Do, mi estis denove ĉe la komenco. Nun mi devis klarigi, ke ni intence muzikas, kio iris tre malfacile en ŝian kapon. Fine, kompreninte, ŝi profunde ekmeditis.

– Do, ĉu ne estas sufiĉa en la fabrikoj la bruo de la maŝinoj, vi funkcŭgas krome eĉ specialajn brumaŝinojn?

Mi deklaris, ke oni muzikas ne en la fabrikoj, sed post la laboro, ĉefe en silentaj parkoj sonas la placorkestro, per kies revigaj melodioj freŝiĝas la koro.

Tion ŝi jam absolute ne valis kredi. Si diris, ke pereigi la silenton de la parkoj per brumaŝinoj estas barbarismo, simile al tio, kiel se oni starigus inter la arbustoj de la promenejo fum-farajn maŝinojn anstataŭ ĝoji pri la bona aero.

– Tiamaniere – ŝi diris, – vi nepre tiom deflankiĝis de la realo al la labirintoj de vi faritaj, ke ne nur la neekzistantan vi rigardas estanta, sed eĉ la estantan vi kredas esti neestanta.

– Kiel tion mi komprenu?

– Ekzemple, ke morti estas pli bone ol vivi, ke la malsato estas agrabla…

– Tiajn stultaĵojn vi ne supozu pri ni! – mi kriis sed ŝi daŭrigis:

– Ke la febromalsanulon oni devas meti sur glacion, ke nian ŝuon ni devas plenigi per pikaj najloj, al la soifanto doni vitriolon, ke ni devas nian seksan laboron fari ne kun tiu, kiu havas tempon kaj inklinon, sed laŭ artefaritaj reguloj, ke la socio de la hinoj estas ne por tio, ke ni ĉiuj satiĝu, sed por ke ni mortu kaj malsatu pro ĝi.

Malgraŭ tuta ŝia malvarmeco kaj fremdeco mi pli kaj pli sentis, ke mi amas Zoleman. Mi komencis sperti, ke mi batas rigidajn murojn per miaj pugnoj, sed tio estis almenaŭ gimnastiko al miaj sekiĝintaj nervoj, kion mi tiom longe atendis kaj ĝuste tio vivigis la fajron en mi. Ŝia konduto iom rememorigis la malvarmecon, kiun simulas deckondutaj kaj honestaj knabinoj montrante nekomprenemon, plifortigante tiel la sopiron en sia, jam elektita parulo, devigi lin fari al ili proponon. Ĝuste tial mi altiriĝis pli forte. Ŝi estis mia kaj tamen ne mia, do mi devis ŝin akiri, atingi la malproksiman, malfermi la ŝlositan, peli la forkurantan. Tiam mi ankoraŭ ne konjektis, ke inter ili ne estas malproksima, fermita kaj forkuranta.

Mi eĉ menciis mian tiaman opinion al Zolema, kiu respondis, ke verŝajne ĝuste tial restas por ni fermite kaj neatingeble malproksime la perfekteco, ĉar ni emas peli nur la malproksiman kaj neatingeblan kaj nia emo daŭras nur, ĝis ni fakte povas ĝin atingi. En tiu momento ŝi fariĝas neatinginda kaj malplena, ĉar ni kuras ne pro la celo, sed pro la kurado mem. Ŝi esprimis eĉ sian konjekton, ke eĉ la proksiman intence ni imagas malproksima, por ke ni ekzercu per tio niajn malsaĝajn kutimojn.

Tiam mi ankoraŭ ne kredis al ŝi, nur sentis, ke io mankas, sed mi ne sciis, ke ĝuste tial mankas, ĉar mi ŝin jam atingis.

Mi volis ŝin konatigi per nerekta vojo kun la delikataĵoj de la koro. Mi rakontis, kian perfektecon kaj ĝojplenan trankvilon donas la scio, ke ni havas animan kunulon, kun kiu ni unuiĝas kaj ĉe kiu ni trovas komprenon.

Zolema min atente aŭskultis kaj poste demandis, kiel ni nomas en nia lingvo la – komprenon. Ĉar – ŝi diris, – se niajn seksajn organojn ni nomas kompreno, kiu vorto esprimas la komprenon mem kaj kial ni emas nomi ion per alia vorto.

Mi konsterniĝis.

Neniam vortoj maltrafis la celon tiel, kiel la miaj. La Leganto, kiu laŭ la antaŭaj ĉapitroj rigardas la hinojn eble strangaj, sed esence bonkoraj kaj ĝentilaj karakteroj, certe apenaŭ imagas, kiom da malĝentilaj kaj krudaj trajtoj kaŝiĝas malantaŭ la ŝajne klaraj, altfruntai Afroditovizaĝoj. Mi povas deklari, ke en la liverpulaj marist-drinkejoj mi ne trovis tian obscenbuŝan velmajstron, kiu povus konkurenci kun la "pli ĉarma" sekso de la hinoj.

Mi provis klarigi, ke la kompreno ne samas kun tio, kion ŝi pensas: ĝi estas la koncepto de la unuiĝo de la animoj, el kio ŝi plue opiniis, ke laŭ tio la vorto "animo" signifas la seksajn organojn.

Kaj fine, kiam mi tamen sukcesis komprenigi la veran situacion, ŝi profunde kompatis niajn virinojn, kiuj do vivas mizeran vivon inter senescepte frenezaj viroj kaj responde al ŝiaj sopiroj ili ricevas nur neestantajn kaj stultajn fantasmagoriojn.

– Do ĉe vi – ŝi diris, – se iu virino honeste kaj sincere alvokas la preterirantan viron por seksa laboro, – vi,anstataŭ ŝin kontentigi laŭ la reala vivo de la estanta mondo, – paroladas al ŝi pri "koro", "amo", "anima kunulo" kaj pri aliaj, malice elcerbumitaj brutaĵoj.

Tiuj kanajlaj vortoj min kolerigis, kaj nur mia bona edukiteco rememorigis min, ke mi staras kontraŭ virino. Do mi devis kontentiĝi per tio, ke mi klopodis priskribi la moralon de niaj patri-filinoj laŭ la vera situacio.

Mi klarigis, ke nur nekulturita virino povas tiome perdi la moralan bazon, ke ŝi preferu la korpajn instinktojn al la animaj celoj.

Post iom da paŭzo ŝi demandis, ĉu miaj gepatroj apartenis al la kulturitaj, aŭ al la nekulturitaj homoj.

Kvankam la demando tute ne sonis laŭ la plej ĝentila formo, mi klopodis senindigne klarigi, ke miaj gepatroj idiĝis el la plej bonaj familioj, do ilia bona edukiteco estas neniel pridubebla.

Перейти на страницу:

Похожие книги