– Vi faras denove aferojn, kiuj ne estas, kaj eĉ tion vi faras renverse. La laboron de la homo oni devas respekti dum lia vivo, kaj ni respektas ĝin tiel, ke ni ĝin rekompencas per bona nutraĵo, loĝejo, vesto kaj komforto, sed vi mem diris, ke ekzistas ĉe vi homoj, kiuj tre malbone vivas, kaj ĝuste tiuj vivas malbone, kiuj laboras plej multe. Do vi nek dum la vivo nek post la morto respektas la homon laŭ ĝia merito.
Mi vidis kreski inter nin terurajn abismojn, kiujn mi neniam povos trairi. Iom post iom ŝi metamorfozis antaŭ mi. Ankoraŭ hieraŭ min erarigis ŝia perfekta homa staturo ja beleco, dum nun mi komencis ŝin vidi moviĝanta aŭtomato. La bildo ŝanĝiĝis. Mi jam komprenis, ke mi havas interrilaton nur kun homaj korpoj, sed en tiuj ne troviĝas eĉ ero de homo. Plej ĝuste mi povus ilin nomi pensantaj objektoj. Kaj fine mi tute trakomprenis, ke Zolema kaj la ceteraj ne estas ia stranga speco de homoj, sed simple ne homoj. Ili estas io alia.
Nun eklumiĝis al mi, kie troviĝas la animo, kiun mi vane serĉis ĝis nun.
Nenie!
Nun mi ekkomprenis, ke la animo ja povas tute manki.
Sed tiaokaze kiuj, pli korekte
Mi demandis jam nur el scivolemo:
– Kial vi ne elektis pli virinan profesion?
– Ĉu ne tian mi faras? – ŝi diris mire. – Iam pro neceso, oni sendis min en la suĉinfan-edukejon, ĉar mankis sufiĉaj viraj laboristoj. Ankaŭ mi same levadis la litojn, la akvo-sitelojn, portis malpurajn vestaĵojn al la lavejo, frotpurigis, gladis, kiel la fortaj viroj, sed mi ne longe kapablis. Mi vizitis la kuraciston por konsilo. Li deklaris, ke mi ne estas taŭga por tio kaj mi devas serĉi virinan laboron. Tiam mi venis ĉi tien.
Dum Zolema parolis, ŝi malgrandiĝis antaŭ miaj okuloj al nekredebla distanco. Mi vidis du objektojn: Zoleman kaj la buŝmalferme gapantan kadavron, kiu ne plu havis okulojn. La du objektoj pli kaj pli kunfluis, kaj la diferenco neniiĝis.
Mi mallonge diris, ke mi jam lernis sufiĉe, mi ne bezonas pli, kaj mi foriris. Mi nek dankis ŝian instrulaboron, nek salutis ŝin adiaŭe, ili ja ne konas tion.
Sed el la pordo mi rerigardis. Zolema staris dorsturne, kaj ŝi daŭrigis sian laboron, kvazaŭ ŝi neniam estis min vidinta. En la momento, kiam ŝi plenumis al mi sian laboron, difinitan de la kazoo, nenio plu ligis ŝin al mi. Kvazaŭ mi neniam estus vivanta.
Homoj, kiuj laboras kune dum dek-dekkvin jaroj, povas vivi tiel unu apud la alia, ke eĉ sento de la plej malgranda ligilo ne elkreskas inter ili. Matene ili envenas sen saluto kaj eklaboras, tagmeze ili foriras kaj se iu, post dekdekkvin jaroj iras al alia posteno, same sen adiaŭo li malaperas el la vivo de la aliaj.
Min trafulmis la sento de terura senpovo. Mi estas vive enterigita inter la mortintoj, sur ĉi tiu insulo, kies atmosferon vane spiregas la vivsoifanta pulmo. Kaj ne estas rifuĝo. Mi sekiĝos ĉi tie sen aero kaj vivo, por ke fine oni min enportu ĉi tien kaj Zolema sen ia emocio eltranĉu miajn okulojn, kies rideto kaj larmoj signifis al ŝi nur fremdan, nekonatan ekzotaĵon kaj por ke poste mia kadavro pluiru en la trogo, ĝis oni distranĉos ĝin je eroj, kaj la ĥemiistoj kunmetu ilin al "uzeblaj" materioj sur la bazo de la "kazoo".
Kaj en Zolema eĉ tiam ne ekvibros unu sola rememoraĵo, ja eĉ iliaj gepatroj, prauloj estas nekonataj, fremdaj objektoj por ili, kiuj estas aŭ estis, sed ili ne eksentas eĉ eron de la ligilo.
La aero premegis min per terura pezo, mi preskaŭ sufokiĝis. Subite mi sentis kapturnon. De mia kolo la vestaĵon mi ŝiris per unu tiro. Mi ekŝanceliĝis.
Mi ekkapte apogiĝis al la pordfosto. Zolema sciis, ke mi estas ankoraŭ tie, sed ŝi eĉ ne pensis turniĝi. Ĉiu estas konvinkita, ke la alia faras ĝuste, kaj ĝis tiu ne ekparolas, neniu lin prizorgas.
La mondo turniĝis ĉirkaŭ mi, miaj piedoj senfortiĝis, miaj genuoj ekfleksiĝis. Mi ekkaptis seĝon, sed vane. Kune kun la seĝo mi teren-falis kaj sterniĝis sur la planko.
Pro la bruo Zolema turniĝis. Per unu saltpaŝo ŝi jam estis apud mi.
– Ĉu vi fartas malbone? – ŝi demandis.
– Ne! Lasu! mi krietis. – Lasu min sola! Forportu vin! Vi ĉiuj forportu vin! Lasu min putri sola.
Ŝi staris embarasite. Si ekiris reen, sed denove turniĝis kaj venis al mi. Poste vidante miajn larmojn kaj taŭzitajn trajtojn, ŝi ekparolis:
– Vi tamen fartas malbone. Kial vi diras la aferojn tiaj, kiaj ne estas? (Ili ne havas vorton por la mensogo.)
Post mallonga hezitado ŝi demetis per rapida gesto sian mantelon, elkuris kaj post kelkaj sekundoj revenis kun siaj du kunlaborantoj.
La unua transprenis ŝian laboron, ili ambaŭ min ekprenis, suprenlevis per tiom da delikateco, je kiom nenia animhava homo estus kapabla. Eĉ sian spiradon retenante ili portis min al la korto, kie jam staris aŭto, en kiun mi estis enmetita. Zolema sidis apud mi, ŝi malfermis sur mia brusto la vestaĵon, verŝis en mian buŝon ian freŝigan fluidaĵon, kaj ni ekveturis.