– Sed tiam kial vi parolas aferojn, pri kies malvereco vi mem estae tute konvinkitaj?
– Ĉar tiel ĝi estas kipuo.
Eĉ imagi mi ne povis, kiel eblas dum horoj disputi kaj rompi la kapon por fine elcerbumi ion, kio absolute ne estas respondo al la problemo. Se tio estas la kipuo, tiam mi tute ne scias, kial la kipuo estas necesa. Mi eĉ eldiris, ke la sana cerbo ĉion ĉi rigardas idiotaĵo.
– Ho, vi bivag! – ili diris. – Ĝi estas
Kion alian mi povus respondi, ol ke por la pulmo estas nur la oksigeno, kaj la vortojn akceptas nur la ĉeloj de la cerbo, sed vane mi menciis mian kuracistan diplomon akiritan en la oksforda universitato, tamen ili eĉ priridis min, nomis min denove bivago, kaj poste ili deklaris, ke mi absolute ne komprenas la vibrojn de la pulmo; mi fermu mian buŝon kaj klopodu prefere lerni, ĉar mi estas stulta, kiel iu senpulma hino.
Eble eĉ mencŭ ne necesas, ke la hinoj spiradas kun pulmo same, kiel iu ajn alia homo. Frenezaĵo estas supozi vivantan homon sen pulmo!
Do oni verŝajne emus akcepti, ke la kipu-parolo estas tio, kio ne estas vera, do estas ne por la cerbo, sed por la pulmo. Tamen eĉ en tio ili estas nekonsekvencaj. Nome, la plej mirinda kaj por eŭropano la plej fantazia estas tio, ke se iu sukcesas elcerbumi ian nerealan kaj sensencan vortkonglomeraton, ili tamen ne diris, ke ĝi estas kipu, ĉar ĝi estas nevera kaj sensenca, sed ili ekkrias: "Kian veron li diras!" aŭ: "kiaj sencplenaj, vortoj!" Nekredeble!
Zemoki emfaze konsilis, ke volante evoluigi mian pulmon, mi studu la "enspirojn" de la
Interese estas, ke ĉiam, kiam mi devis nei ian evidentan veraĵon, ili ĉiam rekomendis al mi la librojn.
Ties kaŭzon mi devas klarigi:
En la prudenta Granda Britio la libro estas por tio, ke ĝi plivastigu nian scion kaj akrigu nian intelekton, dum ĉe la behinoj la libro servas tre strangan celon, nome tiun, ke ĝi malakrigu la intelekton kaj kredigu la kontraŭon de ĉio tio, kio estas al la sana intelekto memkomprenebla vero. La hontado de la manĝo, la ŝtonerteorio, la respekto de la boeto, de la bilevoj kaj de la kvadrato same ne povus disvastiĝŝ sen libroj, kiel sen la skoro.
Mi tamen decidis studadi la enspirojn de la menciita mufruko kaj iom post iom mi eksciis jenon:
Ĉi tiu homo, kiam li ankoraŭ vivis inter la hinoj, lernis la kuracistan fakon. Jam en sia dudeka jaro li faris surprizon per siaj nenormalaĵoj. El la elektra izolrubando li eltranĉis striojn kaj surgluis tiujn al la dorso de sia vesto kaj eĉ al siaj haroj. Li elrompis ĉiun trian denton de kombilo, la kripligitan kombilon pikis en pecon de argilo, la tuton ŝtopis en ŝuon kaj starigis sur sia tablo.
Super lia bankuvo de sur la plafono pendis grandbuŝa blua botelo, kiun li hejmenportis el la universitata laboratorio. (Ĉe ni tio estus nomata ŝtelo, sed en la libera ekonomio de la hinoj mi ne povas uzi tiun vorton.) En la botelo estis kuglolagro, sekigita oranĝa ŝelo kaj kadavro de lacerto.
Sian poŝtukon li konsekvence lavadis en la supa plado kaj la petrolon li eltrinkis.
Jam ĉi tiuj estus sufiĉaj ĉe ni, ke li estu transportata por urĝa kuracado, sed la hinoj, kiuj nur en la plej esceptaj okazoj miksas sin en la privatan vivon, ne reagis al tiaj "malgravaj" simptomoj, parte, ĉar tiuj ne estis danĝeraj al la publiko, parte, ĉar ili pensis, ke li havas per tio ian celon.
Ili konsideris la aferon pli serioze nur, kiam lia malsano jam ĝenis ankaŭ aliajn en ties laboroj, kaj li fariĝis danĝera por la publiko.
Nome, iuvespere, sur la marbordo li haltigis hinan virinon kaj komencis klarigi al ŝi, ke la lunradioj havas albumenon kaj vitaminon, kiuj la homojn nutras kaj satigas.
La virino haltis kaj respondis, ke ŝi ne apartenas al la nutraĵesplora laboratorio kaj volis pluiri.
Sed la mufruk ne lasis ŝin.
– Tio ne koncernas la nutraĵesploron, – li diris ekscitite kaj komencis plu klarigi la radian vitaminon. Li eĉ firme asertadis, ke la lunradioj enhavas la nutrajn materiojn nur dum la samtempa ĉeesto de la virino.
– Do, komuniku ĝin al la radiologia aŭ optika instituto – respondis la virino kaj volis ekiri.
Sed la mufruko ŝin kaptis, laŭte asertadis, ke ĉio tio ja koncernas la virinon kaj li jam komencis paroli pri tio, ke ia odoro de la rezedo la homon suprenlevas de la tero kaj, ke la objektoj transformas sian materian estadon, kiam la luno leviĝas.
La virino, kiu estis konvinkita, ke la homa vorto havas bazon, haltis, notis liajn vortojn kaj ŝi mem raportis pri la afero al la koncernaj institutoj.
Tie oni esploris la lunradion per hina ĝisfundemo, sed ne trovis en ĝi vitaminon, eĉ dum la ĉeesto de virina korpo. Iun homon ili pesis sur analiza pesilo ĝis la milona parto de la miligramo kaj poste starigis apud li rezedon, sed kompreneble ili trovis nenian malpeziĝon. Same fiaskis ilia esploro pri la materia mekanismo de la objektoj.