Mi rimarkis, ke ni ĉerpas el la pasinto multan utilan sperton por direkti nian agadon dum la estonto.
– Ĝi estas simila al tio, kvazaŭ post la matena vekiĝo ni englutus laksigilon, ĉar en nia sonĝo ni traŝarĝis nian stomakon per multa manĝaĵo, malgraŭ, ke ni post la vekiĝo estas malsataj.
Tiel malkovriĝis, ke ili tute ne havas historion. Ĉiu rememoras nur la tempon, travivitan de si mem. Kaj el la prauloj postrestas por la idoj nenio krom kion ili kreis, ia nova ĥemia procedo, konstruaĵo, maŝino, sed pri ties eltrovinto scias neniu.
Do, mi trafis ree en la sak-straton. Kion alian mi ankoraŭ ekprovu? Mi jam spertis, ke ili ne havas beletristojn. Mi pene cerbumis, kian fakon elekti por klarigi al mi ilian vivon kaj mondkoncepton.
Mi petis pri filozofiaj verkoj, sed li denove demandis, kio estas tio. Kaj kiam mi parolis pri la homa pensado kaj pri ties reguloj, li direktis min senhezite al la nervokuracado, el kiu evidentiĝis, ke ili filozofion tute ne havas. Tiu fakto vere min surprizis; konsidere, ke ilia tuta vivo konsistis el la variado de la koncepto de la kazoo kaj kazi, el kio ĉiu normala cerbo estus konkludanta al filozofema nacio.
Mi demandis, kial ili eĉ unu vorton ne skribas pri ilia ĉefa problemo de sia vivo. Mi menciis, kiom multaj verkistoj kaj el kiom multaj vidpunktoj klopodas ĉe ni pritrakti la moralon, la moron, la diajn leĝojn kaj la juston.
– Tio, kio ekzistas – li respondis, – ne bezonas pritraktadon kaj disputon. Kian sencon havus ekzemple pritraktadi, ke la cirklo estas ronda? Kaj se oni pritraktas ian geometrian figuron jen kiel rondan, jen kiel kvarangulan, tio povas okazi nur tiel, ke la pritraktata figuro tute ne ekzistas, ĉar, se ĝi ekzistas, ĝi povas esti nur tia, aŭ alia.
Min jam ege tedis la senfruktaj diskutoj kaj mi petis ian ekonomian libron, sed li demandis, kian produktan fakon mi bezonas. Mi klarigis, ke mi deziras informiĝi pri la socia sistemo de la produktado, sed li denove respondis, ke la sistemoj estas diferencaj laŭ la fakoj. Oni produktas alisisteme la tritikon kaj aliel la rizon, almianiere oni teksas la ŝtofon.
Baldaŭ evidentiĝis, ke ankaŭ tia ne ekzistas. Ili simple ne havas ekonomian sociordon, same, kiel filozofion, leĝaron, ŝtatadministradon, religion kaj beletristikon.
Mi miregis kaj ne povis imagi, kie mi serĉu ilian vivon. Mi jam ne mirus, se malkovriĝus, ke ankaŭ ili mem ne ekzistas.
Fine mi decidis legi nervokuracistajn librojn, esperante ĉerpi el la pli oftaj nervomalsanoj kelkajn konkludojn pri ilia anima vivo.
Do, mi sidiĝis en iu malgranda balkono kaj post la teknikaj instruoj de la informisto suprenleviĝis ĝis la alto de ĉirkaŭ tri etaĝoj kaj ekserĉis inter la libroj.
Sed el la titoloj mi ne multe komprenis. Iliaj fakesprimoj estis ankoraŭ ne konataj al mi. Fine mi laŭhazarde elprenis libron kaj ĝin malfermis. La titolo de la unua ĉapitro estis: "elektronfiuo, strukturologio de pensado." Sed krom la titolo mi komprenis nenion. Ĝi pritraktis la ĉelojn la internajn fortojn en ili estiĝantajn. Poste sekvis la kalkuloj pri elastaj kunfrapiĝoj kaj osciladoj, sepmilionable pligrandigitaj mikroskopaj fotografaĵoj, pri kies signifo mi eĉ konjekton ne havis, ĥemiaj formuloj kaj poste senfina aro da matematikaj deduktoj.
Plufoliumante mi trovis alian ĉapitron: "Cerboteknologio kaj nervomuntado." Mi vidis la fotojn de strangaj mezuraparatoj, homojn, kiuj portas sur la brusto aŭ kapo malgrandajn metalskatolojn, pinĉilojn, tranĉilojn, eltiritajn kaj transplantitajn nervofibrojn. Poste sekvis paĝoj el maldikaj metallamenoj, kiuj estis plenplenaj per miopige malgrandaj kvadratoj kaj la tuto vibris en kunfandiĝanta malpur-griza koloro. Subskribite, la vorto, por mi nekonata: "Bomeli".
Mi devis malleviĝi al la informisto kaj peti lian klarigon. Li alpaŝinte al mia tablo, suprenturnis ĝian dekstran parton kaj de tie elleviĝis aparato, simila al mikrofotografilo. La libron li enŝovis ĉe la demandita paĝo en la aparaton, kaj mi devis enrigardi tra iu lenso.
Mi ekvidis homan cerbon en vitra ujo, en kiun estis pikitaj multaj nadloj. Maldekstre blua lumstrio ĵetis lumon al tiu, ĉirkaŭe estis diversaj montrilaj aparatoj.
Nun la informisto premis butonon, kiam la montriloj ekmoviĝis, la cerbo iom post iom ricevis ruĝan koloron, poste aperis homa mano, kiu enverŝis la enhavon de iu botelo en la vitran ujon, la cerbo regajnis sian komencan koloron kaj la montriloj resaltis al siaj komencaj statoj.
Nature, mi komprenis nenion el la tuta sceno kaj ĉefe mi trovis nenion en la libro, kio estus interrilata kun ilia animo. Kaj vane mi klarigadis al la informisto, ko mi deziras ekscii ion pri iliaj pensaj, sentaj kaj ideologiaj cirkonstancoj, li respondis, ke ni pensas kaj sentas per nia cerbo do, same pri la estiĝo, kiel pri la kupliĝo de la pensoj, ĉiuj necesaj matematikaj formuloj estas troveblaj en la unua ĉapitro.
– Nature, – li daŭrigis – se vi volas studi ankaŭ la radiumadon aŭ la superelektronan metamorfozon de la pensoj, tiam via libro ne sufiĉas.