Zatamon longe rigardis mian ekscititan, spiregantan bruston kaj vidante, ke mi finis, trankvile ekparolis:
– Mi estas kuracisto, do mi ne miras pri viaj vortoj. Kiuj imagas pri la neesto, ke ĝi estas, tiuj povas fari tion nur, se la eston ili reciproke rigardas neesto. La fotografaparato pentras la blankon nigra, sed nur tiel povas elformiĝi bildo, ke la nigran ĝi desegnas reciproke blanka. Se ĝi prezentus ĉion blanka, ni vidus nenion.
Mi surpriziĝis. La profundaj vortoj min embarasis. Eble li tamen pravus? Eble nia mondkoncepto estas same kompleta tuto, kiel ilia? Du mondoj, inter kiuj ne estas ponto, ĉar la alia ne estas aparta estado, nur sia propra dorsflanko?…
Mi rememoris, ke kiam mi lernis pri la globformo de la tero, mi miris, kiel la amerikanaj infanoj ne defalas de la tera kaj la amerikanaj infanoj verŝajne pensis same pri ni, ĉar ni ne sciis, ke esence ne ekzistas supren kaj malsupren. Sed tiam…
Subite mi demandis:
– Jes, eble vi pravas. Sed se vi scias nur tion, ke ni vivas en kontrasta mondo, kio pruvas, ke la nia estas la negativa kaj via la pozitiva? Ni ja ne povas penetri en la mondon de la alia, ni vidas nur tion, ke ni ambaŭ travivas nian vivon, kiom ajn neebla ŝajnas al ni la alia, laŭ nia propra vidpunkto.
– La via estas la negativa – li respondis.
– La pruvon!
– Ne estas malfacile konkludi, kiu elinter la esto kaj neesto estas la pozitiva.
– Parolu vi klare! Kial ni ne vivas la realon?
– Ĉe vi la estantaj aferoj estas nur rimedoj por atingi neestantajn celojn, kiujn vi nomas ideoj, kvankam ĝuste ties inverson oni nomas realo: tion, se ni pensadas tial, ke io kreiĝu. Nur celon, estantan en la reala vivo oni povas nomi pozitiva, ĉar atingebla estas nur tio, kio ekzistas. Nu vi tamen ne por tio vivas, ke vi konstruu domon, produktu veston, aŭ nutraĵon, sed se vi efektivigas ĉiujn ĉi, vi faras ilin nur por celoj aparte starantaj, do imagitaj en la aeron kaj neatingeblaj.
– Sed tamen konstruiĝas la domo kaj bakiĝas en la forno la pano. Ĉu ne estas tutegale, kun kia celo?
– Ne, ĉar la rezulto de negativa funkcio povas esti nur negativa vivo.
– Kion vi volas diri per tio?
– La negativa vivo estas la morto. Kaj ĉu ne finiĝas per tiu ĉiuj viaj penadoj? Ĉu el viaj rakontoj ne rezultis ĉiam, ke por la religio, por la standardo, por la amo, por la belo, do, por la vortoj, oni devas ne vivi sed morti? Sed por,la konstruo de la domoj oni devas vivi, kaj mortinto ne povas rikolti la grenon de la kampoj.
Post longa paŭzo mi ekparolis:
– Parte vi eble pravas, sed vi ne povas nei, ke ni vivas realan vivon. Kion mi rakontis pri la vivo de la civitano de mia patrio, tio okazas plejparte en la mondo, kiun ankaŭ vi nomas reala, por realaj celoj. Aŭ la studento lernas, ĉu ne, por poste perlabori sian panon, aŭ la amo finiĝas, ĉu ne, en la kiso?
– Ne, ankaŭ tio estas imagita. Vi pensadas, kvazaŭ vi volus ion atingi, sed, se vi ĝin akiris, vi estas de ĝi ankoraŭ pli malproksime. La studento vivas en siaj sonĝoj pri sia estonto, la amanta junulo en siaj deziroj kaj, se li akiris sian amobjekton, ĝi ne plu kontentigas lin. Li devas generi infanon por tiun eduki, por ke nova, ankoraŭ neatingita celo donu sencon al lia vivo. La atingitajn celojn vi jam sentas sensencaj kaj la perfektecon de la vivo vi nomas senvivaĵo. Sed kial do vi strebas por ĝi, multobligas vian energion; se ĝi jam estas atingita, vi forĵetas ĝin, ĉar ĝi perdas antaŭ vi sian valoron.
– Kial laboras vi?
– Por la vivo. Sed vi por la luktado. Iam vi rakontis, kiom da ĝojo estis por vi la krucenigmoj, kaj, se vi en la klubo malfermante la ilustritan gazeton, trovis ĝin jam solvita, vi estis kolera anstataŭ ĝoji pri tio. Vi menciis, ke ia poezia stilo restas bela nur ĝis tiam, kiam la signifo de la metaforoj iĝas ĝenerale konata. Tuj, kiam vi alkutimiĝis, ke fero signifas forton, printempo junecon, vi jam ne nomas ĝin bela, ĉar ĝi estas "trouzata", "enua", kio signifas, ke vi atingis la hieraŭan celon. La celon vi puŝas ĉiam pli malproksimen, ĉar vi vivas ne por ĝi, sed por la luktado. Kaj vi mem diris ankaŭ tion, ke vi pagas ĉion por la diamanto, ĉar ĝi troviĝas en tre malmulta kvanto, dum la aero ne havas valoron, kvankam ĉi tiu estas necesa, sed tiu ne. Vi klopodas por la amo de la virino, kvazaŭ dependus ne sole de la virino, ĉu ŝi amas aŭ ne.
– Ĝuste tial ni klopodas por ĝi, – mi respondis mire.ĉar ĝi dependas de ŝi kaj ne de ni.
– Sed ankaŭ la virino estas homo, kaj vi klopodas por ia penso de la homa cerbo, kies ekzisto dependas nur de via fantazio. Murojn, desegnitajn sur la geografia karto vi sieĝas, kvazaŭ ne vi mem estus ilin desegnintaj, vi kuracas vundojn de vi mem pikitajn kaj pafitajn por ke vi denove povu vundi. Kaj vi luktadas kontraŭ la ekonomiaj krizoj, kvazaŭ ne vi mem estus haltigintaj viajn maŝinojn, vi elpensas amikecon, belon, amon, malamon, per kiuj vi mem starigas malhelpaĵon por vi mem, por estigi ion, kun kio vi povas batali, ĉar vi atribuas memstaran ekziston al la elpensitaj malhelpaĵoj.