Kiel mi povus min okupi? Mi estas vundkuracisto, do mi intencis akiri postenon en ĉi tiu fako.
La sekvantan matenon mi iris al la hospitalo kaj serĉis la estraron. Sed pri tio neniu sciis. Ili respondis, ke la hospitalo estas por kuraci la malsanulojn.
Al iu hino, ŝajnanta kuracisto, mi deklaris, ke ankaŭ mi estas kuracisto. Mi menciis mian diplomon, akiritan en Oksfordo, sed li ne sciis, kio estas tio. Mi devis malkovri mian devenon kaj ĝisnunan rolon kaj klarigi la signifon de la diplomo, sed tiam li demandis, kiel povis fremduloj konstati mian scion?
– Ĉar, – li diris, – la homo portas sian scion interne. Ĝin elekstere konstati ankoraŭ ne estas eble, sed eĉ ne estas necese, ĉar pri la lerteco, kiun iu ellernis, la lerninto havas la plej kompetentan scion. Cetere al mi ŝajnas, ke mi nenian rilaton havas al ĉi tiuj aferoj, do diru prefere, kion vi deziras de mi mem?
– Mi deziras havi postenon ĉi tie kaj labori.
– Tio estas via afero. Al tio respondu: kion vi deziras de mi mem?
Nun estis mi mem, kiu gapis. Se mi vivus dum dek jaroj inter ili, eĉ tiam mi ne povus ellerni iliajn komplikajn kutimojn.
– Komprenu – mi diris, – mi estas kuracisto kaj mi volas labori.
Li denove respondis, ke tio estas mia afero.
– Ĉu ekzistas ĉi tie nenia sistemo?
– Tio dependas de la fakoj. Ni kuracas ĉiun malsanon per aliaj sistemoj.
Mia pacienco ĉesis. Eĉ la nekomprenemo havas limojn. Mi simple deklaris:
– Mi volas ĉi tie labori. Mi petas, enkonduku min en la ĉi tiean laboron.
Ĉi tiujn vortojn elbuŝigis nur la malpacienco. Tiam mi tute ne pensis, ke per ĉi tio mi trovis la ŝlosilon de la tuta hina vivo.
Mia kolego sen iu ajn surprizo, kaptis mian brakon kaj klarigis la tutan ekipaĵon kaj la kutimojn de la sekcio.
Mi povas aserti ke, – kvankam mi vidis multajn mirindaĵojn ĉe la hinoj, – similan al tiu hospitalo eĉ sonĝe mi ne povas imagi, kaj dum mia kolego min kondukis, mi travivis miron post miro.
Tiu ne estis difinita kirurgejo. Ili klasifikas la malsanojn laŭ tute alia sistemo kaj la sekcio apenaŭ similis al hospitalo.
Nome, ni, pensante pri hospitalo, imagas vicon de blankaj, puraj malsanul-ĉambregoj. Vidante iliajn grandegajn konstruaĵojn ja mi pensis, ke ĉi tie devas kuŝi minimume dudekmil malsanuloj.
Nur poste evidentiĝis, ke la malsanul-ĉambregoj, – aŭ kiel ili nomas: dormo-ĉambregoj – okupas nur tre malgrandan parton de la konstruaĵoj kaj en tiuj estas nur kvar-kvincent malsanuloj.
Tio havas du kaŭzojn: unue, pro la vasta profilaktiko ĉe ili estas multe malpli da malsaniĝoj, due, la pli perfektaj kuracsistemoj pli frue resanigas ilin.
La plejparto de la hospitalo similis prefere al fabriko. Kun mia kolego mi trairis la senfinan vicon de ĉambregoj kaj laborejoj. Ni karakolis tra gumplandaj balkonoj kaj serpentŝtuparoj, poste nin transportis liftoj kaj kurantaj rubandoj en la labirinto de maŝinoj kaj aparatoj.
Tra iu dika vitrotubo kumuluse ruliĝis flava vaporo, sub kaj super ni susuris arĝentkoloraj serpentaj tuboj, zumzumis motoroj, bruegis kompresoroj, ekbrilis signallumoj, dancadis montriloj. El la okulo de ia teleskopforma aparato ruĝa lumstrio balais kurantan rubandon, sur kiu vagadis vaporantaj boteloj. Aliloke super ni forŝvebis metala korbo, – en tiu senmova homa korpo. Antaŭ ĝi malfermiĝis la pordo de grandega metala barelo, el kiu subite bloviĝis blindiga flamo kaj la korbo rekte enportis la homan korpon. Poste la pordo fermiĝis.
Mi estis konvinkiĝinta, ke ĝi estas krematorio kaj kapturniĝe mi devis ekscii, ke ĝi estas desinfektilo, ke la flamo ne estas flamo, sed radiado, kiu ekstermas kelkajn specojn de la virusoj kaj bakterioj, sed ĝi estas por la homaj histoj sendanĝera, ĉar la malsanulo antaŭe estis imunigita.
Ĉi tiuj idiotkondutaj homoj estas minimume je cent jaroj pli antaŭe ol ni. Eĉ la nomojn de iliaj maŝinoj mi ne povis memorfiksi kaj demandi mi ja ne kuraĝis, nur terure ekpensis, kion mi faros ĉi tie tiel, ke mi laboru kaj tamen ne malkaŝu al ili mian senspertecon, ne donante bazon al ilia sensenca nacia fiereco.
Por eviti la honton, mi mensogetis, ke mia speciala fako estas la dentkuracado. Do, la tekniko de la plombado kaj de la eltiro tamen ne povis evolui al tiom mistika sorĉo, ke mi ne povus ĝin ellerni.
Mi devis hontiĝe ekscii, ke dentmalsano ĉe ili tute ne troviĝas, ĉar la manĝaĵo farita en la manĝejoj sub la gvidado de kuracistoj estas ne nur nutraĵoj, sed samtempe profilaktikaj medikamentoj, kiuj malebligas la evoluon de kelkaj malsanoj, inter ili tiun de la dentmalsanoj.
Mi jam cerbumis nur pri la preteksto de la eskapo, sed mia kolego neatendite rimarkis, ke por mi la plej bona okupiĝo estos labori ĉe la dormĉambregoj kaj asisti ĉe la operacioj, kio plej bone konformas al mia kapablo.
Lia rimarko ŝajnis al mi malica kaj estis vere ofenda, sed liaj trajtoj montris nek malicon, nek iun ajn pasion. Kaj mi devis koncedi, ke mi ne povas reiri al la nenifarado kaj mi, – malgraŭ la honto, – akceptis lian proponon.