Nun ŝi demandis, kiel nia raso plimultiĝas. Eksciante, ke same, kiel ili, ŝi miregis kaj nun jam ne komprenis la antaŭaĵojn.

En Zolema min plejmulte suferigis, ke ŝi neniam ridetis al mi. Mi klopodis atingi tion kaj la konscio pri la senfrukteco, pri mia senpovo min malesperigis. Nur nun mi ekkonis la esencon de la senespera amo: la amanto verdire volas havi ne tiun unu virinon, sed atingi per ŝi la idealon kaj lin pelas en senprudentajn agojn nur tio, se li ne povas en tia direkto fleksi la amatan virinon.

Min premis demando, kiun mi jam estis devinta mencii, sed mi tre hontis. Mi sentis min malaplomba kaj infaneca apud ŝi, kiel ĉiu, kiu donas sian tutan koron kaj dum li humiliĝas kaj petegas, la respondo estas nur klabobatoj de objektivaj sobraĵoj. Mi povis pensadi nur laŭ mia eŭropa cerbo kaj klarigi al mi ĉi tiun malvarme senperan malfermiĝon de la virino, do la Leganto ne miru, ke mi imagis malantaŭ la aferoj aliajn kulisojn. (Sen kulisoj kaj farboj ni ne povas imagi la mondon.) Vekiŝis en mi la ĵaluzo. Eble ŝi havas viron – mi pensis, – la instinkto ja ne pereis en ili kaj absurde estus, se kun ĝi ankaŭ la altiriĝo ne ekzistus ĉe ili en ia formo.

Ni ekiris hejmen. Longe mi iris senvorte apud ŝi. Sed kiam ni venis al la tramstacio, tamen eliĝis el mi la demando:

– Diru: ĉu vi ne havas intiman interrilaton?

– Kiel tion kompreni?

– Kun viro.

– Alvenas la tramo, envagoniĝu!

Do, ŝi havas sekretojn, kiujn ŝi ne volas al mi komuniki!

Dum ni envagoniĝis, mil suspektoj trakuris mian cerbon. La plej aventurajn aferojn mi imagis kaj decidis ne lasi ŝin eviti la respondon. Post la elvagoniĝo ĉion ŝi devos konfesi.

Kaj Zolema tuj post la sidiĝo, por mia plej granda surprizo, tute trankviltone kaj laŭte komencis rakonti, kun kiuj kaj kiam ŝi faris "seksan laboron", rimarkante, ke la plej multon de la nomoj ŝi jam forgesis aŭ tute ne sciis.

Tiujn vortojn ĉiu aŭdis ĉirkaŭ ni. Mia vizaĝo hontbrulis pro la publika malhonoro, kaj la vortoj kiel sagoj pikadis mian koron. La okulojn mi mallevis por ne vidi la ĉirkaŭsidantojn, plej volonte mi estus droninta sub la teron, kvankam en la tuta tramvagono nenia vizaĝo turniĝis al ni.

Unue mi provis silentigi ŝin per palpebruma signo, sed tion ŝi ne komprenis, do mi devis ŝin peti per vortoj por ne daŭrigi, post kio Zolema en la sama momento, sen iu ajn surprizo silentiĝis kaj eĉ unu pluan vorton ne diris.

Sed post la elvagoniĝo eruptis el mi la riproĉo. Mi senkaŝe deklaris, ke ŝia konduto estis tre maljusta kontraŭ mi kaj, se ŝi volas min helpi, ŝi ne faru pIi tion.

Nun ŝi ne komprenis la komencan parton. Ŝi diris, kial mi demandis, se mi ne deziras respondon. Eksciinte, ke mi protestas nur pro la publikeco, ŝi deklaris, ke ŝi jam tute ne komprenas, kial necesas sekvi tiel komplikajn regulojn, kiuj havas nenian sencon. Fine ŝi tranliviliĝis, ke mi estas kuracisto kaj petis min priskribi la kuracistan metodon, kion kaj kiel ŝi devas fari, kaj ŝi agos laŭ tio.

Kompreneble per tio eĉ pliakriĝis en mi la sento de la senpovo kaj, por eviti ŝiajn pluajn batojn, mi rapide adiaŭis, petante ŝin nur, ke ni ĉiutage renkontiĝu, kion ŝi promesis kaj ni disiĝis.

Mi ja konjektis ion, ĉar ili jam ofte senkaŝe deklaris, ke por ili individueco kaj individuaj ligiloj, do amo tute ne ekzistas, aŭ se tiel diri, ilia amo apartenas al fremda mondo, kien mi neniam povos aliri. Sed tiam mi ankoraŭ ne povis tion imagi same, kiel ni ne povas imagi estaĵojn, kiuj varmiĝas de malvarmo, grasiĝas de malsato aŭ malgrasiĝas de manĝo.

Al mi ĉio ŝajnis senlogika kaj neimagebla, kaj vane mi klopodis ĉi-nokte, turniĝadante en mia lito, aranĝi la cirkonstancojn en unu kompleta kaj organe kunligita tuto, ne sukcesis, simile al tio, kiel ankaŭ la kolorblindulon vane konvinkas la instruo pri la ekzisto de la koloroj, li neniam alproprigos tion sente, neniam havos pri tio intuicion.

La postan tagon ni renkontiĝis sur la marbordo. Malfacile ekiris nia parolado, sed mi jam ne povis reteni miajn sentimentojn. Per ekscititaj vortoj mi plendis, ke mi ne dormis.

Mi petis, ke ŝi, se ŝi jam ne konas la amon, almenaŭ faru por mia bonstato tion, kio estas farenda en tia okazo. Ŝi karesu, brakumu min kaj ĉefe ŝi ne serĉu alian viron.

Responde ŝi demandis, kial mi nomas la amon kunsento, se mi ŝin volas ne apogi, sed malhelpi en la vivo. Konklude ŝi opiniis, ke se ni en Eŭropo tiel kondutas al la amata virino, tiam la neamatan ni verŝajne malhelpas en ĉiu seksa laboro.

La vortoj min profunde ofendis. Tremante pro ekscitiĝo, mi petis ŝin ne plu tiel paroli. Mi promesis, ke mi klopodos tute plenigi ŝian memon, por ke ŝi, ĉion trovante ĉe mi, trankviliĝu kaj por ke mi superfluigu por ŝi la pluan serĉadon.

Sed tion ŝi jam tute malkonsentis.

– Vi mem deklaris, – ŝi diris, – ke vi estas malsana, do, se la amo estas fakte kunsento, tiam vi devas min apogi, por ke mi trovu pli taŭgan viron por mi, ol vi mem.

– Silentu! – mi kriis, kovrinte miajn orelojn per manplatoj. – Vi ne komprenas… ne komprenas! Absolute ne komprenas, do almenaŭ ne parolu pri tio.

Перейти на страницу:

Похожие книги