Kaj vane mi foliumis hejme la fakgazeton, kiun la tubpoŝto precize alportis al mia loĝejo, tiu estis por mi skribita en fremd-planeda lingvo. La tuto konsistis el matematikaj formuloj kaj absolute ne klarigis la efikon de la unuopaj medikamentoj, nur iliajn ĥemiajn formulojn, el kio mi nenion eksciis. Kaj miaj kolegoj similis al sfinkso.
Se ili almenaŭ riproĉus min, ĉio estus pli tolerebla. Sed la senpasia instrua tono, pri kiu mi neniam sciis, kio sin kaŝas post ĝi, la vakua nekomprenebleco de ilia animo tute rompis miajn nervojn.
Tamen ĉion ĉi superis okazaĵo, kiu tute ĝisekstreme renversis mian kristanan kaj humanan mondkoncepton.
Kun mia kolego ni vizitis agoniantan pacienton. Mia kolego esploris la dormantan malsanulon, poste li alvokis alian kuraciston kaj ankaŭ tiu esploris la homon. Fine li prenis ampolon el la ŝranko kaj transdonis al mi por envejna injekto.
Tuj, kiam mi injektis la fluidaĵon, la paciento je mia grandega hororo rigidiĝis kaj plenumiĝis la exitus.
Mi kuregis al mia kolego kun la ampolo en mia mano, asertante, ke ne mi ĝin interŝanĝis. Sed li kun la plej granda anima trankvilo respondis, ke ne okazis interŝanĝo: la stato de la paciento estis senespera kaj oni devis lin "ĉesigi", do mi nur telefonu al la transporta sekcio.
Mi ekŝanceliĝis. Mi fariĝis murdisto!
Nur balbute mi povis elĝemi, kion la parencoj de la paciento opinios pri tia atenco, sed li respondis, ke al li apartenis nur unu mantelo kaj paro da ŝuoj, kiuj el higienaj kaŭzoj ĉiam estas forbruligataj.
Kaj la homoj mortas sen tio, ke iu ajn faligus pro ili larmon! Neniu konas siajn gepatrojn, ankaŭ la gepatroj ne sian filon kaj la agonianto jam estas rigardata nur balaaĵo, kiun oni devas forigi.
– Do, vi aŭdacas ignori la bazan celon de la kuracista destino? – mi demandis, kiam mi ioma rekonsciiĝis.
– Kiaspecan celon vi pensas?
– La subtenon de la vivo ĝis la plejebla malproksima limo.
Mia kolego interesiĝe alpaŝis min.
– Ĉu en via lando tio estas la celo de la kuracista scienco?
– Kial en mia lando? Ĉie! Alia celo ne estas imagebla.
– Erare. La celo de nia destino estas savi la homaron de la suferoj. Nature, se eblas, ni devas ĉesigi la malsanon, se ne eblas, ĉesigi la malsanulon mem, sendolore, por evitigi al li la superfluajn suferojn kaj al ni la superfluan laboron, kiun ni devus forŝpari de aliaj, pli sukcesemaj kuracadoj.
Jam eĉ tiuj kruelaj vortoj ofendis mian humanan senton, sed mia kolego daŭrigis:
– Kaj krome ekzistas okazoj, kiam la resaniĝo povas nur parte sukcesi kaj okazigus suferplenan pluan vivon. Ĉefe, se la malsanulo perdas malfacile protezeblan korpoparton. Nome, se estus forigata nur lia koro aŭ pulmo, tiuj estas facile anstataŭigeblaj per transplantado aŭ per maŝinkoro, maŝinplumo. Jam eĉ la orelo estas protezebla per maŝinorelo, alkroĉebla al iu ajn funkcianta nervo kaj la surdulo rapide ellernas la novan manieron de la aŭdo. Sed ekzemple la protezado de la okulo estas nun ankoraŭ en eksperimenta stato. La ĝis nun pretigitaj fotoprotezoj estas alkroĉeblaj nur al sendifekta vidnervaro kaj krome, tiuj estas ankaŭ tre pezaj. Ankoraŭ pli malbone, se iu perdas sian piedon kaj devus eterne lamadi per artefarita piedo. Evidente, ni devas tian malsanulon ĉesigi.
Mi tremis pro teruro.
– Mirinde estas, – mi diris, – kiel oni entute kuraĝas enlitiĝi en viaj hospitaloj!
– Kial ne kuraĝi, se li scias, ke post la momento de lia enveno ĉesas liaj suferoj?
– Kaj ĉu la vivinstinkto?
– Vi certe pensas pri la vivinstinkto heredita el la besta pravivo. Tiu atavisma stato ekzistis ankaŭ ĉe ni antaŭ kelkmil jaroj, sed niaj nunaj instinktoj konformiĝis al la nuna medio. Vi menciis, ke ĉe vi ankoraŭ okazas la truiĝo de la dentoj. Vi scias, kiom da doloro ĝi kaŭzas. La malsanulo sentas emon por eltiri ĝin kaj vere, la truiĝinta dento neniam resaniĝas per si mem. Do, logike estus, se la doloron de la trua dento akompanus la ĝua sento de la eltiro. Sed anstataŭ tiu, la malsana dento reagas per akra doloro eĉ pro la ektuŝo, protestante kontraŭ la sole ebla kuracado. Do, en la naturo ja troviĝas kontrastoj kaj malkonsekvencaĵoj.
– Sed la vivinstinkto…
– Tio estis same malkonsekvenca. La malsanulo, jam furioza pro doloroj, tamen persistis al sia vivo.
– Ĉar ĝi estas natura instinkto.
– Jes, kiu estis akordiĝinta al la pramedioj. Sed nia civilizacio transformis nian medion kaj vivkondiĉojn. Se niaj instinktoj direktiĝus eĉ nun al la pramedio, jen, hodiaŭ ĝuste tio estus kontraŭnatura, ĉar pereigus nian vivon la interna kontrasto.
– Kaj tial vi mortigas homon? Jen, la vera kontrasto!