Sekvis someraj monatoj. Iutage mi vidis, ke sur la stratoj multaj iradas tute senveste, nur sur la piedoj ili havas sandalon kaj de sur la ŝultroj pendas manvalizo. La unuan mi rigardis frenezulo; la trian, ke li estas nudisto. Fine, ekkuraĝinte mi demandis iun pri ĉi tiu, sed li tute ne sciis, kion signifas nudismo, kaj pluiris.
Sed tiam, kial ili iras senveste? kiaj obscenaj frenezaĵoj kaj de kia sekto igas ilin konsterni la publikan pudoron?
Fine ankaŭ pri ĉi tiu mi demandis iun, sed verŝajne ankaŭ tiu miskomprenis min, ĉar li respondis, ke la vetero estas varma.
Mi kapskue rimarkis, ke kio ajn estu la esenco de ilia manio, en mia patrio la nudeco estus grave punata. Sed tiam li, gapante per grandaj okuloj demandis, kiel ni povas eviti la nudecon: ni ĉiuj estas ja nudaj sub niaj vestaĵoj.
Lian stultan demandon mi ne taksis inda por respondo, do li foriris kaj mi konvinkiĝis, ke kiom ajn granda estas ŝajne la ordemo inter ili, tamen ne estas eble lasi la civitanojn fari libere laŭ siaj inklinoj, ĉar, – kiel montras la ekzemplo, – sen leĝoj eĉ en la plej memdisciplina socio aperas en la homo la sovaĝeco de la prabesto, kiu plimalpli frue putrigas la kulturon.
Sed post kelkaj tagoj aperis la nudeco ankaŭ en la fabriko. De tago al tago pli kaj pli da laboristoj kaj laboristinoj venis senvestaj, nur kelkaj havis iom da vestaĵo. Feliĉe min neniu devigis sekvi ilian maldecan kutimon.
Ofte mi elvojaĝis al la marbordo, kie sur la belega strando, arego da homoj kuŝis, promenadis aŭ sin banis. Plejparte nudaj ankaŭ tie ĉi. Eĉ pli, multaj vojaĝis sur la tramo en la sama stato. Ilia tuta pakaĵo estis iu rimenligita gum-surtuto kun flanela subŝtofo. Krom ĝi nenion ili kunportis, konsidere, ke manĝaĵo estas ricevebla ankaŭ sur la strando; la fumadon ili ne konis, loĝeja ŝlosilo ne ekzistas. Ĉiu iris sola kaj senvorta.
Kvankam mia prudenta eŭropa intelekto profunde abomenis ĉi tiun obscenan kaj senhonoran kutimon, tamen mi devas konfesi, ke dum la unuaj tagoj min interesis la trasportitaj, freŝaj kaj ŝtale elastaj virinaj staturoj kaj vekis en mi dezirojn. Sed post kelkaj tagoj jam tiom kutima fariĝis al mi la nudeco, ke ĝin mi eĉ ne rimarkis, kaj ili fariĝis ne nur ne pli-dezirindaj, sed ili fakte perdis siajn ĉarmojn. Mi spertis, ke min pli interesas la virinoj, kies korpon kovras la incitplena vualo de la vestaĵoj. La nudeco simple ne havis interesaĵojn, kiu povus inciti la fantazion de la viro.
Sed tiam kial ili senvestiĝas?
Ĉi tio estis la lasta, kio estis por mi novaĵo en Kazohinio. Mi jam plene ekkonis ilian tutan enhavon, kaj post tio mia vivo dronis en la enuo.
Vane mi serĉis libron. Kiel la Leganto jam scias, krom teknikaj, medicinaj, fizikaj kaj ĥemiaj libroj nenio ekzistas. Eĉ koncepton ili ne havas pri tiaspeca verko, kio donus ion al la animo. Eble mi tute ne bezonas diri, ke ili ne havis gazeton, se ne rigardi tia la presaĵon "Teksindustrio", kiun la tubpoŝto en neregulaj intertempoj portis al mia loĝejo kaj en kiu la laboratorio de la fabriko sciigis la laboristojn pri la evoluo de la produkt-procedoj. Ĝi estis mia sola legaĵo, kiun mi vole-nevole trafoliumis, sed pri kiu mi ankoraŭ pli enuiĝis, ol pri mia vivo.
Mi komencis pli kaj pli malami la hinojn. Iom ankaŭ ĝis nun mi malamis ilin, sed tiu sento nun fariĝis preskaŭ netolerebla. Kiam ili min senvorte preteriris aŭ per la plej oficiala koncizeco komunikis al mi siajn dezirojn aŭ dirindaĵojn, mi havis la nekontraŭstareblan impulson vangenfrapi ilin, nur por ke okazu fine io. Mi serĉis pretekstojn alparoli ilin. Mi demandis la numeron de tramoj, stratoj, ktp, ĉar ili respondas nur pri tiaj aferoj.
Miaj Legantoj, kiuj ankoraŭ nur gustumetis la enuon, tute ne povas imagi, kia estas la absoluta enuo. Ĉe ni oni konas la enuon nur el malsukcesaj somerumoj, kiam la grandurba civitano "ripozigas" siajn nervojn en malgranda, polva vilaĝaĉo kaj jam la trian tagon rekonas, ke pli facile oni povas freneziĝi pro enuo, ol pro ia ajn trolaboro. Sed ĉe ni eĉ en la plej malprogresemaj vilaĝoj okazas io, almenaŭ la dimanĉa diservo, kartludo ĉe la apotekisto, edziĝo, kegloludo, interbatado de kamparanoj en la drinkejo aŭ klaĉo.
Sed ĉi tie nenio okazis. Ne estis amiko, malamiko, ĝojo, malĝojo, rango, riĉulo, malriĉulo, kreado, progreso, do, per unu vorto: varieco. Ni diru jene: vivo. Ĉar kio alia estas la vivo, ol diferenco inter la hieraŭo kaj hodiaŭo, kiam oni atendas ion de la morgaŭo. La ekhalto kaj stagno estas morto.
Zatamon pravis: fakte ĉi tie oni sukcesis elimini la diferencojn kaj kontrastojn kaj ĉion ebenigi. En ĉi tiu "vivo" ne estis promontoro kaj valo, amo kaj malamo, blanko kaj nigro, nur senfina, griza vakuo, super kiu mortante defalas la migranta birdo. Ili eliminis la lumon, ĉar ĝi ekzistas nur kune kun la ombro. Sed kiel do ni vidas, se ĉio estas tutegale luma? Kaj, se ĉio estas silenta, por kio estas niaj oreloj? La vakuo igis min surda, blinda kaj paralizita.