Sed min li ne bezonis admoni por sincereco. Min jam tute ne interesis, ĉu ili rigardas min behino. Malpli bona jam ne povas esti eĉ inter la frenezuloj. Mi ploris, forĵetante ĉiujn turmentajn katenojn kaj preskaŭ sufokinte pro plorsingulto, mi laŭtvoĉe eligis la ŝarĝon de mia animo.

– Ĉu do vi admonas min al sincereco, – mi diris, – vi, kiuj ne faris alion, ol igi min mensogi?! Sed mi vin certigas, ke tio jam finiĝis, kaj mi ne kaŝos plu mian animon!

Zatamon atendis per senŝanĝe rigidaj trajtoj, kaj mi, tute liberiĝinte, daŭrigis:

– Vi devas fine ekkoni mian veran internon! Kaj se fakte troviĝas en vi bonintenco nun, en ĉi tiu minuto ne haltigu min per stultaĵoj, sed provu min kompreni kaj helpi!

– Mi ĉion komprenas.

La varmaj vortoj sonis denove tute kontraste al lia rigida voĉo, sed por mi nun eĉ tia panero estis granda, liberiga donaco kaj malfermis en mi la pluvegon de la vortoj.

– Vi estas la sola homo, kiun interesas mia sorto, do toleru, ke mi eldiru ĉion, kio sur mi pezas. Verdire mi ne koleras vin, kaj tamen mi malamas vin, la hinojn, ĉar ili senigis min de ĉio! Ho, ne interrompu, ne diru, ke en la magazenoj ĉio estis je mia dispono. Kion vi forprenis, tio estas forprenata ne per mano, sed ĝuste per tio, ke oni tute ne tuŝas per mano la viktimon. Vi elpelis min el la vivo per la plej terura mortigilo, per la indiferenteco, kaj pro tio mi vian rason malamas. Tamen mi ne estas via malamiko, nur alispeca ol vi, kaj mi ne povas neniigi mian animon. Mi ne povas forgesi mian estinton, la amatan teron, kie mi edukiĝis, mi ne povas forgesi mian patrinon, mi ne povas forgesi la tutan vivon. Mi ne povas dekutimiĝi, ke mi estas homo, ke mi naskiĝis anglo, eŭropano, kaj mi sopiregas per ĉiu mia fibro reiri al mia patrio, al la kulturo!

Li rigardis min senŝanĝe demandmiene, kaj mi daŭrigis:

– Mi timas, ke mi ne longe eltenas ĉi tiun glacian karceron!

Por ke li pli bone komprenu, mi parolis pri la varia kaj kolorplena vivo de la angla civitano, depost lia naskiĝo. Mi parolis pri la unua patrina kiso, poste pri la ĉarmaj ludoj de la infanaĝo, pri la studentvivo, pri gajaj friponetaĵoj, pri sporto, pri belegaj iluzioj de la junaĝo, pri la dolĉaj sunradiaj jaroj de la burĝonanta amo, poste pri la beata konscio de la pano akirita per honesta laboro, de la familia domo, de la "mia". Pri la ĝojoj de la varma, mola familia nesto, kiam vespere, apud la susuranta kameno sur la genuo de la patro rajdas la infano, en kiu la feliĉaj gepatroj vidas la daŭrigon de siaj vivoj, kiun ili dorlotas, edukadas, kiel la ĝardenisto la plantaĵon: la familiestro vidas, ke lia vivo estas sencoplena kaj scias, ke post lia morto lia nomo pluekzistos, liaj amikoj kaj liaj nepoj pie konservos lian memoron kaj ĉiujare minimume unufoje vizitos lian tombon por flegi la florojn per amantaj manoj kaj preĝi por sia avo.

Mi parolis pri la bataloj de la sociaj ideoj, pri disputoj de filozofoj, sciencistoj kaj politikistoj, pri la vivformanta forto de la patria tero, pri la kartludbataloj de gajaj amikaj rondoj, pri elegantaj baloj, pri interesaĵoj de la socia vivo, pri la multkoloraj stratoj, pri la monumentoj, kiujn starigis la dankema postepoko al la memoro de la granduloj, pri konkursoj, teatroj, koncertoj, pri literaturo kaj pri ĉio, kio estas resumebla en la nomo: "homa kulturo".

– Ho, mi bone scias, – mi diris ekkrie, – ke multa malbono, mizero kaj maljusto troviĝas en nia lando. Mi studadis per malfermitaj okuloj vian landon, kaj mi devas deklari, ke vi estas laŭ multaj rilatoj pli perfektaj. Sed mi volas plendi ne pri la manko de niaj malbonaĵoj, sed pri la manko de tio, ke vi vivas sen koro, sen la salo kaj enhavo de la vivo, kion kulturhomo ne eltenas, ĉar lia vivo iĝas netolerebla, kaj li mortas de soifo. Ĉar kian sencon havas vivi, ke ni estaĉu de unu tago al la alia sen celo? Diru,mi ekkriis ekstaze, – kian sencon?

– Ĉu vi nomas la vivon estaĉo? – li interrompis.Ĉu ne por la vivo vivas la homo?

Sed mi ne estis haltigebla.

– … ke ni fine mortu kiel hundoj kaj estu niaj kadavroj prilaboritaj…

– Kaj ĉu ĉe vi oni ne mortas?

– … kaj oni forbalaos nin sen tio, ke ni estus vivintaj kaj estus io, por kio ni vivis…

– Mi konjektas, – li diris, – vi ne konas la esencon de la vivo: la vivon mem.

– Ve! – mi interkriis. – Ne ripetu! Kiom da fojoj mi aŭdis ĉi tiun stultaĵon kaj fine jam estas tute egale, mi satiĝis. Mi ne volas plu el ĉi tiu vivo! Mi ne robotos plu, degradiĝinte en hom-maŝinon por ke post la monotona laboro mi rigardu la maron kaj poste mi hejmeniru enlitiĝi por ke neniam, kun neniu mi parolu, ne amu, ne entuziasmu, ne klopodu por celoj. Mi ne plu elportas la stagnantan malplenecon, ĉu vi komprenas? Espereble tio ne estas kanajlaĵo? Espereble tio ne estas kulpo? Ĝi estas la ruĝa koloro de la vivo, sen kiu ĝi ne havas sencon. Ne havas, ĉar tio ne estas vivo. Pri ĉio, kion ni faras, vi deklaras, ke ĝi ne ekzistas, sed tute male: tio ne ekzistas, kion faras vi! Jen, mi trovis la ĝustan esprimon: jen, Via vivo estas evidente neestanta, kaj ne la nia.

Перейти на страницу:

Похожие книги