Mi ĉirkaŭrigardis, sed ĉio montris, ke ĝi estas tamen loĝata. Ĉiu meblo, la seĝoj, la lito estis en siaj lokoj. Jen, la lampo, la telefono, ĉio la sama kiel aliloke kaj, kiel en mia unua tranoktejo. Sed tiam kion signifas la slipo?

Mi turniĝadis embarasite. Sed, ĉar mi provizore neniun vidis, mi elturnis la liton el la muro, kiu jam estis pretigita por enlitiĝo kaj mi demetis miajn vestojn. Poste mi iris en la banĉambron por min bani en varma akvo, ĉar mi iom malvarmiĝis en la arbaro.

Jam estis malfrua vespero, mi ankoraŭ atendis la dommastron dum duonhoro, sed mi fariĝis tre dormema kaj ekdormis.

Nur post tagoj evidentiĝis, ke la loĝejo fakte ne havas dommastron kaj ili ĝuste tial surpordigas la slipon, ĉar cetere neniu povus distingi la loĝatan kaj neloĝatan ĉambron.

Matene mi precize trastudadis la ĉambron.

Krom la jam konataj aparatoj mi ekvidis kelkaj butonojn sur la muro. Ĉiu havis surskribon. Unu funkciigis la varmo-regulilon, alia movis la fenestron. Iu butono havis la surskribon: "raporto".

Mi premis ankaŭ tiun kaj scivole ĉirkaŭrigardis, sed nenio okazis. Post dek sekundoj malantaŭ mi voĉo min ektimigis:

– En ordo.

Mi ekskuiĝis, turniĝis, sed neniu estis apud mi, la megafono parolis el la muro. Mi atendis, kio sekvos, sed nenio okazis.

Tien-reen irante mi pensadis pri mia estonta sorto. La fenestron mi delasis, kaj surprizite mi ekvidis malsupre forŝvebadi centojn da aŭtoj, dum super mi serpentis la supra fervojo. Kaj el ĉio ĉi mi nenion aŭdis! La tuto ŝajnis, kiel senvoĉa filmo. Dume mi tute forgesis pri la megafono.

Nun malantaŭ mi io ekklakis. Mi turniĝis. En la muro malfermiĝis klappordeto, el kiu etendiĝis metalcilindro.

Mi aliris, ĝin ekprenis, post kio ĝi falis en mian manon.

Observante mi ekvidis, ke ĝi estas malfermebla.

Malferminte mi trovis en ĝi du pli malgrandajn tubojn, Unu enhavis lakton, la alia kelkajn pecojn da frukto. Post iom da hezito mi bonapetite tion formanĝis.

Sajnis, ke provizore ĉio estas en ordo. Mia malagrabla necerteca sento trankviliĝis. Mi ja povas tiel vivi ĝis iam ajn, kaj mi ne devas miksigi inter ili, kio ŝajnis al mi tre nedezirinda. Oni neniam scias, kiam oni ofendas inter ili la regulojn de la kazoo.

Post mia matenmanĝo mi denove iradis tien-reen, kaj agrablis al mi la sento, ke mi povas vivi senĝene.

Sed post du horoj la afero komencis fariĝi iom enuiga, kaj mi preskaŭ ekĝojis, kiam la pordo malfermiĝis kaj enpaŝis hino.

Li iom surpriziĝis, kaj mi pensis, ke la ĉambro tamen havas loĝanton, sed li poste trankvile paŝis al la muro, eltiris evakuan tubon kaj per tiu purigis la ĉambron. La banĉambron li el alia tubo traverŝis per akvo. La ujon de mia matenmanĝo li remetis en la muron, poste li ekfunkciigis la ventolilon kaj foriris.

Nun mi estis denove ĉirkaŭita per silento, kaj mi daŭrigis la esploradon.

En la muro, malantaŭ alia klappordo, mi ekvidis grandan truon, similan al kamentubo. Malsuprenirante al la partero, mi eltrovis ĝian destinon: ĝi finiĝis en granda kolektujo, en kiun oni enĵetis la malpurajn tolaĵojn kaj el kie la lavistoj ilin verŝajne forportis. Apude, en ŝranko kuŝis la puraj tolaĵoj, elmetitaj por publika uzado.

Reveninte al mia ĉambro kelkan tempon mi ripozis sur la lito; poste enuiĝinte mi eliris al la strato kaj tien-reen promenadis inter la grizaj, monotonaj muroj kaj malgraciaj arboj. Tagmeze mi manĝis en iu manĝejo kaj pripensadis, kiel mi povus pasigi la posttagmezon por agrable eluzi mian liberecon.

Mi planis elvojaĝi al la marbordo.

Alveninte mi plurfoje trairis la bordan promenejon, poste mi suprengrimpis al iu roko. La eterna ondado de la senfina maro igis min dormema. Do, mi dormis unu horon, kaj post la vekiĝo denove min turmentis la problemo, kion fari ĝis vespero.

Spirite malplene kaj senpense mi promenadis denove unu horon, poste mi sidiĝis sur benkon. Pro la enuo mi muelludis per miaj haluksoj; tion mi praktikis alterne antaŭen kaj inverse.

Mi ofte rigardis mian poŝhorloĝon, atendante la vesperon. Mi ekpromenis kaj kalkuladis miajn paŝojn, mezurante la distancojn laŭ plej diversaj direktoj, kaj mi bedaŭris, ke mi ne povis plu dormi.

Vera ĝojo estis por mi, kiam mi sentis malsaton. La manĝo ĉiam estas variaĵo. Mi revojaĝis al la urbo, vespermanĝis, poste hejmeniris kaj en la tomba silento enlitiĝis.

Matene, post matenmanĝo denove venis la purigisto. Ankoraŭ pli surprizite li ekrigardis min ol hieraŭ kaj demandis:

– Se vi havas posttagmezan laboron, kial vi ne diras, ke ni sendu la posttagmezan purigiston?

Mi embarase balbutis ion, ke tial kaj tiel, kaj ke mi forgesis. Li promesis anonci la aferon anstataŭ mi.

Poste mi rapide foriris kaj ĝis malfrua vespero vagadis sencele. Antaŭtagmeze mi sukcesis dormi unu horon sur la riverbordaj ripozlitoj, ankaŭ posttagmeze mi havis dormemon, sed mi jam ne kuraĝis kuŝi, car tiam mi nokte ne povos dormi, kio estus eĉ pli malbona.

Tiel maturiĝis en mi la konscio, ke mi tamen devas serĉi laboron, ĉar la nenifarado ne estas longe tolerebla.

Перейти на страницу:

Похожие книги