Kaj, fakte, ĉiu rigardis nur sian propran galimation kipu, kaj ĉiu difinis ĝin diverse, kvazaŭ la diskuto temus pri aferoj, starantaj ekster ilia volo, kiel ekzemple la evoluo de la rasoj, aŭ la grupiĝo de la elektronoj. Sed la kipuo estas kreita de ili mem, kaj la plej harstariga estas ke, dum ili tute precize konis la evoluon de la rasoj kaj la elektronojn, pri siaj propraj elcerbumaĵoj ili havis nenian komunan, unuecan aŭ precizan ideon. Ĉu ne estus pli facile elcerbumi unusolan ideon?
Jam tiutempe mi konjektis, ke mi neniam ellernos la regularon de la kipuo, ĉar ĝi absolute ne ekzistas; nur tion mi ne povas kompreni ĝis hodiaŭ, sur kiu bazo ili tamen povas diskuti pri ĝi dum tagoj?
Ankaŭ la ceteraj vivreguloj de la behinoj estas ja amaso da frenezaĵoj neekzistantaj en la realo, sed ili estas almenaŭ reguloj. Sed la regulojn de la kipuo neniu sciis, kaj oni tamen devis ilin sekvi, kvazaŭ ili ekzistus. Do, la kipu signifis ne nur neestantajn aferojn, sed eĉ tion oni ne sciis, kiamaniere tiuj ne ekzistas. La afero aspektis, kvazaŭ ili estus kreintaj la kipuou por tio, ke oni povu trovi eraron eĉ en tiu homo, kiu ellernis ĉiun regulon de ilia surkapen starigita vivo. Plej ĝuste mi povus diri, ke la kipuo estas duagrada kretenaĵo.
Eble tute ne necesas diri, ke tiun duagradan malsaniĝon de la cerbo ili ne nur rimarkis, sed ili eĉ rigardis la kipuon la plej supera manifestiĝo de la homa menso kaj estis tre fieraj pri ĝi!
Kaj se iu dirus ĉe kipudisputo, ke multe pli grava estus la konstruo de komforta seĝo, la malkovro de la serumo de la tuberkulazo aŭ la enflikado de iu trua domtegmento, tiun li nomus malklera kaj idiota bivag.
Ili estis fakte konvinkitaj, ke la kipu estas la ĉefa celo de la vivo kaj la kreantaj sciencoj estas destinitaj nur subteni nian vivon por la "ĝuoj" de la plialtgrada kipuo.
Tiu ĉi malsano amarigis ĉiun branĉon de la vivo kaj malebligis ankaŭ la validiĝon de la tekniko, kuracado kaj ceteraj utilaj sciencoj.
Ekzemple ili boris malgrandajn truojn tra la kulero tiel, ke la supo elfluis. La ortangulan formon de la klinko ili rektigis en linion tiel, ke oni povis la pordon malfermi nur prenante ĝin per ambaŭ manoj. En la fenestrojn ili enmasonis grandajn ŝtonojn tiel, ke por la sunradioj apenaŭ restis malgranda truo, eĉ pli, la tamen restintan vitran surfacon ili enŝmiris per diverskoloraj ŝmiraĵoj.
Kaj ili malbonigis ne nur la objektojn, sed ĉiun oportunan funkcion de la vivo. Se la behin iris al sia celo tiel, ke post ĉiu kvina paŝo li eksaltis kaj turnis ĉirkaŭ sia akso, ankaŭ tio estis specimeno de la kipuo. Multaj eĉ akompanis ĝin per monotona, konfuza hurlado. Kaj fine, se por la komuniko de la pensoj ili uzis ne tiujn vortojn, kies signifo konformas al la komunikaĵo, sed konfuzan galimation, kiu havis nenian interrilaton al la temo, ankaŭ tio nomiĝis kipuo.
Sed miaj Legantoj apartenas plejparte al la kulturita laika publiko, kiu serĉas en mia verko prefere la priskribon de la ekzotaj landoj por plivastigi sian etnografian kaj geografian scion, postulitajn de la civilizacio, dum la nervokuracistaj analizoj malpli interesas ilin.
Do anstataŭ superflue elmontri mian modestan psikiatrian scion per la analizo de la kipuo, mi preferas provi la simptoman priskribon, pli interesan por la laika publiko, nome, kian seĝon la unuopaj kipumajstroj opinŭs esti kipuo.
Mi jam menciis, ke la plej multaj fiksis pintajn konusojn en la seŝojn, sed ankaŭ tie ĉi dividiŝis la opinioj: unu grupo fiksis tiujn en la dorsapogilon, alia asertadis, ke oni devas tiujn najli en la sidplaton. Estis, kiu puntigis la manapogilon de la seĝo, ke oni ŭe povis ĝin preni per la mano, kaj ĝi pikis la brakon, la alia najlis noditajn ŝnurojn sur la sidplaton, pro kies nodoj oni ne povis sursidiĝi.
Sed estis iu grupo, kiu asertis, ke la seĝo estas nur tiam bona, kiam ĝi estas simpla.
Sed ho, ne pensu la Leganto, ke ties cerbo saniĝis kaj volis pretigi normalan seĝon sen nodoj, dornoj kaj puntoj! Tute ne! Por ili la simpleco signifis, ke unu desegis de la seĝo la dorsapogilon, alia la piedojn, tria demetis la sidplaton, kiuj estis laŭ ili nur "komplikaĵo" kaj "afektaĵo". La kvara diris, ke ĉio tio ankoraŭ ne estas sufiĉe simpla, la perfekta kipuo estas atingebla nur per la forigo de ĉiu parto de la seĝo. Unu el tiaj majstroj fiere montradis sian ĉambron, en kiu estis nenio kaj al la demando de la mireganta vizitanto li diris:
– Blanka seĝo en blanka aero.
La du grupoj tamen konsentis en tio, ke la seĝo estas por si mem kaj kiu faras seĝon nur por sursidi, kiel sensenta besto, tiu estas bivago.
– La seĝo por la seĝo! – ili diris facilgeste.
Cetere mi ĝenerale spertis, ke ju pli racie sonis iu ilia opinio, reale ĝi estis des pli freneza, kion la Leganto baldaŭ spertos.
Nome, tamen troviĝis tria grupo, kiu deklaris, ke la seĝo estas por ke ni povu komforte sidi, do ni ne metu noditajn ŝnurojn sur la sidplaton.
Ĉu ne, kiel racie ĝi sonas? Kaj nun mi petas la Leganton, ke li apogu sin fikse!