Ĉar tiuj, kiuj nomis sin superŝnuristoj, el ĉi tiu tute korekta premiso venis al la konkludo, ke oni devas la nodojn ligi ne per la ŝnuro, sed per – aero!
– Ĉar,- ili diris,- la kipuo estas pli altgrada afero, sekve ĝi havas nenian interrilaton kun la utilaj objektoj. La kipuo estas alia kaj la seĝo estas ankaŭ alia, kaj la kipuo devas esti tute sendependa de la seĝo, por ke ĝi manifestiĝu en sia absoluta pureco.
Ĉi tiuj stariĝis sur la placoj, siajn okulojn ekstaze suprenturnis kaj per siaj manoj tuttage faris gestojn kvazaŭ ili ligus nodojn. La amaso rigardis ilin kun pia respekto, multaj ĵuris, ke ili vidas la nodojn, kiu ne vidis tiun ili nomis malprogresema bivag kaj asertis, ke tiuj nodoj superas ĉiujn ĝisnunajn. Tamen ekzistis kelkaj, kiuj priridis la tutan aferon, deklaris ĝin esti frivola kaj sensenca ĉarlatanaĵo, akuzis la superŝnuristojn per dekadenco, sed por eviti, ke la Leganto denove kreu al si falsan opinion, mi rapidas diri, ke tiuj estis ŝnurpartianoj kaj opiniis, ke la nodo estas tamen bona nur, se ĝi estas ligita per ŝnuro, kaj sur la seĝo ĝi penetras en nian postaĵon.
Simila trompiĝo trafis min ne malofte. Tia okazo estis ekzemple, kiam iu kipu-majstro diris al mi per tre serioza tono:
– Kiujn vi vidas ĉi tie ĵonglaĉi ĉirkaŭ la kipuo, ĉiuj estas frenezuloj kaj ĉarlatanoj. La sego estas destinita, por ke ni sidu, kaj tiam ĝi estas bona, se ĝi estas komforta. La nodoj kaj dornoj same ne taŭgas sur ĝi, kiel sur la aero.
Mi esprimis mian varman kunsenton kaj demandis, kiel la behinoj kondutas kontraŭ li, havanta tian kuraĝan kaj veran opinion.
Li respondis, ke la behinoj lin rigardas bivag pro lia opinio.
Mi preskaŭ plorante falis al lia kolo. Varma, amika konversacio evoluis, ni kune mallaŭdis la tutan frenezulejon, ĝis li foje kontraŭ atendo deklaris:
– Plej kipua estas, kio estas utila, ĉar la kipuo estas la utileco mem.
Tiam min komencis kapti ĝena sento de la disonanco. Mi time demandis:
– Do, se ne ekzistas kipuo sendepende de la utileco, kial necesas la aparta esprimo: "kipu?"
– Ĉar la kipuo ekzistas kaj naskiĝas kune kun la homo.
– Sed tamen, se la kipuo estas la utileco mem! -mi kontraŭdiris. – Ĉar ĉu ne, kian sencon havus ĉi tiu frazo: "la plej animala estas, kio estas besto?"
– Kipuo ekzistas kaj devas ekzisti – li daŭrigis obstine: Mi konsilas al vi legi multe, kaj vi komprenos, ke ĝin ni bezonas, ĉar ĝi estas la plej altgrada manifestiĝo de la homa menso, ĝi estas tio, kio faras la vivon vivo. Sen kipuo ni ne povus vivi.
Mi eĉ dufoje demandis, sed pruviĝis, ke li diris kipuon. Ne vitaminojn kaj ne albumenojn. Ili firme kredas eble, ke ili sen kipuo mortus pro beribero aŭ skorbuto.
Liaj vortoj efikis al mi kiel malvarma duŝo kaj per ĝentila grato de postaĵo mi rapide adiaŭis. Sed li ne regratis, ĉar li deklaris, ke la tuta ketni estas idiotaĵo; jam venis la tempo de la puriga revolucio, kiu donos novan, racian ketnion al la mondo, kiam la homoj ne gratas la postaĵojn unu al la alia kiel frenezuloj, sed senceremonie diros: "Racia menso, vake!" kaj ekfrotas sian frunton per la dikfingro.
Mi rememoris denove pri tiuj hororplenaj sonĝoj, el kiuj mi klopodis vekiĝi, sed mi nur transvekiĝis al eĉ pli hororplena.
Ĉi tiuj malfeliĉuloj ekde jarcentoj faras nenion alian, ol luktante kun siaj sonĝataj inkuboj, vekiĝi el unu sonĝo al la alia, el sufero al sufero, kiu diferencas de la antaŭa nur laŭ ekstera koloro, kaj ili neniam deskuos la katenojn de la sonĝo. Lunatikaj erarvagantoj, kiuj neniam povos fariĝi homoj.
Kaj nun la Leganto imagu mian situacion inter tiuj, kiu do mem ne scias la sencon de la vortoj faritaj de ili mem en la aeron, vortojn, kiujn ili komentis laŭ mil manieroj, parolante pri ili dume, kiel pri vere estantaj aferoj. Tiu stranga decideco, kun kiu ili parolas pri siaj ĥimeroj, vere embarasas la aŭdanton, ĉar ili predikas per tia facileco kaj entuziasmo, ke la sanmensulo kredus, ke
Estas imageble, kiel mi sentis min en tia socio, kie la sumon de la duoble-du oni diras jen kvin, jen tri kaj laŭ ĉiaspeca regulo alie kaj alie, sed nur nepre ne kvar. La malfeliĉa sancerbulo provas tion sekvi, por ke li ne estu ekskomunikata, sed li estas senpova, ĉar li konas nur unu regulon: la naturan veron, kiun li povas elkalkuli per siaj fingroj, sed kiun aldiri estas terura kulpo. Kaj neniam li scias, kiel li devas aserti la aferojn en ĉi tiu momento.
Tia malfeliĉulo baraktas en eterna necerteco, ĉar kiel ajn li penadas, li ne povas ellerni la plej gravan: forgesi la aritmetikon.