– Kio ne estas en la naturo, tio tute ne estas…

– Diru, – mi diris galhumore, – kial vi manĝas?

– Ĉar ni estas malsataj.

– Kial vi trinkas? Kial vi dormas? Ĉu ne, ĉar vi soifas kaj estas dormemaj?

– Vi pravas.

– Nu, sekve vi vivas por la satigo de viaj deziroj, kaj tiuj deziroj troviĝas en vi, en homoj, do, en la naturo. Sciu do, – mi daŭrigis laŭtvoĉe, – ke nin pelas tia sama manksento al la kulturo. Se tiu deziro bezonas vortojn, ni nutras nin per vortoj, sed tio, ke ian soifon oni estingas ne per akvo, sed per muziko, poezio, amo, aŭ entuziasmo, tio pruvas nur la ekziston de tiu soifo:

– Sed la vorto ne estas realaĵo…

– Ne gravas! – mi interrompis. – Gravas nur, ke tiuj niaj deziroj ekzistas!

– En la mondo ekzistas nur estantaj aferoj…

Mi mansvingis superece. Neniam mi estis tiom certa pri mi mem. Mi pikis en lin preskaŭ volupte la vortojn:

– Se mi deklarus pri via manĝado-trinkado, ke ĝi estas stultaĵo, mi farus tion per pli da rajto, ĉar ni konas ankaŭ la materiajn dezirojn, sed vi tute ne havas koncepton pri la kulturaj bezonoj. Tiu deziro estas nia propraĵo, dume vi malhavas ĝin, do, ni estas en tiu rilato pli riĉaj ol vi. Jes, ja pli riĉaj, ĉar kio estas en vi, tio estas ankaŭ en ni, sed vi posedas nur parton de niaj sentoj. Kiel aŭdacas aserti la kolorblindulo, ke ekzistas nur glataj kaj malglataj surfacoj, sed ne ekzistas koloro?

– La sonĝo ne povas esti realo, – li respondis obstine.

– La sonĝo estas la memnaskita portreto de la cerbo…

– Aŭskultu: vi asertas, ke ne povas esti deziro, kiu celas ion, starantan ekster la realo. Sed en mi ja tamen vivas la deziro, kaj mi asertas, ke ĝi tamen povas ekzisti. Kion ĉi tio pruvas?

Zatamon atente esploris mian vizaĝon. Post mallonga paŭzo li ekparolis:

– Ke vi estas behino.

En la unua momento mi volis salti al lia gorĝo. Min, la ŝtatanon de Granda Britio li aŭdacas cinike ofendi!

Minutoj pasis, ĝis mi, profunde trapensinte la naturon de la hinoj, povis venki mian ekscitiĝon. La cerbo, kutimiĝinta al la animhava, sentema eŭropa atmosfero, nur malfacile povas digesti, ke ĉe ili ne ekzistas ofenda aŭ dorlota intenco, nur la objektiva signifo de la vortoj.

"Vi estas behino!" Tiujn vortojn li diris same, kvazaŭ li trempus la lakmuspaperon en la glason kaj dirus: "ĝi estas acido".

Kiam mi iom trankviliĝis, mi povis mediti pri la sencoj de la antaŭaj vortoj kaj subite eklumis en mia cerbo, ke laŭ tio la behinoj eĉ ne povas esti aliaj, ol animhavaj homoj, kiujn la nekomprenemo de ĉi tiuj homaŭtomatoj ekskomunikis el inter si. Kiel eĉ povus esti alimaniere, ol, ke la frenezuloj rigardas la klaran pensadon cerbmalsano?

– Do, – mi diris kun interesiĝo, -kio estas la behineco?

– Ĝi estas cerbomalsano, bedaŭrinde ĝis nun ne kuracebla, de kiu provizore ni konas nur la kaŭzojn.

– Paroiu! Kio estas ĝia esenco?

– Por tio mi devas klarigi la naturan funkcion de la cerbo, direktatan de la kosmaj radioj de la Suno.

– Kaj kiel?

– Vi devas scii, ke la Suno eligas kosmajn radiojn kaj la cerbo funkcias kiel anteno kiu sub la influo de la radioj faras sian funkcion laŭ la celo de la vivo, kiun vi nomas "naturaj instinktoj". En la naturo ne ekzistas kontraŭdiroj, ĉar ĉio estanta evoluis per si mem dum miliardoj da jaroj kaj la elementoj de la grandega mekanismo, ĉiam frotante unu la alian, kunpoluriĝis. Do, la kosmaj radioj de la Suno induktas en la antenon de la cerbo la funkciojn de la natura vivo. Sed ni scias, ke la radioaparatoj kreas, laŭ sia grandeco, ankaŭ memvibradon. La tuboj vibrigas sin mem, kaj tiuj vibroj, sen la necesa ŝirmado, influas ankaŭ la antenon, kiu tiamaniere kaptas groteskajn ondojn: la aparato fajfas, knaras, bruas, ĉar ĝi kriadas sian propran voĉon. Ĉe malgrandaj aparatoj tio ne estas sentebla, same, kiel la malgranda cerbo de la bestoj ne konfuzas sin mem, sed ili elvivas sian naturan vivon. Jam ĉe la pli grandcerbaj bestoj kelkfoje manifestiĝas nervomalsano…

– Parolu pri la behinoj! – mi interrompis senpacience.

– La cerbojn de la behinoj influas tute ties memvibrado kaj ilia vivo direktiĝas ne laŭ la naturaj, sed laŭ la el interne venantaj, artefaritaj celoj. Tiuj ondoj de internaj fantasmagorioj renversas la vivon, kiu ofte neniigas sin mem. Ties kuracado estas ankoraŭ en eksperimenta stadio, ĉar oni devus elmeti la tutan cerbon, kio ankoraŭ estas tre danĝera operacio kaj ni ankoraŭ ne povis ĝin provi ĉe homo. Tiel ni provizore ne povas helpi al la malfeliĉuloj, ni nur lasas ilin vivi inter si kaj zorgas pri iliaj vivbezonoj.

Dum liaj vortoj mi ne povis reteni mian rideton. Antaŭ miaj vidantaj okuloj rolaĉis senpova, blinda hometo kaj emfaze klarigis, kio povas kaŭzi la manion de la lumo kaj de la koloroj kaj kiel ĝi estas kuracebla.

– Kaj tamen kion faras la behinoj?

Перейти на страницу:

Похожие книги