Li ne komprenis. Pro tio mi rakontis, ke ĉe ni ekzistas, kiuj ne laboras kaj la degeneriĝon de la muskoloj evitas per sporto, el kio li konkludis, ke ili faras verŝajne malfacilan spiritan laboron kaj deklaris, ke por tiuj ankaŭ ili disponas pri publikaj sportsalonoj kaj arbaraj refreŝigejoj.

Sed neniel li povis kompreni, kial tiuj, kiuj eĉ spiritan laboron ne havas, ne staras apud la maŝinoj aŭ puŝas manĉaron, kiam tio estas multe pli racia kaj interesa, ĉar ĝi havas utilon, ĉar ĝi estas efektivaĵo, dum la sporto, farata por ĝi mem, estas nur imagita laboro, pala surogato de la vivo, el kiu tiuj malfeliĉuloj estas forbaritaj.

Mi rimarkis, ke en la plezuroj de la vivo partoprenas ĝuste tiuj, kiujn ni nomas riĉuloj kontraŭ la malriĉuloj kaj la riĉuloj faras nenian laboron.

– Kaj kiuj estas nomitaj riĉuloj kiuj malriĉuloj?

– Tiuj vortoj signifas la dividiĝon de la mono. Riĉulo estas al kiu venas multa mono, malriĉulo, kiu havas malmultan.

– Kaj laŭ kia bazo dividiĝas la mono?

– Laŭ tio, kiu estas riĉulo, kiu malriĉulo.

Li deklaris, ke tio estas iom konfuza kaj embarasa. Li postulis iaspecan "naturan ekirpunkton" kaj eĉ post longa klarigado li komprenis nur tiom, ke ĉe ni kelkaj havas multan, aliaj malmultan monon. Post iom da cerbumado li ekkriis:

– Laŭ ĉi tio mono ne ekzistas!

– Kial ne?! – mi demandis surprize.

– Kio ne estas en la naturo, tio tute ne ekzistas.

Kaj vane mi montris mian monon, li nur pli konvinkiĝis pri sia aserto, ĉar, – li diris, – kiam ajn li petis monon, mi povis montri nur paperon, oron, aŭ arĝenton, sed neniam monon.

Mi neniam ŝatis la malspritajn vortludojn kaj nur mia ĝentileco detenis min esprimi mian opinion. Tial mi precipe demandis lin pri tio, kiel ili funkcŭgas la interŝanĝon de la varoj.

Li respondis, li ne scias, kial ni devus interŝanĝi ekzemple niajn jakojn, la lia estas ja same bona por li, kiel la mia al mi, sed, se tio estus necesa, kian rilaton havas al tio la mono.

– Ĉar la mono plifaciligas la interŝanĝon – mi respondis – kaj akcelas la ekonomian progreson.

Post tio li tuj ŝanĝiĝis, el sia poŝo li prenis notlibron kaj petis min pritrakti la aferon pli vaste, ĉar li intencas komuniki la utilajn lernotaĵojn al la kompetentaj ekonomiaj faktoroj.

Mi estis je lia servo tiom pli volonte, ĉar mi bone sciis, ke per la konigo de la pli progresintaj institucioj de mia patrio mi plialtigos ties gloron.

Mi detale klarigis, ke la monon eldonas centra banko en diversaj pecoj. El tiu ricevas ĉiu homo laŭ sia merito kaj ĝi estas samtempe legitimaĵo partopreni proporcie en la fruktoj de la komuna laboro. Mi rakontis la avantaĝojn de la mono, ke ĝi estas ŝanĝebla al iu ajn varo kaj tiamaniere ĝi ebligas en la varoj laŭplaĉan elektadon. La mono ebligas ŝanĝi la valoron de niaj venditaj aferoj en laŭplaĉa tempo; en laŭplaĉa divido aŭ per fojo, ktp.

Li esprimis la opinion, ke la interŝanĝo tamen ne povas plifaciliĝi per tio, se, kuniginte tion kun la monŝanĝo, ni duobligas la laboron. Sed, – li diris, – tio tute ne estas grava; li estas scivolema prefere pri tio, kiel la mono akcelas la produktadon.

Mi klarigis, ke tiamaniere multaj etburĝoj, kiuj aparte havas malmultan monon, povas unuiĝi kaj fondi fabrikon kaj nome tiel, ke ili aĉetas akciojn.

– Kaj kio estas tio? – li demandis.

– Tio estas alia grandioza inventaĵo de la homa cerbo. Alia papero, kiu estas donata kontraŭ la mono.

– Nu, tiel do la laboro de la interŝanĝo triobliĝis. Kie nun estas la faciligo?

– Tie, ke tiuj paperoj ekfunkciigas la fabrikadon.

Li rigardis min suspekte.

– Kiel vi opinius, – li demandis, – se mi asertus, ke mi povas de ĉi tiu sidloko stariĝi nur tiel, se mi antaŭe transdonas al vi unu folion el mia notlibro? Ĉu ne, tio havas nenian rilaton al la efektivaĵoj, sekve ĝi estas neestanta afero.

Min konsternis tia naiveco, sed mi klopodis reteni la ridemon. Sed vane mi klarigis, kiel la mono funkcŭgas la laboron, li respondis obstine, ke li jam komprenas la aferon, sed ŝajnas, ke ni ne komprenas, ĉar la sola kondiĉo de la ekfunkcio de la laboro estas laŭ ĉiu prudenta cerbo la ekfunkciigo mem de la laboro kaj tute ne la senfina interŝanĝado de la paperaĵoj, kiuj esence eĉ ne ekzistas en la realo kaj domaĝe estas inventi.

Mi dokumentadis, ke la mono reale ekzistas kaj ties brila pruvo estas la pasinta mondkrizo, kiam la produktado preskaŭ tute neniiĝis.

– Kaj kial? – li demandis.

– Ĉar ne ekzistis sufiĉa mono.

Post tio li denove demandis, kial ni eltrovas tian aferon, kiu ne ekzistas.

Mia pacienco jam elĉerpiĝis, indignite mi silentiĝis, kaj ankaŭ li ne plu demandis. Mi pensis, ke li estas ofendita.

Sed post kelkminuta silento li ekparolis per la sama, indiferenta tono:

– Kaj kiel vi povas certigi, ke malgraŭ la mono ne okazu kaziaj agadoj?

– Kiel mi komprenu tion?

– Tiel, ke neniu forprenu la propraĵon de la alia kaj nenies propraĵo estu forprenata de la aliaj?

Перейти на страницу:

Похожие книги