Sed ŝi deklaris: kontraŭe, ŝia devo estas instrui la belohinon, krome havus nia kunesto nenian sencon.
Kaj ŝi jam komencis klarigi, ke mia metodo estas ne nur miaflanke kazia ago, sed mi intencas plue devigi ŝin al kaziaj agoj, se mi deziras, ke ŝi rifuzu la viron, kiu alvokus ŝin al seksa laboro.
Mi ne plu povis min bridi. Miaj lipoj tremegis kaj subite, perdinte mian prudenton, mi plenforte vangenfrapis ŝin.
Zolema metis sian manon sur sian vizaĝon kaj mirege min rigardis.
– Ho! – ŝi diris. – Tio ja doloras? Kial vi tion faris, se mi ne petis?
Mi ne plu eltenis, mi forkuris. Zolema eĉ per unu vorto min ne revokis. Mi sciis, ke inter ni ĉio finiŝis. Mi estas en karcero, inter grizaj, rigidaj muroj, kie mi vane kriadas, ne estas komprenemo.
Mi tute ne konjektis, kio sekvos ankoraŭ. Mia cerbo ŝiriĝis en cent pecojn. Mi malamis Zoleman, ŝia abomeninda objektiva certeco min ekstreme kolerigis. Mi pensadis inter febraj inkub-imagoj, kiel mi povus ŝin ofende humiligi, kvankam mi jam sciis, ke tio ne eblas, ĉar ilia malpleneco estas neofendebla. Poste, sen ia ajn transiro, mi malamis min mem, kial mi ne povas, komprenante la situacion, tiri la konsekvencojn kaj ne pensi, aŭ almenaŭ
Mi jam ne scias, ĉu la nostalgio al mia patrio pelis min en la sekvanta tago al la marbordo, aŭ la subkonscia amdeziro, la pasio, kiu revenigas la homon ĝuste al la plej malĝojmemoraj lokoj.
Kaj tiam subite kaj senatende mi ekvidis Zoleman. Mia koro saltis ĝis la gorĝo, kaj mi ne sciis kion fari. Fine por eviti la honton kaj ĝenan situacion, mi volis rapide malaperi, sed ŝi postkuris kaj min postkriis, ke mi haltu.
Ruĝa de la honto kaj embaraso mi haltis, kaj ŝi per la plej indiferenta tono deklaris, ke ŝi alvenis en la kutima tempo kaj estas je mia dispono.
Kun mallevitaj okuloj kaj per ĉirkaŭdiroj mi demandis, ĉu ŝi fakte ne koleras, sed ŝi same trankvile petis min klarigi, kial mi ekbatis ŝin.
El ŝia tono sentiĝis, ke ŝi ne koleras, kaj tute ne supozas, ke mi batis ŝin pro kolero. Por ili la kolero estas kazi, kaj ĝin ili rigardas same absurda, kiel ĉe ni tion, se iu scienculo en siaj kalkuloj intence skribus 5, kiel la rezulton de 2 X 2. Tiu aŭ eraras aŭ estas freneza. La kolero kiel la naturajn aferojn falsanta afero, estas por ili same nekomprenebla, kiel la amo.
– Kial vi batis min? – ŝi demandis.
– Ĉar mi vin amas – mi respondis singultvoĉe.
– Ĉe vi oni batas, kiun oni amas?
Pene mi klarigadis, ke tiu amo estas alia, el kio ŝi konkludis, ke ŝi tamen devas resti ĉe mi, pri kio mi tre ĝojis, kvankam ŝi tion diris nur, ĉar ŝi konsideris sia devo kuraci min el la "malsano".
Post kelka meditado ŝi deklaris, ke en mian kuracmetodon verŝajne enŝoviĝis eraro, ĉar de kiam ni tiel eksperimentas, mia stato ne nur ne proksimiĝis al la kazoo, sed eĉ malproksimiĝis de tiu. Do prefere mi konfidu min al ŝi, kaj ŝi konigos al mi la "realon", la laboron, la tezojn de la kazoo, sume la "sanajn" aferojn. Ŝi petis, ke mi vizitu ŝin en ŝia laborejo, kie mi vidos, kiel multaj interesaĵoj troviĝas en la kreanta laboro kaj kiel superflue estas okupiĝi pri tiaj sencelaj kaj malutilaj aferoj.
Certe, ja mi mem estus jam preferinta, ke almenaŭ, se mi jam ne vidas homojn ĉirkaŭ mi, mi povus demeti mian homan esencon, por ke mi blindiĝu, surdiĝu, ĉar tiel, en tia atmosfero, mi ne plu eltenos kun homa koro.
La sekvan tagon mi vizitis la laborejon. Ĝi estis longa, mallarĝa domo, el kiu ambaŭflanke branĉiĝis malgrandaj apudkonstruoj. Mi estis kondukata tra la koridoro de la longa konstruaĵo. Sennombraj pordoj estis, unu apud la alia. Fine mi enpaŝis tra unu.
Zolema staris dorsturne al mi kaj manipulis en longa trogo, kiu de maldekstre venis tra la muro el la apuda ĉambro kaj dekstre transiris al ĉambro alia.
Post mia enpaŝo ŝi turniĝis kaj signis per siaj kaŭĉukgantaj manoj, ke mi proksimiĝu.
Mi aliris, mia rigardo trafis la trogon, kaj pro abomeno mi ekŝanceliĝis.
Tie, interne kuŝis vira kadavro, parte jam dissekcita. Sur lia kranio mankis la hararo, lia buŝo estis ambaŭflanke tranĉita ĝis la oreloj tiel, ke lia mandiblo estis falinta ĝis la brusto. Liaj dentoj ĉiuj elŝiritaj kaj tiu grandega, malfermita buŝo, kun la teruraj vundoj ĉirkaŭe sur la loko de la dentoj aspektis, kvazaŭ pro sufero, superanta ĉiujn inferojn, eksplodus el ĝi dolorkrio apokalipsa.
Sur ĝia korpo la haŭto estis laŭlonge distranĉita ekde ĝia mentono: aperis la ripoj kaj la intestoj.
Unu el ĝiaj okuloj estis elmetita. La alia min rigardis per larĝe malfermita hororo. Mi devis flankenturniĝi. Mi ekkaptis Zoleman:
– Kion vi faras tie?
– Mi preparas la okulojn – ŝi diris per la sama indiferenta objektiveco, krom kiu alian mi ne aŭdis ĉi tie, inter la lignohomoj.