Societoj. E Asocio de F (EAF) Fond. 1907 de Hj. J. (Nino) Runeberg, Sola, Werner Anttila, Attila, Sandström, Jalava, Salokannel k.a. Enspezoj nur per kotizoj. Ĝiajn kursojn partoprenis ĉ. 3.500 personoj. Nombro de anoj ĉ. 50. Prez. Salokannel, vicprez. Ilmari Rautio, sekr. J. Mikkola, kas. f-ino Helmi Koivuniemi, ceteraj estraranoj: s-inoj Elmi Tamminen kaj Ida Sairanen, T. Aurela, T Auer, Leo Rautanen: s-ino lrtaikki Romppanen kaj Erkki Turunen. Organo 1907–14 «Finna E-isto», 1920–22 «E-a Finnlando»; nuntempe ne ekzistas gazeto. Al EAF faris donacojn firmo Aarnio kaj Lehtinen. konsulo K.T.J. Kunisi kaj direktoroj Kilpi kaj L. Laiho. — F-a Laborista E-Asocio. Fond. 1923 de V.J. Kostiainen, O. Laukkanen, H. Koivu, A. Lundström k a. Laŭ ĝia propono la socialdemokrata partia kongreso en 1930 akceptis rezolucion pri E, sekve de tio ekz. la partiaj gazetoj devas publikigi prop. artikolojn. Prez. Kostiainen, sekr. Lundström, ceteraj estraranoj: Edv Manner, Tuomas Vanhala, John Vainio. E-Ligo de F-aj Instruistoj Fond. 1921. 43 anoj (28 viroj, 15 virinoj). Kurso en 1923, subvenciata de la ŝtato per 6000 markoj; gvidantoj Setälä kaj Huuskonen, 43 personoj. Dua kurso en 1932, sub gvido de hungaro T. Czitrom. Prez. Tamminen, vicprez. Mikkola, kas. J.O. Metsikkö, sekr. Tyyne Leivo, ceteraj Kalle Huuskonen, Rautio, Koivu. — E Societo de F-aj Fervojistoj. Fond. 1922. Grava venko, enkonduko de du lecionoj pri E en fervojistaj fakaj kursoj en Helsinki. Prez. Salokannel, sekr. kas. T.A. Lindberg, ceteraj: S.B. Veijola kaj A. Salonen. — E-Instituto de F. Fond. 1921 de EAF. Enspezoj: ŝtata subvencio, kurspagoj, perado de literaturo, gazetoj ktp. Elspezoj: luo por kontoro, honorarioj, preskostoj ktp. En 1923 estis fondata Subtena Societo de Instituto, al kiu aliĝis ĉiuj E societoj en F, kiuj elektas la estraron de Instituto. Estraro: Tamminen, Kostiainen, Mikkola, Lundström, Hj. Lillqvist, direktoro de post la fondo Setälä. Ĉiujare kursoj. Post ekzameno diplomoj: 24 superaj, 163 elementaj, 14 provizoraj 2 skoltaj, 8 korespondaj. Plej multajn kursojn de la Instituto gvidis Huuskonen, unua faka E instruisto en F.
Literaturo. Aŭtoroj de lernolibroj: la unua de Laurén kaj Kuntsi en 1904, poste de W. Anttila (Andelin), Setälä, Salokannel; aŭtoroj de vortaroj: Anttila (F-E, E-F), Setälä (F-E, E-F). Pli gravaj tradukaĵoj el la finna literaturo: novelo de Linnankoski, trad. de Setälä, komedio de Kivi, trad. de Hilma Halt, du teatraĵetoj, trad. de Ekström kaj Hall. Tradukaĵoj el E en finnan: Forge, Abismoj. Argus, Pro kio, ambaŭ trad. de Aini Setälä. Laiho kaj Delsudo, Aŭstralio trad. de Laiho.
Noto. La artikolo estas verkita per multa helpo de f-ino Tyyne Leivo. D-ro L.I. LAPPI.
Firu Petro, ps. de Henriko Rabinovici, rumano, arkitekto. Nask. 10 jul. 1907 en Bucureŝti. E-isto de 1924. Liaj tradukoj el la rumana literaturo aperis en diversaj E-gazetoj (1928–32); en kunlaboro kun Pragano aperis de li en libroformo: Rumana Bonhumoro, 1932. Verkis la unuan R-E vortaron, 1932
Fischer (fiŝer), Ottmar, d-ro, inĝeniero, kemiisto. Nask. 12 apr. 1904 en Temesvar en Hungarujo (nun Timiŝoara en Rumanujo); la patro estis germana, la patrino hungara. Artikoloj por kemiaj gazetoj; bonfara laboro inter blinduloj. E-isto de 1927. Vizitis la int. ped. kurson de A. Cseh en Arnhem, jul. 1930. Li instruis E-n laŭ Cseh-metodo dum 2 jaroj gvidante 36 kursojn (ĉefe en Norvegujo) kun ĉ. 1500 partoprenantoj kaj faris 50 prelegojn en E antaŭ ĉ. 5000 personoj. Partoprenas ankaŭ la skoltan E-movadon.
Fischer-Galati (fiŝer-galac) Henriko, rumano, eldonisto kaj presisto en Bucureŝti; ĝis 1926 grandindustriisto. Nask. 3 jul. 1879 en Galati. E-isto de 1902. Gvidis multajn kursojn, kunvenojn kaj kongresojn. De 1904 prez. de Unua Rumana Societo E-ista en Galati, de 1908 de la Federacio de ES en R., de li fonditaj Prez. de RES de 1923. Red. de Rumana Gazeto E-ista. Eldonis la rumanan ŝlosilon, diversajn lernolibrojn, propagandilojn. LK de 1908. Oficiala reprezentanto de la rumana registaro dum pluraj UK-j. Kondukas de 1922 ECR, fonditan de li kun helpo de A. Cseh, en propra domo kun biblioteko, kurso librovendejo, presejo E-istaj. Kunlaboranto de la Enciklopedio.