– Tial ni ne mortigas homon. Dum la prastato la homoj devis batali unu kontraŭ la alia por la nutraĵo; sed nuntempe ĝin produktas jam ni mem. Se niaj prainstinktoj ne estus evoluintaj paralele al la civilizacio, tiuokaze ni buĉadus nin mem ankaŭ nuntempe, kiam por la nutraĵo ni devas unu la alian ne mortigadi, sed apogi en la produkto. Ho jes, ni mortigadus unu la alian, e_ĉ ne sciante kial, per artefarite elcerbumitaj pretekstoj kaj samtempe ni devigus la senespereblan malsanulon al pluaj suferoj. Jen, ĝuste tio estus la kontrasto.

– Ĉu vi aŭdacas paroli pri tiaspeca kontrasto? Vi, kiuj servas la vivon per la ĉesigo de la vivo?

– Ne la vivo kaj morto estas kontrastoj, sed la vivo kaj la suferoj.

– Ĉi-okaze kial entute kuracadi ĉe vi? Se via celo estas sole elimini la suferojn, kial vi ne mortdormigas jam la ĵusnaskiĝinton? Sekvante vian filozofion, oni nepre devas konkludi, ke la plej perfekta esto estas la neesto. En la neesto ja vere ne troviĝas kontrastoj, sed despli en via filozofio.

– Ni faris la vivon sekura kaj abunda, al kiu vivo ja meritas resaniĝi. La malsanulon kondukas al ni lia konsekvenca kaj al la nuna medio akordiĝinta instinkto, ĉar li scias, ke inter niaj kuracaj metodoj estas ankaŭ la morto. Kaj per tio mi respondis al via demando, kiel la malsanulo kuraĝas enlitiĝi en niaj hospitaloj. Sed viaj hospitaloj estas nur atavismaj torturkameroj de iu primitiva epoko. Mi primiras, kiel oni entute kuraĝas enlitiĝi.

Nature, liaj vortoj ne povis min konvinki, kontraŭe, mi pli kaj pli teruriĝis pro la rigida kaj senindulga filozofio, por kiu la vivo de la homo estas neniel pli valora ol tiu de la bruto. Vere, nur senanimaj brutoj povas senvorte toleri la koten-treton de la individua vivrajto.

Eĉ minuton mi ne povis plu resti. Mi elkuris kaj elvojaĝis malproksimen de la urbo kaj tie, kie neniu min vidis, mi ĵetis min altere kaj preĝpetis la Sinjoron de la Ĉieloj, ke li pardonu mian senliman kulpon, en kiun min puŝis ĉi tiu senkora, krimema raso kontraŭ mia intenco.

Sed per ĉi tiu okazaĵo jam vere plenpleniĝis la mezuro. Mi devis elekti alian profesion, kiu laŭeble konformu al mia fako, sed mi tamen ne devu mortigi.

Fine, kiel bonega solvo venis en mian kapon la ideo viziti ilian universitaton, kie mi povas aŭskultadi, kiel pasiva studento. Per tio mi intencis parte plifortigi mian pozicion inter ili kaj forigi la enuon, sed ĉefe min gvidis la ideo, ke reironte al mia patrio, per mia lerteco mi povos fari grandajn servojn al mia patrio kaj al la kristana civilizacio. Nome, se mi povos redoni al la vivo eĉ tiujn soldatojn, kiuj nuntempe estas rigardataj kiel mortvunditaj.

Laŭ miaj kalkuloj, se mi povos nur trifoje plilongigi la vivon de ĉiu mortvundita angla marsoldato ĝis la finfina heroa morto, nia militŝiparo povos estigi per almenaŭ 70 procentoj pli grandan perdon al la malamikoj de mia patrio kaj de la kristana civilizacio.

Mi diris al mia kolego, ŝajnas, miaj scioj bezonas kompletigon, kion mi volas akiri en la universitato kaj mi petis lian aprobon. La respondo denove estis, ke tio estas mia afero. Do, mi anoncis mian foriron, mian postenon transprenis iu hino kaj mi iris al la universitato. Mi venis en grandegan domkomplekson, en kiuj estis unuigitaj ĉiuj lernejoj, kaj mi tute ne povis konstati, kio apartenas al la lernejoj, kio al la cetera domoj de la urbo. Ni estas kutimiĝintaj al tio, ke la kunapartenantaj domgrupoj havas barilon. Nu, la Leganto imagu domgrupon kun ĝardenoj, kiun nek de la trotuaro, nek interne apartigas videbla limo kaj kie ne estas diferenco inter korto kaj strato.

Mi ne sciis, sur kia teritorio mi staris, kiam mi ekvidis man-ĉareton, ŝovatan de viro kaj sur kiu kuŝis vira kadavro sen ia kovrilo.

La vidaĵo min surprizis, sed mi jam estis kutimiĝinta ne trovi pudoron inter la hinoj, do, mi trankviliĝis, eĉ ĝojis ke sekvante la ĉaron, mi trovos la medicinan fakultaton. Do, mi postsekvis ĝin. La ĉaro proksimiĝis al pordo, kiu per si malfermiĝis antaŭ ĝi kaj ni alvenis koridoron. Por mia plej granda surprizo, sur la koridoro mi vidis tute etajn infanojn kaj la hino sen ia ajn emocio traŝovis la kadavron inter ili. Kelkaj infanoj atente alturniĝis kaj sekvis la ĉaron.

Tio jam estis tamen pli, ol mi povis toleri sen konsterniĝo.

Sed ĝi estis nur la komenco. La vera surprizo trafis min, kiam la hino enŝovis la ĉaron en ĉambregon. Tie jam kuŝis sur tabloj tri senvestaj kadavroj, ĉirkaŭitaj per ambaŭseksaj senkulpaj etuloj!

En la gumgantaj manoj de la infanoj briletis tranĉiloj kaj sen ia ajn emocio ili sekcadis la intestojn kaj seksajn organojn de la kadavroj!

Pro la terura vidaĵo haltis mia spirado, kaj tuj mi ekmalamis ĉi tiun tutan, teruregan landon.

Mi turniĝis al viro, kiu klarigadis al la infanoj. Mi demandis, ĉu tiuj infanoj fariĝos kuracistoj, kvankam ankaŭ tio ŝajnis al mi stranga, ke antaŭ la infanetoj oni malkovras en ilia sesa-oka jaro tion, kion la civilizita Eŭropo malkovras nur en dudekjara aĝo al la plenkreska animo.

Перейти на страницу:

Похожие книги