– Ĉu do ne la amo, malamo, belo, unuvorte la varieco donas sencon al la vivo? Ĉu ne tial ni sopiras el la vilaĝo al la urbo, ke tie nin plezurigu la mil variaĵoj de la socia vivo? Ĉu ne por tio estas destinita la arto, ke ĝi igu la vivon elportebla? Kaj ĉu ne por tio estas destinita la religia kredo, ke ĝi mildigu la suferojn ke ĝi donu enhavon kaj celon en nian vivon, sen kiuj ĝi estus nur nuda skeleto kaj malplena intervalo inter la naskiĝa kaj morto?
– Kiu volas elveni el la akvo, tiu devas kapti la bordon kaj ne sin mem. Progreso estas efektivigebla nur tiamaniere, ke ni apogas nin al la reala mondo.
– Jes, mi scias, ke laŭ vi ekzistas nur materio kaj bonstato. Sed sciu, ke ni kroĉas nin ankaŭ al la bordo. Multaj niaj filozofoj laboras pro la klerigo de la homaro kaj serĉas tiun sistemon de regado, kiu celas progreson al la eterna paco kaj justa materia vivo.
Mi klarigis al li la ŝtaton de Platon, la ideojn de Sankta Tomaso de Akvino pri la dia komuneco de la laborfruktoj, la laborkomunon de la kataroj kaj de la husitoj, la falansteron de Furiero (1) , la Utopion de Tomaso Moro, la popolbankon de Prudhono, la naciajn laborejojn de Ludoviko Blanko, la komunecajn ŝtatojn de la dominikanoj kaj de la jezuitoj en Sudameriko. Fine mi trairis al la scienca socialismo, al la plej novaj teorioj de Markso, Lenino, Bakunino, Bernŝtejno, Kropotkino, Kaŭckio kaj Pleĥanovo, al la teknokratismo, al la demokrata socialismo de la Fabian-Societo, de Velso kaj de la geedzoj Vebo. Sed mi parolis krome pri la laborteorio de la merkantilismo kaj fiziokratismo, pri la liberalismo de Adamo Smito, pri la trade-union-oj, kaj mi ne preteriris ankaŭ la nerealiĝintajn ideojn, ekzemple la georgismon, sindikatismon kaj anarkismon.
Neniel li provis enkapigi, kiel eblas kunfantazii tiom multspecajn ideojn pri tiom simpla afero, kiom la vivo.
– Nur la vortoj kaj la nomoj de la teorioj estas varieblaj – li respondis, – sed ne la vivo, kiu estas jam tute difinita per nia komune egala organismo. Kaj kiu imagas al la vortoj kreantan estadon, tiu estas malsana kaj somnambulo.
– Sed el tiuj vortoj naskiĝas ekonomiaj reĝimoj – mi kontraŭdiris.
– Ĉu ne estas tute egale, sub kia reĝimo vi estas malsanaj? Ĉiam ja restos al vi viaj animoj, kiuj fortiras vin de la natura vivo.
– Kiel vi aŭdacas diri tion? La sentimento naskiĝas kune kun ni, ĝi estas natura eco. Travojaĝu la mondon kaj vi ne trovos popolon sen religio, sen arto, amo, aŭ malamo.
– Do, ĉu mi ne diris, ke vi estas fundamente malsanaj, kion ne ŝanĝos vortoj nek klerigo? Vi sonĝas, kaj vane vi diras unu al la alia, kio estas bona, ĉar vi sonĝas eĉ la koncepton de la bono mem, kaj ankaŭ viaj filozofoj estas sonĝfiguroj. Vi senĉese batalos kun vi mem, starante ĉiam sur la sama loko. Via vivo estas stagnanta, dezerta roboto por la roboto mem, en kiu ne estas progreso, nur senfina, enuiga monotoneco, kiun progresema homo ne povas elteni.
Mi konsterniĝis pro la aŭdaco, ke li povas senkonscience kaj cinike kalumnii nian socion per la kulpoj de ilia socio.
– Do, laŭ vi la pli superaj celoj ne havas ekzistorajton?
– Inter homoj ne estas imageblaj transhomaj celoj, kaj tiaj tute ne povas ekzisti.
– Ne transhomaj, nur pli superaj. Aŭ ĉu la literaturo ne temas pri la homa sorto kaj pri la realo?
– Via tuta vivo estas imagita. Kaj se pri tiu imagita vivo vi verkas rakonton, kiu ankaŭ mem estas imagita, per tio vi nur malproksimiĝas de la realo.
– Sed ĝi edukas nian intelekton. Ĝi donas novan enhavon, novan celon kaj pli klaran vidon al nia spirito. Sed ni supozu la pravon de via opinio: ni supozu, ke en la aferoj, kiujn vi nomas realoj, ni ne progresis kaj ni malŝparis nian energion por idealaj aferoj. Sed unu fakton vi ne povas refuti: tion, ke almenaŭ en ĉi tiuj oni devas konstati nepran progreson, ĉar la kulturo evoluigas en ni ĉiam novajn problemojn, novajn manierojn kaj novan stilon. Aŭ ĉu vi ne konstatas progreson de Platono ĝis Markso, aŭ de Fidiaso ĝis Rodeno? Ĉu ne estas pli progresinta la spirita vivo hodiaŭ ol antaŭ dumil jaroj?
– Vi konstruas por vi turniĝantan kaĝon, kiun intence vi imagas senfina horizonto, por ke la rekono ne rompu vian iluzion pri grandadistanca vetkuro.
Mi diris ĉagrene, ke verŝajne mi ne povas esperi eĉ eron da kompreno, kvankam li komence asertis, ke li ĉion komprenos.
– Vi vidas la komprenon en aprobo, sed deklaron, devenantan el malsano povas aprobi nur nekompreno, la misekkono de la esenco de la aferoj.
Mi rezigne mansvingis kaj eksidis, decidante, ke mi ne daŭrigos. Sed tuŝite de subita ideo mi saltleviĝis.
– Jes! mi diris vigle. – Povas esti, ke se ni volus nur ‹I›
– Kial vi uzas nomon de organo ekzistanta en la naturo por signi per tiu neekzistantan aferon?
Mi sentis, ke Dio donis lin en mian manon kaj mi rericevis mian ekvilibron. Du paŝojn mi retroiris, kaj metante miajn manojn al mia kokso, decide mi alkriis:
– Ĉar ĝi estas! Ĉar ĝi ekzistas!