Ĉe ĉi tiuj gravas nur, ke la ŝtofo pretiĝu, por ke ili havu per kio kovri siajn senanimajn korpojn, kaj neniel ili okupiĝas pri la pli altgradaj sociaj celoj, kiuj la homon distingas de la senmensa besto.
Mi devis rideti, pripensante, kiaspeca soldato fariĝus el tia komfortema hino kaj el mia tuta koro kompatis tiun bravaspektan maristleŭtenanton, kiu volus ĉarpenti homon el tia estaĵo.
Do mi devus ĉi tie pasigi mian vivon!
Komence mi ne enuis, ĉar, kvankam mi ne povis demandadi, tamen mi multe ellernis pri ili per nura observado. Jam dum la unuaj tagoj mi eksciis, ke ĉi tie ĉio iras ankaŭ per si mem. Nenie mi vidis centran aranĝon, neniu dividis la laboron kaj tamen ia nevidebla ligilo kunigis la tutan grandan kompozicion al unu preciza horloĝmekanismo, en kiu ne troviĝas unu sola disonanca movo. Neniu laborejo havas superfluan, aŭ malmultajn laboristojn. La materialo ne estas registrata, oni prilaboras tiom multe, kiom la terkulturado kaj minejoj produktas, kaj ĉio tio direktiĝas laŭ la pleniĝo aŭ malpleniĝo de la magazenoj. La laborsferoj estiĝas same laŭ reciproka kunsento. Nek elektado, nek nomiĝo ekzistas, ĉion faras la individuo mem, kaj tamen ne okazas disputo.
Mi ankaŭ ĉi tie demandis, kiel estas konservebla la ekvilibro sen aranĝantaj kaj direktantaj organoj, kaj ili responde demandis, kiel estas konservebla la ekvilibro, se en la laboron de la homo miksiĝas fremda volo. Laŭ ili ĉiu homo havas sian kazoan menson.
La kazoo aperis antaŭ miaj okuloj, kiel sesa senso de la homo, tamen ili neniam menciis kiel senson aŭ kapablon, sed kiel memkompreneblan realaĵon.
– Kial necesus aranĝanta forto? – ili diris. – Se oni scias, kio estas la diferenco inter la lav- kaj teksmaŝinoj, tiu neniam havos la ideon lavi per la teksmaŝino!
Ili tute ne sciis, kion mi demandis.
Sed mia laborejo estis en la urbo kaj mia loĝejo ekstere, apud la hospitalo, do mi devis serĉi novan loĝejon. Jam post la unua tago de mia nova laboro mi ekiris ĝin serĉi, sed en la ĉirkaŭaĵo nenie troviĝis tia malplena.
Fine mi ekhavis savantan ideon. Mi jam iome konis iliajn kutimojn.
Mi eniris proksiman domon, kaj sen ia antaŭparolo mi diris al la tie loĝanta hino:
– Mi volas loĝi ĉi tie. Elloĝiĝu!
(Imagu, miaj Legantoj, ĉi tion en Eŭropo! Sed mi sciis, ke ili ne konas la ordon, do mi bazis sur tio miajn kalkulojn, kaj mi ne eraris.)
Nome, la hino, sen ia ajn surprizo aŭ ofendiĝo, demandis:
– Kial?
– Ĉar mi laboras en la apuda teksfabriko, kaj ĉi tiu loĝejo estas por mi pli proksima.
La hino diris, ke li laboras en manĝejo de la tria strato de ĉi tie, trovis mian proponon kazoo, leviĝis, transdonis la loĝejon kaj foriris, por ke en la tria strato per la sama lakona kaj simpla metodo li eligu iun alian el ties loĝejo.
La elloĝiĝo konsistis el tio, ke en kofreton li enpakis dentbroson, sapon kaj du librojn; la tolaĵojn kaj la litotukon li ĵetis en la truon de la malpuraĵoj kaj lasis tie ĉiun meblon, lampojn, telefonon, vestkroĉilon, gimnastikilojn, ĉar ĉi tiujn li ricevos ankaŭ en sia sekvonta loĝejo. Nur la sapon kaj dentbroson ili forportas pro higienaj kaŭzoj.
Mi devas konfesi, ke la hina vivo havas ankaŭ bonajn flankojn, sed tamen ne ekzistas en Eŭropo tiu sensanga filistro, kiu tolerus tiun medion. Ilia vivmaniero rememorigis al mi la distilitan akvon, kiu ja estas pura, sed per la distilado oni forigis el ĝi ankaŭ la salojn, necesajn por la vivo. Oni trinkas kaj trinkas, kaj ĝi ne kvietigas la soifon.
Post kelkaj tagoj mi denove falis en absolutan enuon. La teksmaŝinoj de la laborejo senĉese muzikis la saman monotonan kanton; miaj kunlaborantoj senvorte faris sian laboron. Se mi demandis ion, rigida, oficiala respondo min frostigis kaj fortimigis. La interparolo estis preskaŭ neebla. Mi faris mian senokazaĵan laboron preskaŭ reflekse, dum la animmortiga, senfina kanto de la maŝinoj sufoke premis miajn nervojn.
Min tedis vagadi sur la senornamaj, dezertaj stratoj, en kiujn ne alportis variecon statuo, kolono aŭ almenaŭ portalo. La stratoj estis signitaj per literoj de la alfabeto: "ab", "ac", "ad" ktp. (Memkompreneble laŭ la hina alfabeto). Ĉiu strato estis la sama, kaj ĉiu kondukis precize perpendikle, aŭ paralele al la alia. Iliajn vicojn en regulaj distancoj interrompis parkoj.
Montrofenestron aŭ reklamon ili ne konas, kaj tiuj tute ne havus tie celon. Nur kelkajn pordojn "ornamas" la lakona surskribo "vestaĵmagazeno", 'malvarmaj nutraĵoj" aŭ "elektraj varoj", sed interne neniu troviĝas krom la forportantoj. (Mi ja ne povas ilin nomi aĉetantoj.)
Tia estis la strato dumtage. Vespere ĝi fariĝis perfekta tombejo. Teatro, kino, gastejo, dancejo ne ekzistas. La alkoholon ili konas nur kiel medikamenton; pri la religio eĉ ĝian esencon ili ne konas, se mi ĝin mencius, certe ili rigardus min behino.
Je la deka horo vespere la stratojn ekkovras infera mallumo. Nokte nenia fabriko funkcias kaj mi devis hejmeniri al la same dezerta loĝejo, kie mi povis maksimume levadi la gimnastikilojn, sed ne havante rivalon, kun kiu mi povus konkuri, ankaŭ tio fariĝis enuiga.