Konsidere, ke min interesis precipe ĉi tiu problemo, mi demandis Zatamonon antaŭ ĉio pri ilia ŝtatorganizo. Sed kiam mi demandis, mi devis antaŭe rakonti al li, kio estas ĉe ni la ŝtatorganizo, kio la demokratio, kion signifas la diktaturo, parlamentismo, la elektado, nomado, ktp.

Mi emfazis per entuziasmaj vortoj la tradician parlamentan kaj demokratan regadon de mia patrio, sistemon, kiu ĉiam certigas al la popolo la rajton influi la fluon de sia propra vivo.

Kiam mi alvenis ĉi tien, Zatamon demandis, kian celon havas influi la fluon de la vivo. La vivo estas ja por tio, ke ĝi fluu, ne por ke ĝin oni influu.

– Por tio, – mi respondis, – ke oni certigu la liberecon.

Sed ĉi tion mi povis esprimi nur per ĉirkaŭdiro. Mi parolis al li pri la ĝeneralaj homaj rajtoj kaj pri la socia ekvilibro, sed li respondis, ke la libereco ne povas esti tio, kia mi ĝin klarigis, ĉar, se oni ĝin influas, ĝi jam devas ĉesi. Kaj nenian rilaton al la realo havas tia lando, kie la ekvilibro estas esprimata per tia sentimenta, do neekzistanta vorto, kia la libereco.

Por pli klare lumigi la koncepton de la ekvilibro, validan ĉe ni, mi menciis ĝian plej brilan formon, la justofaron, kiu per la justa puno de la krimoj restarigas la ekŝancelitan ekvilibron kaj certigas la trankvilan, pacan vivon.

Nun trafis min la surprizo!

Li neniel povis kompreni, kia diferenco estas inter krimo kaj puno. Eĉ post longa klarigado li konjektis inter ili nur kronologian diferencon kaj ne komprenis, kial ni faras diversajn vortojn por la sama koncepto, kiuj diferencas nur en sia kronologia vico, ke antaŭe estas la krimo, poste venas la puno, sed ĝi same povus esti ankaŭ inverse: antaŭe farus la juĝistoj kaziajn aferojn kaj per tio la krimuloj ricevus rajton "restarigi la ekvilibron" per la farado de aliaj kaziaj aferoj.

– Al mi ŝajnas – li daŭrigis, – ke laŭ via opinio la kazoo kreiĝas tiel, ke ni faras samtempe ne unu, sed du kaziajn aferojn; dum laŭ ĉiu sobra pensado, la duobligo de la kaziaĵoj nur plifortigas ilian kazian karakteron.

Vane mi asertis, ke la juĝisto punas nur pro devo kaj pro kazoa intenco al la celo de la komuna paco kaj socia trankvilo por ke li malpliigu la krimojn, li respondis, ke la krimuloj apartenas same al la homaro, kiel la juĝistoj, do ankaŭ ili estas ni mem.

– Aŭ kion vi opinius, – li diris, – se evidentiĝus pri la paseroj, ke ili kutimas reciproke detrui la nestojn unu de la alia? Ĉu vi akceptus la pledadon, ke tion faras ne la paseroj, ĉar tiu, kiu duafoje detruas neston, faras ĝin jam post la unua detruo? Kaj fine, kion vi opinius, se mi asertus, ke la reciproka detruo estas la certigo de la paca kaj trankvila vivo?

Pezan akuzon mi sentis piki el liaj vortoj, kiam li diris:

– Ne estas sufiĉe, ke vi krimas, vi eĉ punas ĝin!

Tiel evidentiĝis, ke ili havas nenian ŝtatorganizon. Ili konas nek la regadon, nek la parlamenton.

– Nur malsanaj cerboj bezonas diskuti pri siaj aferoj – li diris. Bone scias ĉiu sancerba homo, kion li bezonas, do li iras al la magazeno, elprenas, kaj se la provizaĵo de la magazenoj malpliiĝas, tion ekscias la fabrikoj kaj kompensas. Kial diskuti pri tiu afero?

Do, ili havas nek parlamenton, nek leĝojn kaj pri la justico ili eĉ konjekton ne havas. Ĉio iras laŭ sia vojo. Mi ne povis imagi, kiel eblas vivi sen direktantaj organoj kaj li siavice miris, kiel ni povas vivi en tia necerteco, ke aro da homoj, kiuj – laŭ li – havas nenian rilaton al la produktado, senĉese interbabiladas kaj ĝenas la produktadon.

Nun mi paŝis al la alia parto de la problemo, al la granda mistero. Al la demando de la senleĝa disciplino. Mi demandis:

– Diru: ĉu ne estigas mison la manko de la reguligo de la homaj funkcioj?

– Kiel mi komprenu?

– Ekzemple, iu praktika homo, kiu lerte kapablas eluzi sian utilon eltrovas, ke li bone vivos laborante malpli kaj manĝante pli multe.

Li respondis preskaŭ kolere (se ili entute konus la koleron).

– Kiel li vivus pli bone? Se ni filozofus tiel, la produkto estus ne pli, sed malpli multa, sekve ni manĝus ne pli, sed malpli multe, kio tute ne estus pli bona. Sed kial vi nomas praktika kaj utilkapabla ĝuste tiun malkapablulon, kiu eĉ la plej simplajn matematikajn tezojn ne kapablas kompreni?

Mi sentis profundan respekton al ili, ĉe kiuj la honesto kaj la altruismo tiom naskiĝas kune kun la homo. Mi volis konfesi mian estimon, sed ankaŭ pri tio mankas la vorto. Nun mi miris, kiel do povas tiel honesta esti ilia ŝtato, se eĉ vorton ili ne havas pri tio. Mi povis nur angle diri, ke ŝajne ĉi tie ĉiuj estas honestaj kaj bonkoraj kontraŭ la aliaj.

Kompreneble mi devis klarigi la vortojn. Kiam li min – kvankam malfacile – komprenis, li esprimis la opinion, ke en nia patrio verŝajne troviĝas ankaŭ la malo de tiaj homoj. Ĝi estas tre verŝajna inter homoj, kiuj kreas apartan voston por tiu, kiu la matematikon komprenas laŭ ties ĝusta senco.

Mi gapis al li konsternite.

Перейти на страницу:

Похожие книги