Post kelkaj minutoj ankaŭ iu alia sidiĝis vidalvide al mi, dum mi meditadis ĝuste pri tio, kion faras ĉi tie la homoj tuttage, se ankaŭ ĉi tie ne estas servistaro. Mi jam ekkonis ĉe ili la senkelneran sistemon, sed nun aperis nova problemo. Mi cerbumadis pri tio, kiel estas eviteblaj la ekonomiaj katastrofoj, se la homon de ĉie eligas la maŝino. Mi ekmemoris, kiel granda zorgo estas por nia registaro la okupigo de la senlaboruloj. Kiel multajn oficojn oni konservas nur el socialaj kaŭzoj kaj de kiom multaj maŝinoj devas esti la funkcio malpermesita, por ke ni certigu la panon por la ŝtatanoj. Kiom multaj perlaboras sian panon tiamaniere, ke ili kiel kelnero, kasisto, policisto, pastro, provoso aŭ soldato partoprenas en la nacia laboro. Kiom fruktodona estas la ekzisto de tiuj institucioj kaj terura estas la nura penso, kio okazus, se tiuj postenoj ĉesus, kaj la milionoj da homoj senlaboriĝus. En la industrio ja furiozas eĉ sen tio la senlaboreco.

Alparolante mian tablokunulon, mi mencŭs al li ĉi tiujn aferojn, sed li respondis, ke ne estas utile per superflua babilado malŝpari la tempon.

Kiom neantaŭkalkulebla estas ilia servemo! Iom post iom mi spertis, ke se mi demandas ilin pri iliaj sociaj institucioj, ili eĉ troe min orientas pri ĉio, sed se mi mencias miajn individuajn pensojn, aŭ se mi ekparolas pri niaj hejmaj institucioj, ili eĉ ne taksas miajn vortojn indaj al respondo. Sed min incitis la problemo kaj montrante mian belohinan legitimaĵon mi sukcesis lin paroligi.

Do mi demandis, kiel povas tiom multaj homoj vivi nur el la produktantaj profesioj. Li miregis pri mia demando kaj nur post trifoja ripeto li kredis, ke mi demandas fakte pri tio.

– Sed eĉ nun mi ne komprenas – li respondis, – kial necesas demandi pri tio. Se malpli multaj estus la produktantoj, nepre devus malpliiĝi eĉ la produktaĵo, sekve, ĝuste pro tio ni vivus malpli bone.

– Sed ĉu ne forigas la maŝinoj la homojn el la fabriko?

– Ni konstruas inter niaj maŝinoj tiom larĝajn vojojn, ke ni povas komforte preterpaŝadi.

– Vi ne komprenis ĝuste. La maŝino anstataŭas la laboron de multaj homoj, pro kio multaj homoj superfluiĝas, kaj pro tio la produktaĵo fariĝas parte nekonsumebla.

– Ni konstruas la maŝinojn ĝuste pro tio, ke ni havu ilojn por produkti pli multe. Aŭ kiel estas imageble, ke ni tial fabrikas vestaĵojn, por ke ni ne estu vestitaj?

– Sed kiel povas en la industrio labori tiom multaj homoj? – mi demandis.

Ĉi tion li denove ne komprenis.

– Ĉiu homo laboras tiom multe, kiom li povas per sia kapablo – li respondis. – Se laboras pli multaj, ili produktas pli multe. Kio limigus la nombron de la produktantoj?

– La troprodukto. Ĉu ne minacas ĉe vi la danĝero de la troprodukto?

Li demandis, kio estas tio kaj mi rakontis la mondkrizon, la bankrotojn, la amasajn maldungojn, sekve de ili la superfluon de la varoj kaj la ĝeneralan mizeron.

Li igis min plifoje ripeti mian rakonton, ĉar eĉ unu vorton li ne komprenis. Fine, kiam li iom tamen koinprenis, li asertis, ke mi nepre observis ion malbone en mia patrio, ĉar mia rakonto havas grandajn mankojn kaj la menciitaj konceptoj havas nenian logikan interrilaton.

– Ĉar – li diris, – kiel estus imagebla la ekzisto de tia socio, kie la sufokiĝo estus kuracita per la malpliigo de la aero? Kaj eĉ cetere, la superflua komplikado de simplaj aferoj montras la realaĵojn en falsa aspekto, dum sancerba homo klopodas prefere al la ekkono kaj ne al la mallumigo de la aferoj.

Mi akre protestis pro tia ofendema pritraktado de mia patrio, sed li anstataŭ respondo denove petis mian legitimaĵon, dubante tralegis ĝin plurfoje, poste ĝin redonis kaj diris, ke mi jam verŝajne laciĝis pro la lernado kaj rekomendinde estas promenadi kelkajn horojn en la freŝa aero.

Sed mi ne lasis min tiel facile ignori, akre protestis pro la frivola tono, postulis doni al mi la necesajn informojn, fine, ja, kiel mi scias, ĉiu devas respondi al la demandoj de la belohino.

Je mia energia postulado, li emis daŭrigi la konversacion, nur rekomendis, ke ni eble parolu en mia intereso pri "pli facilaj" temoj.

Sed min ofendis la aroganta ignorado kaj akre mi deklaris, ke ĉiuj ĉi aferoj, kiuj ŝajnas al li tre komplikitaj, en mia patrio estas publike konataj eĉ de la plej mallerta stratbalaisto.

Tiel mi revenis al la antaŭa temo. Al mi ŝajnis absurda, ke ĉe tiagrada maŝinigo de la ekonomia vivo la loĝantaro povu havi okupon en la industrio, kiam ankaŭ tiom multaj oficoj mankas. Do, mi opiniis, ke ili produktas por eksporto. Mi demandis pri tio, sed evidentiĝis, ke ili tute ne konas la navigacion. Li deklaris, ke sur la maro nenio kreskas, kial do tien iri?

Mi menciis al li, kiom progresigas la eksterlanda negoco la komunan bonstaton kaj kiom utile estus al ili eksporti buteron, grenon, farunon kaj aliajn aĵojn en mian patrion, per kio ili povus akiri grandan provizon de valora angla devizo.

Mi ricevis la surprizan respondon, ke ili satiĝas ne per tio, kion manĝas aliaj!

Перейти на страницу:

Похожие книги