Ofte mi petis de Zemoki ian direktigon, el kiu minimume mi povus ekkoni kiel kompreni la kipuon, kial ĝi entute ekzistas kaj kiel utilas, ĉar, se ĝiaj reguloj jam ne havas argumenton, ĝia ekzisto tamen devas havi ian kaŭzon. Sed li mansvinge aranĝis mian demandon.

– La kipuo estas instinkto, naskiĝinta kun la homo mem. Tiu, kiu naskiĝas sen tio, estas bivag, al kiu estas vane provi klarigi.

(Kvankam foje mi jam rimarkis, denove mi ripetas, ke tio ne pravas. La behina malsano ne estas heredebla. Mi povas firme aserti el mia propra sperto, he kvar-kvinjaraj infanoj, kies instinktoj, do iliaj varmo, – malsato, – soifo – kaj ceteraj sentoj estis sanaj, montris nenian interesiĝon al la dornita seĝo. Vidante la nodojn, ili aperigis nenian reagon, dum samtempe ili manetendis al la buterpano per videbla ĝojo kaj dum malvarma vetero ili sidiĝis per si mem apud la fornon. El la behina malsano la infano heredas nur la inklinon, kiu nur per longdaŭra, intenca infektado evoluas al malsano en la skoro kaj dum la vivo, pasigita inter la behinoj.)

Do, pri la kipuo mi sciis nur tiom, ke ĝiajn regulojn difinas ĉiu grupo alie, eĉ mi parolis ankaŭ kun tia homo kiu diris, ke "la kipuo estas la homo mem". Mi devas mencii ankaŭ tiun strangaĵon, ke al la kipuo havas interrilaton ankaŭ tiaj aferoj, kiuj eĉ laŭ ili havas al ĝi nenian interrilaton.

Ne konsterniĝu la Leganto, mi kalkulis pri tio, ke la konfuzeco de miaj vortoj la Leganton jam igas dubi eĉ pri mia propra menso. Sed ĉi tiu specimeno de iliaj frenezaĵoj jam estas tiel konfuza, ke mi povas ĝin ankaŭ difini nur konfuze. Miajn vortojn mi povos komprenigi eble pli bone per ekzemplo.

Zemoki rakontis iam al mi, ke li aĉetis per multa mono seĝon, kiun li rigardis kipuo, kaj eĉ surskribita estis la nomo de certa kipumajstro. (Verŝajne mi jam ne devas rimarki, ke la behinoj la difektadon de la seĝoj ne punis sed ili eĉ klopodis, ke ankaŭ iliaj seĝoj estu difektitaj kaj por la difektanta ago de tiaj "kipu-majstroj" ili eĉ pagis.)

Nu, post iom da tempo pri la seĝo de Zemoki malkovriĝis, ke ĝin difektis ne tiu certa kipu-majstro, sed alia, kiu nur surfalsis la nomon. Post tio Zemoki kaptis la falsanton kaj lin trenis al la betiko, kiu grave punis lin, ĉar li – trompis!

Nu, mi jam sciis tiom, ke pri la kipuo oni preskaŭ povas diri, ke ĉiu behino havas pri ĝi alian opinion. Sed Zemoki ja vidis la seĝon antaŭ la aĉeto, ĉu ne? Do, se oni povus paroli almenaŭ pri individua kipu-opinio, li nepre devis scii, ĉu la kipueco de la seĝo meritas la prezon, aŭ ne. Tamen li koleriĝis ne tial, ke ĝi ne estis sufiĉe kipu, sed nur tial, ke ĝi estis farita de alinoma behino.

Do verŝajne ankaŭ la nomo apartenas al la kipuo. Mi ankaŭ demandis, kiel devas soni la kipua nomo kaj kian nomon oni devas surskribi al ia dornsistemo, por ke oni ne estu punata, sed li min priridis kaj nomis min bivag tiel, ke eĉ hodiau mi ne scias, ĉu la sono aŭ la vicordo de la literoj de la nomo influas la kipuon de la sego.

Mi timas, ke mi troŝarĝas la paciencon de la kulturita kaj prudenta Leganto de Granda Britio per la priskribo de ĉi tiu malsano, kiu feliĉe furiozas nur en landoj ekzotikaj, tiom malproksime situantaj de Eŭropo, ke miaj kunpatrianoj neniel devas timi ties enportadon, tamen mi devas ankoraŭ rimarki, ke la kipu-malsano fuŝis ne nur la objektojn, sed eĉ la parolon.

Mi jam foje menciis pri tio: nome, se iu por komunikado uzis ne tiujn vortojn, kiuj konformas al la komunikaĵoj, sed konfuzan galimation, kiu havas nenion komunan al la temo, oni eĉ tion nomis kipu.

Kompreneble la Leganto demandas, kiel eblas fuŝi la behinan parolon, kiu jam estas en si mem amaso de ĥimeraĵoj.

Nu, dum ilia normala parolo sonis tiel, kvazaŭ oni parolus pri io, la celo de la kipu-parolo absolute ne estis komuniki ion. Kiuj parolis tiamaniere, tiuj nomiĝis mufruk-oj kaj same ne estis mort-batitaj, kiel la kipumajstroj, eĉ pli, ili estis estimataj kaj iliaj sensencaĵoj estis presitaj, kaj ili ricevis por tiuj monon.

La surpapere presitajn vorto-konglomeratojn ili nomis enspiro, por ĝin distingi de la "normalaj" skriboj. Kial ĝuste enspiro, tion ni baldaŭ vidos.

Foje Zemoki kaj Zeremble legis la "enspirojn" de iu tia mufruko, en kiu li komparis la bruston de la virino al artiŝoko boligita en lakto, al malva radiko kaj al papiliaj bilevoj, do, al ĉio tia, al kio la virina brusto havis nenian interrilaton. Ĉefe la lasta rikoltis grandan sukceson, ĉar ĝi estis plej malproksime ne nur de la virina brusto, sed ankaŭ de la realo, konsidere, ke la papilio ne havas bilevojn.

La Leganto tute ne povas imagi, kiel serioze ili diskutis pri ĉi tio, cerbumante, al kio estas plej simila la virina brusto.

Fine mi, kun mia malfeliĉa racia kapo volis helpi al ili kaj diris:

– La brusto de la virino estas eble plej simila al la brusto de iu alia virino.

Ili ekrigardis unu al la alia, kaj poste eksplodis granda ridego, dirante, ke tio havas nenian sencon, tio eldiras nenion, ĉar tio estas – simple la vera fakto!

Do, tio havas nenian sencon, kio diras la veran fakton!

Перейти на страницу:

Похожие книги