– Vidu kaj atentu – ŝi daŭrigis. – Se iu mortas, ĉi tien li estas transportata. Ĉi tio estas la kadavro-industriejo. La kadavro estas unue observita dum tri tagoj por eviti la ŝajnmorton. Poste ĝi ricevas injekton, por ke ĝi ne vekiĝu, se ĝi tamen estus vivanta. Tiel ĝi venas sub prilaboron. En la apuda konstruaĵo estas prilaboritaj la bovoj, porkoj, ktp, transe la fiŝoj, pli transe la kortbirdaro. El ilia korpo fariĝas plejparte nutraĵoj por la manĝejoj. La homsekcado estas pli simpla, ĉar ĉi tie mankas la buĉado. Ĉi tien venas la kadavroprodukto de la hospitaloj. La materio produktiĝas plejparte pere de malsanoj, aŭ per maljuniĝo, do ĝi ne estas taŭga por nutrado. Sed despli ĝi taŭgas por kuracaj kaj industriaj celoj. Mi laboras en la homa sekcado, kaj mia tasko estas eligi la okulojn kaj cerbon kaj transportigi tiujn al la apuda konstruaĵo.

– Jen, vidu, ŝi diris, kaj malgraŭ mia tuta abomeno ŝi devigis min alrigardi. – Mi prenas ĉi tiun malgrandan diskosegilon elektran, nun mi tranĉas la haŭton sur la tempio, jene… sub ĝi malfermas la ostojn per la elektra segilo, jene… kaj la okulo facile eliĝas per kelkaj tranĉoj. Antaŭe per mansegilo tiu ĉi laboro daŭris kvin minutojn, nun la tuto bezonas tri minutojn kaj pli malmulta osto polviĝas. Nome, la osto estas tre utila materio. Oni fabrikas el ĝi glumaterialon kaj medikamenton.

– Do vidu, jen, kiel oni devas eligi la okulon – kaj preninte ĝin en sian manon, ŝi montris al mi. Precize izoli de la mov-muskoloj tiel, ke eĉ la vid-nervo ne estu sur ĝi.

El la manoj de Zolema rigardis al mi homo, kaj mi tremegis pro teruro. Mi estus volinta fuĝi, jam estis sur miaj lipoj, ke mi tion diros, sed ŝi daŭrigis:

– Kompreneble vi nun volas demandi, por kio oni uzas la okulon. Mi klarigos. Jen, mi metas ĝin sur ĉi tiun rubandon, nun mi premas ĉi butonon. Jen, la rubando ekmoviĝas, la okulo malaperas en la muro kaj transiras al la apuda ĉambro, kie ili kolektiĝas en ujo. Ĉiutage oni malplenigas la ujon, kaj en la sama ĉambro ĥemiisto prilaboras. Nome li ekstraktas el la vitrokorpo la substancon, kiu miksite en la manĝaĵon de senapetituloj, redonas la apetiton.

– Ĉu ili scias, el kio fariĝas ilia medikamento?

– Kompreneble! Tiaj elementaj konoj de la natursciencoj estas ĉe ni instruataj jam al la etinfanoj.

– Kaj ili rehavas per tio la apetiton?

– Jes. Tre efika medikamento. Sed atentu. La plej multajn partojn de la kadavro oni uzas por transplantado ĉe malsanuloj. Krome, en la diversaj organoj troviĝas multaj utilaj materialoj, kiuj en formo de injekto refortigas la malfortiĝintan organismon. La haŭton oni eĉ uzas en la ledfabriko por ledaj objektoj, el la intesto pretiĝas bonaj ŝnuroj, el la grasaĵo fariĝas sapo kaj nutraĵ-ekstrakto, el la cerbo…

Mi ne povis plu elteni. Mi interrompis:

– Kaj vi faras tion tiel senemocie? Ĉu vi ne malbonfartas?

– Super mia kapo funkcias ventolilo – ŝi diris kaj suprenmontris. – Kie oni prilaboras la intestojn, tie oni portas eĉ gasmaskon.

Mi rigardis per abomeno ĉi tiun tielnomitan virinon.

– Ĉu la hinoj tiel respektas la homon? – mi demandis per obtuza riproĉo.

– Tiel! – ŝi diris fiere. – Eĉ unu atomo ne perdiĝas. Kiel oni prilaboras la homon ĉe vi?

Mi klarigis al ŝi la entombigan ceremonion, la funebron de la familio, nigran veston, larmojn, pastron, funebran veturilon, sonorilegon, ĉerkon, la enterigon, tomban monumenton kaj la ĉiujaran pian rememortagon, kiam la dankemaj parencoj starigas kandelon kaj floron sur la tombo de la amata mortinto.

Mi sukcesis nur tre malfacile klarigi la aferon, kaj kiam mi jam ĉion rakontis, eĉ tiam ŝi ne tute komprenis. Dum mi parolis, ŝi senĉese min ĝenis per siaj demandoj. Pri la sonorilego ŝi kredis, ke ĝi estas eksperimento por veki la mortinton, la pastron ŝi rigardis kuracisto, kaj ĉiam ŝi serĉis ian celon: kial oni deŝiras la floron: la deŝirita floro ja sekiĝas kaj ne povas kreskigi semojn! Kial ni lumigas per kandelo, se la elektro estas pli bona? Kial ni ne funebras somere en blankaj vestoj, kaj se ni jam tamen portas nigran, al kiu utilas tiu: ĉu al la mortinto, al la pastro aŭ al la parencoj kaj kiel?

Mi devis trifoje ripeti, sed ŝi nur levadis nekompreneme la ŝultrojn: – kio estas la celo? ŝi demandis pri ĉio.

Mi klarigis pri la honorigo al la mortinto: respekto al lia vivpasinteco.

– En la mortintoj estas nur hemiaj valoroj – ŝi respondis, – kiujn vi ne respektas, ĉar vi ilin forĵetas, ne konsiderinte, ke la mortinto, enterigita tiel, estas minacata per la terura sorto de la ŝajnmorto. Ĝuste vi ne respektas viajn mortintojn.

– Ni respektas ne la ĥemiajn valorojn – mi kriis,sed tion, ke li iam vivis, ke li estis homo, kiu laboris, amis kaj utilis al la aliaj!

Перейти на страницу:

Похожие книги