelon. Tio plenigis min per sincera admiro kaj ankoraŭ pli mistera ŝajnis al mi ĉi tiu tuta, seneduka moralo, por kies konservado la teknikaj scioj en si mem neniokaze povas esti sufiĉaj. Io nepre devas esti malantaŭ la kulisoj, sed kio estas tio kaj kiel mi ĝin ekkonu?

Mi demandis, kiel oni alpoŝtigas la leterojn kaj telegramojn kaj tiam malkovriĝis, ke ĉiu loĝejo havas sian propran tubpoŝtkondukilon, per kiu la leteroj alvenas la centron kaj de tie estas plusendataj al la tubo de la adresito. Li rimarkis, ke tiu procedo estas tre komplikita (por mi ĝi estis mirinde perfekta) – kaj ke sekvontjare estos funkciigataj pli modernaj tubskatoloj, kiuj jam havos propran direktantan mekanismon, per kiu la skatolo trovas per si mem la adresiton. Cetere ili korespondas tre malmulte. La sciigojn peras plejofte la telefono. Se la serĉita numero ne respondas, la vokanto tamen enparolas la sciigon, kiun alia aparato fiksas sur metalrubando kaj reparolas en laŭplaĉa tempo.

Sed mia stomako atentigis min pri la tempo de la tagmezmanĝo, do, enirante la plej proksiman manĝejon, mi senĝene altabliĝis kaj prenis mian manĝaĵon desur la kuranta rubando.

Перейти на страницу:

Похожие книги