Neniel mi povis kompreni, kiel ili ne malsatmortas ĉe tia grandega malhavo de la ekonomia kapablo.

Sed post tio mi jam devis konstati, ke ĉiu plua diskuto estas senutila, ĉar inter ni etendiĝas ia granda abismo, kaj la animo de la hinoj havas ian misteran sekreton, sen kies solvo mi neniam povos komprenigi al ili miajn pensojn.

Do, mi leviĝis kaj foriris. Mi longe pensadis, kiel mi povus ekkoni ilin sen interparolado. Ĉar kiun ajn mi demandis pri ia ajn temo, mi ricevis konstante fremdajn kaj strangajn respondojn, sed ĉiam mirinde kongruajn. Ŝajne ili ne havis individuecon. Sed despli incitis min la problemo, kiaspeca spirito estas, kiu konservas en ili ĉi tiun mirindan disciplinon, kia ĉe ni eĉ en la armeo ne estas imagebla.

Fine mi venis al la konkludo, ke mi informiĝos per legado.

Mi volis havi ian etnografian libron, el kiu mi povas pli vaste studadi iliajn kutimojn kaj karakteron.

Mi haltigis la unuan hinon kaj demandis, kie mi povus akiri libron, kiu pritraktas la naturon, vestojn kaj ĝenerale la vivmanieron de la loĝantaro. Per tia ĉirkaŭskribo mi volis esprimi la etnografion.

Responde li rimarkis, ke mi menciis tre multajn, diversajn temojn, ĉar ĉi tio apartenas parte al la anatomio kaj la funkciologio de la organoj, parte al la teksindustrio.

Vidante, ke ankaŭ ĉi tiu min ne komprenis, mi nur demandis, kie mi trovos bibliotekon.

Li estis tuj preta al mi servi, donis la adreson, sed el tio mi ne multe komprenis. Kiam li sciiĝis, ke mi estas fremda en la urbo, tuj li proponis akompanon. Ni sidiĝis sur tramon kaj li gvidis min ĝis la biblioteko.

Mi venis en grandegan, rondan, preĝejsimilan halon, kies murojn kovris en ĉirkaŭ tridek-jarda alteco unusola rondira amasego da bretoj, sur tiuj centmiloj da libroj. Antaŭ la bretoj, en diversaj altoj pendis malgrandaj balkonoj. Sur ĉiu balkoneto estis seĝo kaj eta tablo. En la plej multaj balkonoj legis hino. Baldaŭ mi ekvidis, ke tiuj balkonoj ankaŭ moviĝas. La hinoj direktis ilin sur horizontalaj kaj vertikalaj reloj, konstruitaj inter la bretaro kaj tiamaniere ili venis al la dezirita libro.

Interese mi havis la senton, ke ĉi tie estas granda bruo. Tamen nur la foliumado aŭdiĝis kaj neniel estis pli da bruo, ol en niaj bibliotekoj. Sed ilia publika vivo estas tiom silenta, ke mi miris, ke ankaŭ ĉi tie estas nur same silente.

Kelkloke inter la libroj anoncis grandliteraj surskriboj la opajn fakojn: "Etiletero", "Celulozo", "Albumino" kaj aliloke: "Nervokuracado", "Stomakŝanĝado", "Metamorfozigo de elementoj", "Grenaŭtomatoj", aŭ: "Profundenvidiloj".

Mi pensis, ke mia gvidanto fakte miskomprenis min kaj ke mi venis en la bibliotekon de la kuracistoj kaj teknikistoj, kvankam mi volis ekkoni la hinojn kaj iliajn kutimojn.

Feliĉe, meze de la ĉambrego mi ekvidis tablon kun la surskribo: "Informoj". Apud ĝi sidis iu hino.

Alpaŝinte mi ripetis al la hino mian deziron, sed ankaŭ li respondis la samon, kion mia gvidanto.

Mi konvinkiĝis, ke tiamaniere mi neniel prosperos kaj mi devas komenci mian studadon ĉe iu alia fako, el kiu mi same povos ekkoni ilian vivon.

Mi decidis studadi ilian historion, kaj mi menciis, ke mi deziras tian libron, kiu pritraktas la okazintaĵojn de la pasinta tempo.

Li respondis, ke tio estas tre relativa kaj nedefinita temo. Ekzistas libro, kiu temas pri la geologio, alia kiu pritraktas la evoluon de la rasoj, aŭ de la nervosistemo, de la digestorganoj aŭ de aliaj.

Mi diris, ke ne tion mi deziras, sed tion, kiu pritraktas la pasintan tempon de la homoj.

Mi devis ripeti, sed ankaŭ duafoje li ne komprenis kaj min petis, ke mi nomu similteman libron.

Nun mi montris mian belohinan legitimaĵon; deklaris, ke mi estas fremdulo, ne konas ilian literaturon, do mi povas nomi nur la librojn de Eŭropo.

Por ekzemplo mi menciis al li la verkojn de Froude kaj Green el la historio de mia patrio, sed li petis min rakonti ion el iliaj enhavoj.

Mi parolis pri la epoko de Henriko VIII. Pri la edziĝo kun Anjo Boleyn, pri la bataloj de la reformacio, pri la ribeliĝo de la nordaj provincoj, pri la ekzekuto de Tomaso Morus, la episkopo de Rochester, Anjo Boleyn kaj Katarina Howard, pri la luktado de la reĝo, de la parlamento, de la princo de Norfolk kaj Cromwell, pri la disputoj de la transsubstantiatio, de la celibato, de la meso kaj de la konfesado.

Nature, la tuta rakonto ŝajnis al li nekredebla, sed mi jam estis alkutimiĝinta, ke li demandadis ĉe ĉiu frazo: kial do ili faris ĉion ĉi?

Sed kiam mi finis, li miris pri tio, ke mi parolis pri la pasinto, kiel pri io efektiva kaj fine malkovriĝas ke ĉio ĉi ne estas.

– Sed estis! – mi respondis.

– Eble vi pravas, sed tiu vorto jam havas en si la fakton, ke ĝi ne estas. Kian sencon havas sin okupi pri imaginaraj aferoj? Nur la nuntempo ekzistas kaj se ni okupiĝas krom la nuntempo ankaŭ pri neekzistantaj aferoj, kial vi malŝparas ĝuste por la pasinta tempo tiel superfluan laboron? Sammaniere vi povus desegni geografiajn kartojn de neestantaj planedoj.

Перейти на страницу:

Похожие книги